Enkomputiligis Don HARLOW |
Mastro de vi mi estas kaj de l' mastro; Mi estas drakodentoj, kiujn vi semis En ostokamp' de l' mortaj kaj de l' vivaj. Mi estas ŝarĝrimen' neeskapebla: Minaco post rideto de l' horloĝo: Paper', kiu registras viajn tagojn, Kiun nur mus', tineo, flam' manĝemas. Mi estas monbilet-susur' en tomboj, Krak' de sigel' jurista sub tombŝtonoj, Fluge al orelklin' de heredontoj. Ruzul' mi estas, kies ruzo fina: Aĉeti gracon, ĉarmon monopoli, Aŭkcikonkuri belon kaj ĝin gajni Kaj ĝin forŝlosi. |