Enkomputiligis Don HARLOW

La infansava nokto

de Curt RIESS (en Weltwoche, Zürich)

elgermanigis O. GINZ

aperis en Norda Prismo, 57/5, paĝoj 252-258


"Ne ekzistas ia dubo! La serumo estas absolute senriska. Ni ĝin ja elprovis! Ne, oni ne povas plu dubi!" diras la viro. Lia voĉo estas mallaŭta, sed insista.

La virino silentas.

La viro komencas denove: "Ni faris centojn da eksperimentoj. Dum monatoj ni laboris pri ili! Dum jaroj!"

La virino kapneas. "Estas ja miaj infanoj!" Kaj poste ŝi sin mallaŭte korektas: "Niaj infanoj..."

Tiu interparolo okazis en marto 1953 en loĝoĉambro de malgranda domo, situanta ĉe urborando de Pittsburgh. La adreso: 5633 Bartlett Stret. Estas oka horo vespere.

Oni vespermanĝis jam antaŭ longa tempo. Tiun ĉi fojon la tuta familio kolektiĝis ĉirkaŭ la tablo. Tio okazis malofte. Regule devas sinjorino Donna kun siaj infanoj manĝi antaŭe. Jonas, tio estas la nomo de ŝia edzo, Jonas Edward Salk, laboras kutime en sia laboratorio ĝis deka horo, iam eĉ ĝis dekdua. Nun estas la infanoj jam longe en la lito. La sesjara Darell, la trijara Jonatan. Eĉ Petro, kvankam jam naŭjara, devis foriri en la dormoĉambron pli frue ol en ceteraj vesperoj. "Mi devas paroli kun la patrino!" diras la patro.

Tamen nun li silentas. Tiu ĉi modestulo! Ŝajnas, kvazaŭ li ĉiam klopodus, ke li ne veku atenton. Li aspektas ankaŭ tiel simpla. Oni povas diri, ke li estas iom malalta kaj li estas tre svelta. Li havas saĝan vizaĝon, kadritan de nigra, glate kombita hararo, sonĝajn okulojn malantaŭ dikaj okulvitroj. Li impresas kiel homo pensema kaj kiel nepre pli aĝa ol li estas: trideknaŭjara.

Nun li do silentas. Tamen tiu ĉi silentado esprimas pli multon ol ĉio, kion li povus diri. Kaj sinjorino Donna tion sentas ankaŭ. Ŝi diras: "Ĉu ne estas necese, ke ni pensu sole pri ni?"

La viro silentas ĉiam ankoraŭ.

Donna Lindsay estis antaŭ sia edziniĝo sociala flegistino. Ŝi devis rigardi multajn teruraĵojn. Ŝi flegis infanojn, kiuj estis viktimoj de spina paralizo, kripluloj maltaŭgaj por vivo -- jam antaŭ ol ili sciis, kio estas vivo. Nun ŝi diras: "Doktoro Barley opinias, ke via serumo estas danĝera." Doktoro Barley estas la hejma kuracisto, kiu zorgas pri la infanoj.

Kiam la edzo ne respondas, ŝi ridetas pardonpete: "Mi scias ja, ke li nur tiel parolas ... Tamen estas amaso da kuracistoj, kiuj asertas, ke la serumo estas pli danĝera ol la malsano mem!"

"Ili devos ŝanĝi sian opinion."

La virino silentas momenton. Poste ŝi parolas: "Bone. Se vi tion konsideras ĝusta, donu vakcinon al Petro kaj Darell!"

"Kaj Jonatan?"

"Li estas ja nur trijara ..."

"Eble li estas en pli granda danĝero ol la du pli aĝaj!"

La virino kovras per manplatoj sian vizaĝon. Se ŝi povus nur plori! Ŝi tiel timas! Treege singarde, kiel estas lia kutimo, diras d-ro Salk: "Se la eksperimento sukcesas, ni povos savi milionojn da infanoj! Ĉu vi pensis pri tio?"

La virino formetas la manojn de la vizaĝo kaj provas rideti.

"Kiel bele estus, se la infanoj povus maturiĝi en mondo, kie ne plu ekzistos tiu ĉi terura malsano!"

