Enkomputiligis Don HARLOW

La nomtabuleto

de Hasse Z.

elsvedigis Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/5, paĝoj 229-231


Konsulo Henriko Fredman estis tute ordinara konsulo kaj homo. Tiam, kiam li estis nur simpla komercisto, li estis preskaŭ eĉ pli ĉiutaga. A1 tiu ĉiutagulo apartenis kiel medaliono al ĉeno, kiel poŝtmarko al letero, blanke emajlita nomtabuleto sur la pordo kun la nomo presita per bluaj, grandaj, malgraciaj literoj; nomtabuleto, konvena al komercisto, sed ne al konsulo. Kaj eble eĉ malpli al konsuledzino. Sinjorino Fredman malamis tiun ĉi tabuleton, kiel ege malfavore diferencan de la aliaj nomtabuloj en la domo. Ili ĉiuj estis el latuno kaj sur ili ne troviĝis antaŭnomo, sed nur familia nomo, ĝuste kaj guste. Tiel estis nobele. Sinjorino Fredman ofte parolis kun sia edzo pri mendo de alia nomtabuleto, sed Fredman respondis evite. Li ŝatis la malnovan tabuleton. Li ne estis moderna snobo. Li estis simpla kaj natura homo kun antaŭ- kaj ankaŭ kun familia nomoj sur blanka emajlita simpla ladotabuleto.

-- Sed kion la homoj pensos, kiuj venos ĉi tien? diris sinjorino Fredman. -- Kion ili kredos? Nur la plebo havas emajltabulon; escepte sur la kuireja pordo, kie ĝi taŭgas.

Fredman lasis resti la tabuleton. Kaj tiel alvenis la kristnaska tempo. Iun tagon sinjorino Fredman iris en bonan fervendejon kaj mendis latuntabuleton, tian kia ĝi devas esti, nur kun la familia nomo Fredman, nigre engravurita. Kaj ĝi estis kvarangula, ne ovala, kiel la malnova emajltabuleto.


Kaj tiel komenciĝis la historio. Unu tagon antaŭ la Sankta Vespero konsulo Fredman foriris al tagmanĝo. Konsulo havas grandajn devojn en la socia vivo. Sinjorino Fredman sidis sola hejme kaj ordigis la krist-donacojn. Oni sonorigis ĉe la pordo kaj kiam sinjorino Fredman malfermis, tie staris portisto kun la nova nomtabuleto. Sinjorino Fredman malfermis la pakaĵon kaj sereniĝis, ĉar ĝuste tiel devas aspekti nomtabuleto. Ĝi estis precize tia, kiel la aliaj en la domo, nur pli bona kaj bonkvalita.

-- Li ricevos ĝin kiel kristdonacon -- pensis sinjorino Fredman. -- Mi pagis ĝin per mia propra mono. Kaj mi surmetos ĝin jam ĉivespere, ho jes.

Sinjorino Fredman, kiu estis lertmana virino, prenis ŝraŭbilon, malmuntis la malnovan tabuleton kaj surfiksis la novan. La malnovaj ŝraŭboj taŭgis precize. Sinjorino Fredman rigardis sian verkon kaj ekĝemis pro ĝojo kaj malpeziĝo. Fine ŝi faris ordon ĉirkaŭ tiu ĉi malnova balaaĵo. Ĉiu homo estas sia propra anoncanto, kutimas Fredman diri, kaj tio signifas ankaŭ tion, ke oni havu al si indan nomtabuleton sur la pordo.

Tiel iĝis malfrue kaj sinjorino Fredman enlitiĝis kaj endormiĝis kun la feliĉa konscio, ke ŝi faris bonan kaj belan aferon.

Precize 14 minutojn post la 2-a horo nokte konsulo Fredman alvenis hejmen. Li venis per aŭto, paĝis al la ŝoforo kaj malŝlosis la pordegon. Poste li paŝis en la vestiblon, elbutonis la surtuton por spiri iom pli facile kaj ekiris sur la ŝtupoj. Li iris unu etaĝon, li iris du kaj iris tri etaĝojn. Tie li haltis, elprenis la ŝlosilaron kaj laŭ sia malnova kutimo rigardis al tiu direkto, kie lia blanka emajlotabulo kutimas brileti kontraŭ li en la mallumo. Sed tie briletis nenio. Neniu emajlotabuleto troviĝis tie.

