Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: La vivo de la plantoj, de Paul Neergaard

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/5, paĝoj 286-287


Paul Neergaard: La vivo de la plantoj. (Originale verkita en Esp.) Ilustrita de Mads Stage. Eld. Stafeto -- popularscienca eldonserio n-ro 1. Broŝ. kun duonkartona kovrilo. 128 p. 16, 5x24 cm.

Unu el la ĉapitroj de la vere bela kaj rava libro de P. Neergaard komenciĝas jene: "Mia knabineto kaj mi faris studaĵon el folio de lapo. Inter multaj sovaĝaj plantoj sur nia grundo abundas densa kreskaĵaro de lapoj kun grandegaj folioj, longaj, molaj standardoj, materialdeponejo alloga al etaj manoj, kiuj volas provizi sin per sunombreloj kaj ĉapeloj... Ni sidis (poste) kaj studis unu el la folioj ...

Tuta pejzaĝo malfermiĝis antaŭ niaj okuloj. Ni trovis la grandan ĉefŝoseon en la mezo, kie la trafiko estas kondukata supren de malsupre, ni trovis la malpli grandajn ĉefvojojn ambaŭflanke ..."

La ekzemplo estas tipa kaj montras la allogan manieron, per kiu Neergaard kaptas la leganton, kiu eble ĝis nun montriĝis maksimume konstatanta, akceptanta la naturon, sed kiu post la legado de la libro ŝanĝas sian sintenon kaj komencas observi. Neergaard estas sistema pedagogo, sciencisto kaj mildstila poeto de la naturo, kaj tiu ĉi instrua libro tute ne similas al lernolibroj, male al fantaziriĉa prozo de poeto, kiu metas sin tute en sian verkon. La miksiĝo de tiuj kvalitoj estas ege malofte kaj, kiam aldoniĝas ankoraŭ io de ekstere, t. e. la nekredeble delikataj ilustraĵoj de Mads Stage, la eleganta eldono de la Stafeto, oni bedaŭras, kiam la libro estas jam finlegita, kaj oni komencas denove. Ion pli laŭdan pri scienca verko, ĉar temas pri vera, plezura scienco, oni ne povas diri; legante la libron, sekretoj solviĝas, misteroj ricevas naturan klarigon, oni trovas analogiojn kaj oni sentas iaspecan grandan solidarecon de la vivo, kiu entenas la plej ampleksan radiadon t. e. fluantan el la plej malgranda detalo, kaj al la tuta vivo.

Samtempe kun la Esp. originalo la verko en same bela vestigo aperis svedlingve, pri kio ni jam mallonge raportis pli frue.

Kiam unu el la ĉapitroj "Fluganta semo" aperis en "Norda Prismo", ĝin tuj sekvis angla traduko en brita fakrevuo, kiu decidis aperigi ĝin. La tuta libro proponas sin por tradukoj kaj ĝiajn tradukojn atendas ĉie la sama sukceso. Pensu pri tio!