La virino rigardas lin. Kiel malofte ŝi povas lin tiel rigardi! Frue matene li leviĝas, je la sesa, sepa, apenaŭ trovas tempon por matenmanĝo kaj li foriras -- en la laboratorion. Tie li sidas dum tuta tago inter siaj boteloj kun ĥemiaĵoj kaj inter siaj retortoj, inter mikroskopoj kaj lupeoj, inter siaj formuloj kaj kalkuloj, de tago al tago. Iam li laboras eĉ dek-ses horojn. Okazis ja eĉ, ke li nokte tute ne venis hejmen. Kaj la laboratorio, kiun li havas je dispono, estas malgranda kaj en ĉiu rilato ne kompleta -- ĉio iel neinda la grandan universitaton de Pittsburgh. Tamen tion la viro verŝajne ne sentas. Por tio li ne havas intereson. Tie li sidadas kaj laboras kaj notas kun persisto, kun pacienco, kiu superas homajn fortojn.

Li ja dum jaroj sekvas ĉiujn gazetajn informojn pri la epidemioj de infana paralizo, pri tiu terura infekto, kiu postulas ĉiam novajn viktimojn.

Jam dum kelkaj semajnoj prezentiĝis rezultoj de la eksperimentoj kun kunikloj, kobajoj kaj kun aliaj bestoj. Ili estis ekster ia dubo pozitivaj. Nun estis necese pruvi ke la serumo povas alporti utilon ankaŭ al homoj. Nun li ne plu riskos vivon de kobajoj -- nun li riskos vivon de infanoj.

De siaj infanoj.

La plej malfacila nokto

Ĉi ĉion li diskutis kun sia edzino. Kaj nun li diras ankoraŭ foje: "Vi devas al mi doni ankaŭ Jonatanon!"

Ŝi jesas per la kapo. "Estu do! Ankaŭ Jonatanon!"

Duonhoron pli poste vakcinas Jonas Edward Salk siajn tri filojn Petro, Darell kaj Jonatan per sia serumo, pri kiu li laboris dum jaroj. Li estas tre pala.

Pluvo tamburas en la fenestrovitrojn kaj vento skuas la fenstrojn. Estas nokto, dum kiu oni devas esti kontenta, ke oni estas hejme. Salk enpakas sian injektilon, kiun li alportis el la laboratorio, li lavas atente kaj longe siajn manojn. Poste li diras, ne rigardante sian edzinon: "Mi devas iri ankoraŭ en la laboratorion."

"Vi volas iri for?"

"Jes ... mi devas fari ankoraŭ kelkajn kontrolojn!"

Tio ne estas vera, kaj Donna scias tion.

Sed ŝi scias ankaŭ, ke la edzo nun ne eltenus resti hejme kaj nenion fari. Oni povas ja nenion fari -- krom atendi.

"Baldaŭ estos la naŭa. Mi petas vin, voku min je la deka, kaj je la dekunua kaj ĉiuhore, kaj diru al mi, kiel fartas la infanoj."

Salk prenis sian aŭton el la garaĝo kaj reveturis al la laboratorio. La konstruaĵo estas malhela. Li malfermas la domon, trairas la malplenajn koridorojn, aŭdas eĥon de siaj propraj paŝoj, malfermas pordon de sia malgranda oficejo, demetas mantelon kaj ĉapelon al seĝo, iras tien kaj reen. Li nee skuas la kapon. Ne, tiel ĝi ne eblas! Li devas fari ion ajn! Li denove eniras la koridoron, malfermas pordon al plej proksima laboratorio kaj eklumigas ĝin. La forta helo lin iom kvietigas. Li prenas unu el la boteloj. Li rigardas la bretaron, prenas, preskaŭ aŭtomate, kelkajn botelojn, kaj komencas miksi. Kiam li levas la kapon, li povas vidi la horloĝon sur la muro. Sed li ne volas la horloĝon vidi. Li scias! maksimume dudek minutoj pasis de la vakcinado. Li devas atendi ... Kiel ofte li jam atendis. Kiom da horoj, monatoj, jaroj. Hodiaŭ estas por li la atendado netolerebla.

Horoj ... monatoj ... jaroj. Nun li estas 39-jara. En 1914 li naskiĝis en Novjorko. Tie, en Eŭropo, furiozis jam la mondmilito. Lia patro, Daniel Salk, saĝa kaj tre laborema hebrea homo, havis postenon en laborejo de pretaj virinvestaĵoj. Ili loĝis en Bronx, tiu parto de Novjorko, kie loĝas plejparte hebreoj.

Jonas estis silenta, serioza knabo, kiun neniu atentis. Li tamen ĉiam ĝuste respondadis en la lernejo, ĉar li pensis klare kaj logike.

Li studis medicinon kaj ĥemion en New York City College, poste en la universitato de Novjorko. Li faris ekzamenon, en 1939 li fariĝis fine doktoro de medicino. Tiam ĵus eksplodis en Eŭropo la dua mondmilito.

