Enkomputiligis Don HARLOW |
Paŝo post paŝo. Eld. Esperanto-Bjelovar, 1956. 1 plus XVI p. 14x20.
La Esp.-societo en Bjelovar solenis sian 10-jaran jubileon per interesa libreto, rekomendinda, ĉar kvankam sin okupanta pri unu loko, oni trovas instruon por ankaŭ aliaj. Cetere la libron plezurigas ankaŭ beletristikaĵoj, inter ili "La benko rakontas" de A. Cesariĉ.
Interesa iniciato, kiun oni devus aktive subteni. La energio de la jugoslava. Esp.-societo meritas ne nur laŭdon, sed ke oni imitu ĝian energion.