-- Unu etaĝon pli supren mi venis -- pensis Fredman. -- Tio povas okazi. Okazis jam al aliaj kaj eĉ al mi. Oni estas iomete laca kaj distriĝema en tiu tempo de la nokto.

Fredman turnis sin kaj iris malsupren unu etaĝon. Tie li haltis. Sed eĉ tie ne troviĝis blanka emajlotabuleto.

-- Strange -- pensis Fredman kaj malbenis la dommastron, kiu ne prizorgis la noktlumigon de la ŝtuparo kaj malbenis sin mem, kiu ne havis alumeton. Kaj li daŭrigis la cerbumadon. -- Kompreneble mi iris unu etaĝon pli suben, anstataŭ unu pli supren. Mi devas supreniri nun du etaĝojn.

Fredman iris du etaĝojn pli alten. Nun li estis en la kvara etaĝo. Sed ankaŭ tie ne troviĝis blanka emajlotabuleto.

Li apogis sin al la ŝtupara muro, fermis la okulojn kaj sentis, ke la koro batas iom tro maltrankvile.

-- Tre strange, -- li pensis. -- Eble mi venis en malĝustan domon. Sed mi rekonas ĉion, kion mi vidas. Kaj mi ne trinkis tiel multe. Mi devas konvinkiĝi pri la afero. Mi iros denove malsupren.

Fredman iris malsupren al la partero, trairis la vestiblon kaj elpaŝis tra la pordego. Nun li estis sur la strato.

Estis ja lia domo. Li vidis tute bone. Tie li loĝas de ses jaroj. Nenia dubo! Fredman estis preta reiri tra la pordego, kiam terura penso frapis lin: imagu, ke li sonĝas, ke li iras endorme, ke ĉio estas nereala, kio vivas kaj movas sin ĉirkaŭ li. Tiam povas esti ke ĉio konformas, escepte tute etan detalon. La tabuleto estas tia detalo. Ĝi elfalis kiel eltondita kvadrato el filmo.

-- Mi iras endorme-pensis Fredman. -- Aŭ -- kaj li vere ektimis -- mi jam estas mortinta kaj revenadas. Iu alia okupis mian loĝejon kaj pro tio ne estas tie mia malnova tabuleto; oni enterigis min, aliaj homoj loĝas en mia loĝejo kaj ili forprenis mian tabuleton.

Fredman komencis iri antaŭen en la strato tute malrapide. Subite li renkontis policiston, veran, vivantan policiston. Fredman ricevis ideon, iris al la policisto, eklevis la ĉapelon kaj diris per la voĉo de vivanto:

-- Pardonon, sinjoro policisto, kie estas la 35-a numero en tiu ĉi strato?

-- Tie -- diris la policisto -- la dua domo de la angulo.

-- Dankon -- diris Fredman. Kaj li turnis sin, iris returne al la domo, kie li loĝis dum sia vivdaŭro kiel konsulo kaj pli frue kiel komercisto. Singarde li malfermis la pordegon kaj enpaŝis:

Ĉio estis tiel kiel ĵus kaj dum la lastaj ses jaroj. Fredman denove trairis la domvestiblon kaj iris al la unua etaĝo. Li haltis sur la plej supra ŝtupo. Tie rekte antaŭe loĝas la kapitano kaj maldekstre la doktoro. Li salutis hieraŭ matene la kapitanon. Kvazaŭ antaŭ jarcento. Kaj eble estis tiel.

Fredman iris ankoraŭ unu etaĝon. -- Jen la dua etaĝo, li pensis. Tie loĝas vidvino Tabell kun sia filino. Ŝi estas poŝtistino kaj havas ruĝajn harojn. Kaj maldekstre loĝas la direktoro. Li havas gramofonon. Ĝi estas aŭdebla al mi. Al mi, al mi! Ankoraŭ unu etaĝo! Fredman iris al la tria etaĝo malrapide kaj trene. Mezvoje li haltis kaj ekspiris, sed nur por momento, ke li ne konfuziĝu kaj ne miskalkulu la ŝtupojn. Li iris plu kaj alvenis al sia loĝejantaŭo, al sia propra loĝejantaŭo. Tie li haltis, klinis sin kaj rigide rigardis en la mallumon. Sed la tabuleto ne troviĝis tie. Malrapide li palpis antaŭen kaj sentis sur la pordo tabuleton. Estis alia, kvarangula, ne lia malnova, ovala.