Tiutempe li ne plu interesiĝis tiom pri medicino kiel pri bakteriologia esplorado. Li ricevis postenon ĉe la novjorka instituto de albumina ĥemio, poste li praktikis en Hospitalo de Mount Sinai. Tiam li komencis interesiĝi pri la gripo. Stipendio de la Fondaĵo por Infana Paralizo ebligis al li dediĉi sin en la laboratorioj de la Michigan-universitato al la evoluo de serumoj kontraŭ la gripo.

Ekde tiam li ne plu eliris el la laboratorioj. Oni lin nenie vidis. Li ludis neniun rolon en la societa vivo de la universitata urbo Ann Arbor. Li faris neniun reklamon por si kaj por siaj atingoj. Tamen lia iama instruisto en New York, d-ro Thomas Francis junior, eminenta biologo, rimarkis, kio enestas en la juna viro. Malantaŭ la kulisoj li batalis por li. Tiamaniere fariĝis la nur 32-jara Salk eksterordinara profesoro por infektaj malsanoj. Unu jaron pli poste prenis lin Pittsburgh kiel estron de la Esplora Instituto por virusoj. Post pliaj du jaroj, en 1949, li estis profesoro de bakteriologio. Dum tiu tempo li okupis sin krom sia gripo-esploro jam ankaŭ pri la problemoj de poliomjelito, la spina paralizo de infanoj.

La unua voko

Estas la deka horo. Donna ne plu kredis, ke iam estos la deka. La lastaj minutoj estis eternaj. Tamen ŝi kunpremis la dentojn. Nur nun ŝi leviĝas. Ŝi aliras al la litoj. Ŝi palpas la frunton de la infanoj kaj iliajn manojn. Ne, ili ne estas pli varmaj ol kutime. Nenie ruĝaj makuloj aŭ ŝvelaĵoj. Ŝi nun pleje emis plori, tiel feliĉa ŝi estis en tiu ĉi momento. Tamen ŝi ekregis sin.

Ŝi eliras en la antaŭĉambron, kie staras la telefono.

Jam post unua signalo oni kaptas la aŭdilon. Salk certe staris tute proksime ĉe la aparato.

"Jes ..." La edzino diras: "Ĉio estas en ordo..."

"Bone. Ĉu vi vokos min post unu horo denove?"

"Jes, kompreneble."

Jes, pasis jam kvar jaroj, ekde kiam komencis sin okupi Salk pri la infana paralizo. Li komencis tiel, kiel li faradis dum sia tuta vivo. Li legis ĉion, kion li povis trovi en literaturo pri la infana paralizo -- kaj estis amaso da tia literaturo. Ĉar ĝi estas neniel ia nova malsano. Ekzistis tomba monumento el epoko de malnova Egipto, kiu montris homon paralizitan kun nomo Ruma, prezentantan siajn oferojn al la diino Astarte. La ŝtono devenis proksimume el la jaro 1500 a. K.

La unuaj klinikaj priskriboj de la malsano venis el 1795 el Anglujo, 1813 el Italujo, 1823 el Hindujo -- tiam oni atribuis la malsanon al la "dentoj", al "difektita stomako", al "febro", neniel pensante pri la infekto aŭ pri ia grava medicina problemo.

1836: unua aludo al la eble epidemia karaktero -- ĝin faris la angla anatomo Sir Charles Bell, kiu esploris paralizitajn infanojn sur insulo St. Helena. En la sama jaro raportis Badham el Anglujo pri kvar okazoj de akuta paralizo en iu malgranda angla civito. En 1840 priskribis la stuttgarta ortopedo Jacob von Heine la unuajn certajn okazojn, kiuj aperis inter pluraj paralizoj kaj li donis al ili la nomon spina paralizo de infanoj. Profesoro de medicino Adolf Kussmaul proponis la nomon poliomjelitis, kiu ekde tiu tempo estas uzata.

En la jara 1890 publikigis la stokholma specialisto por infanaj malsanoj Oscar Medin priskribon de epidemio de "paralizaj okazoj", (1887, Stockholm). Li rekonis ĝin kiel infektan kaj kiel malsaniĝon de ĉeloj en spina medolo. Ĉirkaŭ la jaro 1900 estis jam konstatite: Polio estas infekta malsano, aperanta en la tuta mondo. Tamen nur en la jaroj 1905 kaj 1906 eksplodis polio epidemie kun 700 malsaniĝoj en Svedujo. Trafitaj estis ĉefe vilaĝaj distriktoj, urboj estis indulgitaj. Ĉe maldensa loĝantaro la mortokazoj plimultiĝis -- ju pli maldense estis loĝitaj la lokoj, des pli multaj estis la mortoj.

1907 (kaj 1916) epidemio en Usono.

1908 kaj 1909 epidemio en Germanujo.

