Enkomputiligis Don HARLOW

Sola kun la tuta mondo

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/5, p. 258


Jus atingis Harald Thilander, la eldonisto de la "Esperanta Ligilo" (dum 45 jaroj), organizanto, verkisto, senĉese laboranta kultura ĉefo de la blindula kulturmondo, sian 80-an naskiĝtagon. Kiel granda aŭ pigmea povas esti homo inter favoraj cirkonstancoj, tion ni povas vidi de tago el tago, sed kiel homo povas tiel gigantiĝi inter cirkonstancoj, kiuj ŝajnas nur pereigaj, tion montras la ekzemplo de Harald Thilander.

Harald Thilander naskiĝis kun la samaj korpaj sensoj kaj favoroj kiel la plej multaj infanoj. Sed en tiu vivo baldaŭ komenciĝis la neimageble kruela hardiĝo.

Apenaŭ sepjara li estis, kiam atakis lin skarlatino. Dum du monatoj batalis la vivo kaj la morto super la febra korpo de la infano. Ŝajne la morto venkis. Super la senmova korpo de la infano staras la patro kaj kontraŭstaras la kredon pri la morto. Miraklo. Eble la gepatra doloro revokis lin en la vivon. Kaj la morto restas venkita.

Denove komenciĝas la vivo. Sed kiel? Brila maja tago. La infano petas lumon, kandelon. La lumo malaperis el la mondo, la tago nigriĝis. Blinda li iĝis. Ankoraŭ daŭras la rakonto de la kompato, sed atendu, baldaŭ ĝi transformiĝos al rakonto de la admiro.

Harald Thilander tute perdis la vivkapablon. Sed ne estis nur tio: la sorto volis lin tute izoli. Lia aŭdkapablo reduktiĝis preskaŭ komplete, li ne vidis kaj ne aŭdis la homojn, kaj krom tio li havis unuflanke en la brako iaspecan paraliziĝon. (Estas nur unu fakta ligilo inter li kaj la mondo: la voĉo de la edzino, kiu sciis atingi la kontakton kun lia perceptkapablo pli frue per aŭdaparato, kiu povis peri preskaŭ nur ŝian voĉon kaj poste per la palplingvo.) El la vivo de Harald Thilander la sorto volis forigi la mondon, li estis kondamnita je malsanoj, korpdifektoj, senpovo kaj soleco. Sed se ĉion provis detrui lia sorto, lian diamantan volon kaj animan forton ĝi ne povis detrui. Harald Thilander rekreis al si la mondon.

Dekokjara junulo li estis. Kaj tiam venis la unua lumradio. La unua konkreta sento, ke la blinduloj estas nacio, homoj, kiuj havas komunajn zorgojn, en kiuj pulsas komuna koro. Lia animo palpas al la lumo. Baldaŭ li atingos la savan ideon: la blinduloj bezonas komunan lingvon. Li studas fremdajn lingvojn. Kun maltrankvila koro li serĉas. Por si li jam solvis la problemon de homo, kiu sopiras al la mondo. Li parolas jam plurajn lingvojn. Sed li ja estas eksterordinara talento. Li sentas, ke li devos solvi la problemon por la samsortanoj. "Excelsior!"

Li devis veni al Esperanto kaj tuj poste li devis trovi sian taskon, por kiu li laboris 50 jarojn, laboras kaj espereble laboros ankoraŭ longan tempon. Harald Thilander estas distilita animulo, li povas fari, kion ni aliaj ne povas: li povas labori dum 16 horoj ĉiutage kaj la kolosaj rezultoj, kiujn li atingis en la vivo de la blinduloj, nemam plenigis lin prie la sento de ripozemo, trankvilo sur la laŭroj. Iu Io en la sveda Espero certe permesas al ni, ke ni citu parteton el lia intervjuo kun la 80-jara superhomo, kiu ne vidas, ne aŭdas, kies vivo ne ligiĝas al io alia, nur al la tuta mondo, kie oni devas helpi:

-- Al kiom da landoj vi sendas "Esperantan Ligilon"?

-- Al 42 landoj.

(La stereotipojn por la gazetnumeroj li mem preparas ankoraŭ nun.)

La vortoj hontas pro siaj ŝablonecoj, kiam mi parolas pri Harald Thilander.