-- Finite al mi -- pensis Fredman -- absolute finite. -- Kaj li returnis sin kaj reiris sur la ŝtupoj tra la pordego al la strato. Ekpluvis. Fredman ŝovis supren sian surtutkolumon kaj iris trans la straton en malgrandan parkon, situantan tie. Tie li falis sur benkon kaj provis ordigi la pensojn de sia konfuzita cerbo.

Kiam iomete li sidis tie, li aŭdis voĉon, parolantan voĉon, virvoĉon. Li rigardis tien kaj konstatis, ke la voĉo venas el telefonejo. Tie staris sinjoro kaj telefonis. Gaja kaj sava ideo kaptis Fredman. Li devus telefoni hejmen, paroli kun sia edzino kaj peti ŝin veni malsupren kaj malfermi al li. Kaj tiam li iros kun ŝi. Sed ĉu li diru, kio okazis? Ne, per tio li nur ektimigus lin. Li devus diri, ke li forgesis hejme la ŝlosilon de la pordego. Estos bone tiel.

La viro en la telefonejo finis sian interparolon kaj Fredman okupis lian lokon. Li petis sian numeron, trovis efektive du monerojn, metis ilin en la skatoleton kaj kun maltrankvilo kaj streĉo li atendis la respondon. Fine ĝi venis. Estis sinjorino Fredman. La konsulo ŝajnigis sian voĉon tiel trankvila kaj amika, kiel eblis. Li parolis pri la ŝlosilo kaj ricevis la trankviligan respondon de la edzino:

-- Tuj mi venos, Henriketo, sed mi devas ion surpreni.

Ŝi demetis la mikrofonon kaj tuj rememoris pri la nova tabuleto. Estus neoportune, se Henriko ekvidus ĝin nun. Tio konfuzus la kristnaskan surprizon. La okazo ĝuste nun ne estas konvena. Rapide ŝi prenis la ŝraŭbilon, for la novan tabuleton kaj reen la malnovan. Ĉio estis farita dum kelkaj minutoj. Poste ŝi ĵetis sur sin mantelon, kuris malsupren kaj malfermis al la viro, kiu staris tie pala kaj serioza kaj atendis antaŭ la pordego.

-- Kiel malagrable, Henrik, ke vi forĝesis la ŝlosilon, -- diris sinjorino Fredman, -- vi estas ja tiel ordema.

-- Ĉio povas okazi -- diris Fredman.

Tiel ili iris silentaj sur la ŝtupoj. Unu etaĝo, du kaj tri etaĝoj. Kiam ili atingis tien, Fredman ektiris la brakon de sia edzino al sia, por ke li povu stari certa, se io okazos. Poste li ĵetis rigardon al la pordo maldekstre. Kaj jen: tie lumis la malnova, kara, blanka emajlita tabuleto, lumis bone kaj bonvenige, kiel ĝi faris dum ĉiuj ses jaroj.

Silente kaj senvorte paŝis konsulo Fredman en sian loĝejon kaj silente kaj senvorte li enlitiĝis. Sed li ne povis dormi. Li kuŝis maldorma kaj pensis pri la mirigaj sensacioj de la nokto. Tiel li kuŝis unu horon, kiam subite li ekmovis sin, paŝis el la lito kaj malrapide palpiris al la antaŭĉambro. Tie li malfermis la pordon kaj nudpiede iris al la malvarma ekstero. Kaj tie li staris silente kaj rigardis la malnovan, blankan emajlotabulon; dorlote li karesis ĝin per sia mano kaj flustris:

-- Neniam, neniam plu vi foriru de mi...

Kiel estis poste pri la kristdonaco de sinjorino Fredman, tio estas tute alia historio.