En 1913 malkovris Flexner kaj Noguĉi kiel estiganton de la malsano nevideblan, filtreblan viruson. Ili supozis, ke la infekto okazas per enspirata polvo. La mortemo estis 10-20 procenta dum epidemioj, sed multe malpli alta ĉe sporadaj okazoj.

Procezo de la malsano

Spina paralizo komenciĝas tute subite per plej diversaj simptomoj de infekta malsano: vomo, lakso, duonsveno, spasmo, febro, doloro de korpomembroj, ŝvitado, kataraj aperaĵoj de la faringo kaj de la nazo aŭ ankaŭ inflamo de tonsiloj, ŝvelo de nukaj glandoj. La infanoj fariĝas malgajaj, ne emas manĝi, volas enlitiĝi, plendas pri doloroj. Troa sentemo de la haŭto efikas, ke ili laŭte krias dum tuŝo -- jen tipa simptomo.

Tiu ĉi akuta stadio daŭras regule nur malmultajn tagojn, maksimume du semajnojn. En tiu ĉi tempo troviĝas la malgranda paciento en morta danĝero -- ĉar la disvastiĝanta paralizo, kiun ankoraŭ neniu konstatis, povas kaŭzi ankaŭ paralizon de la spiraj centroj. Pli poste malaperas la insistaj aperaĵoj, la generala farto pliboniĝas, la febro malaltiĝas, la doloroj malaperas kaj oni kredas, ke la paciento povas leviĝi. Nur nun okazas la tragika konstato: unu aŭ ambaŭ kruroj rifuzas funkcii. Ili estas paralizitaj, ĉar la virusoj detruis la nervajn ĉelojn en spina medolo. Regule progresas la paralizo ankoraŭ pli, ofte iĝas ankaŭ la brakoj inertaj kaj nemoveblaj.

Post pluraj semajnoj, meznombre post unu monato, eniras la paralizita paciento en novan stadion de la malsano, kiun oni kvalifikas kiel kronikan fazon. La fina stadio estas atingata nur post du jaroj, ofte post ankoraŭ pli longa tempo.

Koncerne la paralizojn aspektas la statistiko jene:

Komplete paralizita muskolo reiĝos normala nur en 1,4 % de okazoj.

En proksimume 20 % de malsaniĝoj, kiam la muskoloj estis grave, sed ne komplete paralizitaj, ili funkcias fine denove normale. Kaj en pli ol 50 % de la okazoj ili fariĝas denove uzeblaj, kvankam ne en sama maniero kiel antaŭe.

Ĉe malforta paralizo de muskoloj ekzistas 90-procenta ŝanco de resaniĝo.

Proksimume 12,5 procentoj de la parte paralizitaj muskoloj ne plu resaniĝos kaj nur en 50 % daŭras la pliboniĝo ankaŭ post unu jaro.

Ĉe favoraj okazoj povas esperi la gepatroj kun la infanoj, ke la tuta malsano -- certe nur post longa daŭro -- malaperos sen postsignoj.

Eĉ se la paralizo restas en unusola loko, ĝi havas malbonajn sekvojn. Ĝi atakas korpon de la infano en tempo, kiam ĝi kreskas. La koncerna korpomembro ne evoluiĝas, restas kvazaŭ sur infana ŝtupo, la muskoloj degeneriĝas, interrompita estas kresko de la ostoj, la artikoj inertiĝas. El la infano fariĝas kriplulo.

Milfoje Salk kaj aliaj esploristoj, kiuj sin okupis pri la terura malsano antaŭ li, metis antaŭ si la demandon: kial malsaniĝas ĝuste tiu ĉi infano kaj ne iu alia. Kvazaŭ mirakle restas sanaj iuj infanoj eĉ en regionoj treege trafitaj de polio. Ili ne malsaniĝas, eĉ se la malsano aperas en la sama familio, ja eĉ se ili dormis en sama lito kun alia malsaniĝinta infano, se ili manĝis el sama telero. Al tiu ĉi fenomeno oni donas la nomon "kaŝita rezisto".

Salk koleras, kiam li legas tiun ĉi esprimon. Ĝi signifas ja nenion alian, ol mankon de scio, troan mankon de scio.

La telefono sonoras akre. Estas du minutoj post la dekunua. Li prenas la aŭdilon.

"Ĉio en ordo!"

Jen estis Franklin Delano Roosevelt, bonaspekta juna viro el unu el la unuaj famtlioj de Ameriko. Unu, kies kariero en Washington estis certa -- li havis ja monon, havis rilatojn. La sinjorinoj de la diplomata korpuso trovis lin rava.

