Enkomputiligis Don HARLOW

Posttagmezo

de Erik LINDORM

elsvedigis Magda CARLSSON

aperis en Norda Prismo, 57/5, p. 270


Poeto de la hejma idilio, kun latenta melankolio de pesimismo.

Fajro krakas ekster la dom'
aŭtuna pluvo faladas.
El kuirejo susura son':
lia edzino gladas.

Pordbato, bruo, tondro, fulm'!
L' infanoj ĉambron lavangas,
neniu muta, nek sen pulm'
kaj neniu el ili mankas.

Sed pasas la tago al dorma vesper'
kaj forne cindro grizblankas.
Kaj post nelonge ne estos ver':
"neniu mankas".