Kaj unu tagon -- komence de aŭgusto 1925 -- li helpis dum estingo de fajro en arbaro, por refreŝiĝi li ensalus poste en glacie malvarman akvon kaj li iom naĝis en ĝi. La sekvan tagon li febris. Diagnozo: pneŭmonio. Estis poliomjelito. La manoj kaj kruroj de Roosevelt estis paralizitaj kal la paralizo progresis. Nenio helpis. Nek brulvarmaj banoj, nek bandaĝoj, nek gimnastiko. Fine lasis Roosevelt konstrui por si ŝtalajn apogilojn, kiuj ebligis al li forlasi la rulseĝon kaj stari rekte. Li fariĝis serioza kaj en multaj aferoj granda homo. Kaj okazis la nekredeblajo, ke en Ameriko, lando, en kiu oni adoras la Junecon, la Fortulon, la Venkantojn, fariĝis prezidento homo, kiu sen fremda helpo ne povis fari eĉ paŝon.

Sed li neniam forgesis, ke ne ĉiuj viktimoj de la terura malsano povas praktiki sian profesion en rulseĝo, ke nur tre malmultaj estas sufiĉe riĉaj, por ĉirkaŭi sin kiel li por multnombra servistaro. Li dediĉis grandajn sumojn por konstruo de kuracloko Warm Springs en Georgia, kie li mem ĉiujare aperis, por ĝui sanigajn kaj freŝigajn banojn. Li fondis la institucion de la tiel nomata "March of Dimes" "Defilo de etmoneroj": unu tago en la jaro estis destinita al tiu defilo. Estis kolekto en la tuta lando, organizita ĝis plej eta detalo, dum kiu ĉiu, ankaŭ la ple) malriĉa, kontribuis minimume unu Dime, unu dekcentan moneron -- kaj kiu povis, mil dolarojn aŭ milionojn da dolaroj, por helpo al la senhelpaj kripluloj. Tiu helpo okazis rekte aŭ pere de fondo de Nacia Fondaĵo por Infana Paralizo. Tiu kolektis milionojn por ebligi plej ampleksajn esplorojn, trovantajn kuracilon kontraŭ la timiga malsano.

Noktomezo. Telefono.

"Ĉio estas en ordo!"

Unua horo.

"Ĉio estas en ordo!"

Salk ĵetas sin sur siajn botelojn, destililojn, plenajn da acido, sur krisolon kun iu blanka pulvoro. Kion do li intencis fari? Pri kio li estis ĵus okupita?

La Nacia Fondaĵo por Infana Paralizo ..., la stipendio ..., la terura malsano ... Ĝis kie do progresis la esploro, kiam li mem komencis, sin okupi pri polio.

Ne ekzistas maleblaĵo

En tiu tempo, en komenco de la jaro 1949, sukcesis profesoroj John F. Enders, Thomas Weller, Frederick Robbins, Howard A. Howe kaj d-rino Isabel Morgan konstati tri specojn de virusoj, kiujn oni povis konsideri kiel estigantojn de la infana paralizo. Enders, Weller kaj Robbins -- ili ricevis por tio pli poste la Nobel-premion -- evoluigis metodon de arta kulturado de tiuj virusoj kaj uzis kiel nutrobazon la renan histon de rheso-simioj. La saman histon uzis d-ro Raymond C. Parker en Toronto kaj trovis en ĝi favoran bazon por evoluigo de kancerĉelaj kulturoj. (Rheso-simio = Simio Rhesus.)

Al la tri specoj de virusoj oni donis la nomojn: grupo de Brunhilda, de Lansing kaj de Leon. La virusoj Brunhilda estis plejparte neŭrotropaj, tio estas, ili atakis la nervosistemon, kaj oni supozis, ke ili kaŭzas la klasikan malsaniĝon kun paralizo. La aliaj virusaj specoj posedis verŝajne malpli grandan atakforton. Tamen eĉ ili kapablis estigi la timigan malsanon.

Salk utiligis ne sole la ekkonojn de la tri sciencistoj, sed li enprofundiĝis ankaŭ en germanajn, anglajn, francajn, amerikajn kaj skandinavajn esplorrezultojn kaj fine instigis ĉiujn amerikajn scienculojn de la universitatoj Pittsburgh, Utah, Kansas kaj Suda Kalifornio serĉi rimedojn kontraŭ tiu ĉi malsano.

En tiu ĉi plano li akceptis jam delonge decidan ideon: Li ne volas kuraci la infanan paralizon, li volas ĝin preventi. Li volas batali kontraŭ tiu ĉi malbono, antaŭ ol ĝi aperas. Per ĉiu sia forto li koncentriĝas sur serĉado de preventa rimedo.

La aliaj diras: "Tio estas neebla! Kiel ni povas preventi malsanon, pri kiu ni eĉ ne scias, kial ĝi atakas unu pacienton kaj la alian ne! Kial ĝi foje kaŭzas morton, la alian fojon nur malgravan, preteriran malbonfarton!"

La vorto "neebla" ne ekzistas por Salk. Aliaj malsukcesis. Tio tamen ne signifas, ke oni ne devas daŭrigi la batalon.

Preventi ... preventi ... Oni devas ja, li pensas, trovi rimedon, kiu plifortigas la defendajn kapablojn de la korpo. Se oni kelkfoje vakcinas homon per tiu ĉi rimedo -- kial oni ne povus atingi kompletan imunon? Tiu ĉi evoluigota serumo devus same malutili ĉiujn tri virusojn, kiuj kaŭzas la polion -- konsisti do, laŭ la eterna leĝo pri kontraŭbatalo de veneno per kontraŭveneno, el ĉiuj tri.

Sur rena histo de rheso-simioj kulturas Salk la virusojn -- kaj li anestezas ilin per helpo de plej diversaj materioj tiel, ke iliaj restaĵoj konservas sufiĉe da atakemo por mobilizi en la sango defendajn fortojn.

Sekvas sennombraj eksperimentoj kun kunikloj, kun ratoj, kun kobajoj. Centoj, miloj da bestoj ricevas unue dozon de virusoj tiel ŝanĝitaj, poste ili estas infektitaj per polio. Kio okazas? Ĉu ili fariĝis imunaj? Ne, ili malsaniĝas, kadukiĝas, mortas. Salk ŝanĝas sian miksaĵon kaj faras novajn eksperimentojn. La samaj malgajaj rezultoj. En la sekvaj jaroj oni infektas ne malpli ol deksepmil simiojn kaj plejparto de ili mortas.

Tamen la viktimoj ne estis vanaj, ĉiu kazo de morto helpas doktoron Salk iri antaŭen. Kaj unu tagon restas unu el la simioj sana. Ĝi saltas kaj kuras en sia kaĝo, ĝi estas gaja kaj vigla. Ĝi manĝas. Ĝia temperaturo estas normala.

Per tiu ĉi vivanta simio akiras Salk novan kuraĝon. Li duobligas siajn klopodojn. Ankoraŭ pli multe da eksperimentoj. Montriĝas, ke ĉiuj simioj, kiuj estis vakcinitaj per la kristalklara, helruĝa serumo, restis vivaj. Ankoraŭ pli multe da eksperimentoj. Pli multe da kunikloj, pli multe da kobajoj restas vivaj. Ĉiuj infektitaj bestoj, kiuj estis antaŭe vakcinitaj, restas vivaj. Li do trovis la rimedon, kiu alarmas la defendajn fortojn en la korpo kaj la rimedo mem ne iĝas danĝera! La kalkuloj de Salk do ĝustas!

Dua horo matene. La telefono. "Ĉio estas en ordo!"

Ĉio en ordo? Kompreneble estas ĉio en ordo! Devas ja esti ĉio en ordo ... Ĉu li ne havas por tio centojn, milojn da pruvoj? Kio gravas en tiu ĉi afero? La serumo devas esti tiel malfortigita, ke ĝi ne plu povas malsanigi, sed sufiĉe forta, por ke ĝi povu produkti defendajn materiojn. Se ĝi estas tro forta, la paciento malsaniĝas, se ĝi estas tro malforta, ĝi estas senefika kiel serumo. Kio gravas? Trovi la precizan limon.

La granda venko

Ekstere jam iom heliĝas. Estas la kvina horo. La sesa horo. La infanoj dormas. Iliaj manoj estas malvarmetaj, eĉ ne signo pri iu inflamo.

Donna rapidas al la telefono. "Ĉio en ordo!" Kiom da fojoj ŝi diris tion ĉi dum nuna nokto! Kaj ŝi daŭrigas: "Jonas, mi opinias ... mi opinias ... Ĉu vi min aŭdas? Jonas! Jonas! Ĉu vi min aŭdas?"

Li ne aŭdas. Li falis peze sur seĝon. Ĉu lin superis sveno? Aŭ ĉu li ekdormis pro elĉerpiĝo? La purigistinoj, kiuj alvenas post kvaronhoro en la laboratorion, trovas lin ĉiam ankoraŭ sidantan sur seĝo apud telefono, kies aŭdilo ne estis remetita.

Precize unu semajnon pli poste, la 18-an de marto 1953, veturas Salk al Washington kaj lasas sin anonci ĉe la prezidanto de la Fondaĵo por Infana Paralizo, Basil O'Connor.

"Sinjoro prezidanto", diras Salk trankvile. "Mi vakcinis miajn proprajn infanojn per mia serumo. Ĝi estas pruvite sendanĝera. Nun ni bezonas monon por grandmezura vakcinado."

Salk klarigas efikon de la serumaj dozoj jene: la unuaj du kreas en la sango mobilizon de la defendaj fortoj. Tamen nur la tria -- kaj tial ĝi estas la plej grava -- dozo subtenas en la korpo kvazaŭ la memoron, la dozo rememorigas la korpon pri la du unuaj dozoj kaj tiam kreiĝas en la korpo la ĝis nun plej granda kvanto da defendaj fortoj. Nur nun oni povas paroli pri "stato de supera kontraŭefiko" kontraŭ polio -- tiel forta defenda preteco, ke ĝi estas komparebla kun revolvero, kiu funkciiĝas ĉe plej malforta tuŝo. La korpo estas tiel veka, ke ĝiaj defendaj fortoj tujege ekfunkcias, se enpenetras bacilo aŭ viruso.

"Tio estus ja ...", komencas Mister O'Connor. Lia emocio estas tro forta, por ke li povu daŭrigi Fine li mallaŭte aldonas: "Tio ja estus ja tio, kion ni tiel longe atendis ... kion la mondo atendis ... Ne zorgu pri mono, d-ro Salk."

Jes, mono estas. Kaj jam en la jaro 1954 oni efektiigas plej grandan eksperimenton en historio de medicino.

Oni vakcinas 440.000 infanojn en 44 ŝtatoj kaj 11 urboj de Usono.

La rezultoj:

Ĉe I-a tipo de la malsano, tio estas la pli malgravaj okazoj, kiuj povas esti kuracitaj -- estas 65 procentoj de ĉiuj okazoj -- efikas la serumo ŝajne en 60 procentoj.

Ĉe II-a tipo, la pli gravaj okazoj, ĉe kiuj ĉiam io postrestas -- estas 5 procentoj de ĉiuj malsaniĝoj -- ŝajnas efiki la serumo en 70 ĝis 80 procentoj.

Ĉe III-a tipo, la tute gravaj malsaniĝoj, ĉe kiuj restas kompleta paralizo de brakoj aŭ kruroj -- 30 procentoj de ĉiuj malsanoj -- ŝajnas efiki la nova Salk-vakcino en 70 ĝis 80 procentoj.

La 10-an de septembro 1954 kunvenas en Romo kongreso por kontraŭbatalo de infana paralizo. Dro Jonas Edward Salk parolas antaŭ internacia forumo pri sia nova serumo.

La 13-an de aprilo 1955 -- estas la deka datreveno de la morto de Delano Franklin Roosevelt -- Dro Thomas Francis junior, la instruisto kaj la fakta eltrovinto de Salk, klarigas al la lando, pri kio temas ĉe la Salk-serumo.

Dek tagojn pli poste akceptas d-ron Salk prezidento Eisenhower en la Blanka Domo. Li alparolas lin kiel "savinton de la homaro" kaj transdonas al li oran medalon. Li deklaras: "Ne estis malvarma milito, estis homa milito, kiun ni kondukas kontraŭ unu el la plej teruraj plagoj de la homaro. D-ro Salk plenumis ion grandan kaj por tiu celo li ne ruinigis urbon, li ne mortigis homojn kaj tamen li atingis grandan venkon. La amerika popolo lin helpis, kunhelpis lin ĉiuj, kiuj kontribuis sian moneron ..."

Paniko

Kaj jam komenciĝis sovaĝa atako por akiri la miraklan rimedon kaj tiu atako atingis nekredeblan amplekson. La usona registaro estis devigita ordoni severan eksportkontrolon por sekurigi la malgrandajn provizojn. Dume deklaras Eisenhower, ke li estas preta pli poste eksporti la serumon kaj doni al sciencistoj en aliaj landoj gravajn informojn pri ĝi.

Oni faras jam preparojn por vakcinado de 57.000.000 da infanoj kaj gejunuloj. Tiam, tute subite, en majo 1955, venas terura sciigo. Infanoj, kiuj estis vakcinitaj per rimedo de Salk, malsaniĝis baldaŭ poste. De kie venas la sciigo? El vilaĝo en Kalifornio, el malgranda urbo en Texas, el farmo en Sudo. La sciigoj multiĝas. La amerikan publikon kaptas paniko.

La sola virina membro de la registaro de Eisenhower, Oveta Culp Hobby, la ŝtata sekretariino por higieno, rezignas de sia ofico. La amerika registaro haltigas tuj la vakcinadon. Eisenhower ekscias de siaj fidindaj informantoj, ke la serumon de Salk oni ne povas amase fabriki.

La sola homo, kiu restas trankvila, estas d-ro Salk mem. Li kontrolas siajn kalkulojn. Li trarigardas la raportojn pri siaj eksperimentoj. Ne, ne estas eble, ke li eraris! En la laboratorio li ne povis erari. Sed ĉu ne okazis eraroj dum la produkto de la serumo en la fabrikoj? Li rigardas la raportojn pri la malsanoj. Temis pri infanoj en plej diversaj partoj de la lando. Tamen: ili ĉiuj estis vakcinitaj per rimedo, kiu estis fabrikita en la entreprenoj Cutter en Kalifornio. La infanoj, kiuj estis vakcinitaj per rimedo farita precize laŭ la formulo de Salk en aliaj fabrikoj, restis sanaj.

Esploro. Dro Salk konstatas, ke dum fabrikado de la rimedo okazis tie eraroj. La virusoj de polio povis sendifekte travivi la banon, kiu devis forpreni de ili la forton infekti homon.

Ne estis do eraro de Salk. Tamen daŭris plurajn semajnojn, antaŭ ol fariĝis tute klara tiu ĉi fakto. Kaj eĉ tiam restis la rimedo pridiskutata.

Jam en mezo de junio 1955, do tre baldaŭ post eksplodo de la paniko, liberigis la usona registaro denove la serumon.

La universitato de New York nomis d-ron Salk honora doktoro, Francujo faris lin kavaliro de Honora legio. La brita ministerio de higieno en Londono decidas kelkajn monatojn poste, ke la anglaj infanoj estos vakcinitaj grandskale per la serumo de Salk.

La Tutmonda Organizo de Sano en UNO konstatas la 22-an de februaro 1956, ke la rimedo de Salk estas sendanĝera kaj ĝi rekomendas ĝian aplikon. El la tuta mondo elvenas kuraĝigaj raportoj.

Meze de novembro 1956 transdonas la usona ŝtatsekretario por higieno, Marion B. Folsom, la jenan raporton al la prezidanto:

"La statistikoj montras, ke de la infanoj ricevintaj unu ĝis du dozojn de la serumo, 57 % ne estis tuŝitaj de la malsano. Des pli favorajn rezultojn ni povas do atendi de la intencata tria dozo de serumo."

En la raporto, kiun donis la usona registaro la 1-an de januaro 1957, oni diras: "Depost kiam -- komence kun observo de necesa singardo -- oni liberigis en majo 1955 la polio-serumon de Salk, ni trovas nenian pruvon, ke iujn okazojn de malsaniĝo per polio kulpis tiu serumo. Esploroj en 22 ŝtatoj kaj en la urbo New York dum la polio-sezono de 1955 montras, ke ne vakcinitaj infanoj inklinas al la malsano pli ol la vakcinitaj. Statistikoj pri infanoj sep ĝis okjaraj, ĉe kiuj estis la serumo precipe aplikata, montras fortan regreson de la malsaniĝoj."

Normala vivo!

Dankaj gepatroj sendis donacojn al Salk. Li ilin ne akceptis. Li decidiĝis profiti eĉ ne unu dolaron pro sia eltrovo kaj li restis ĉe sia decido ĝis nun. Kion li faru per la mono? En la laboratorio oni ne bezonas multon. Blankan kitelon, okaze cigaredon, sandviĉon, jen ĉio. Dro Salk laboras nun pli multe ol iam. Li persekutas novan aferon.

La 13-an de januaro 1957 li deklaris: "Laŭ mia opinio multajn malsanojn de plenkreskuloj kulpis difekto de nervosistemo en la infana aĝo, kiun kaŭzis polio- aŭ aliaj virusoj, eĉ se oni tiam ne povis konstati iujn klinikajn simptomojn. Tiuj ĉi virusoj ennestiĝis dum infanaĝo en la centran nervan sistemon, tie ili kvazaŭ dormas kaj vekiĝas nur pli poste. Sekvo: alta sangpremo, stomakaj kaj intestaj abscesoj kaj nekapableco de la korpo rezisti pli postajn atakojn de malsanoj."

Tial, opinias Salk, oni ŝparu neniun klopodon, por krei serumon, kiu, injektita ĝustatempe, tio estas dum junaĝo, preventas difekton de la centra nerva sistemo kaj ebligas al homoj pli aĝaj rezisti gravan malsanon.

La plej proksima cela de Salk estas kreo de tia rimedo -- multobla serumo, protektanta kontraŭ diversaj malsanoj.