Enkomputiligis Don HARLOW

Riĉa rikolto

de D-ro KOVÁCS

elhungarigis J. CSAPÓ

aperis en Norda Prismo, 57/5, paĝoj 271-277


Laŭ la hungara arthistoriisto Károly LYKA, laŭreato de Kossuth-premio, Baia-Mare estas aparta ĉapitro en la hungara arthistorio. Baia-Mare (hungare: Nagybánya, prononcu: Nadjbanja:) vere estas revolucio en la hungara belarto figuranta. Eĉ: atestas pri ia internacia signifo la fakto, ke multaj eksterlandaj pentristoj el Eŭropo, eĉ el Azio lernis pentri tie. Baia-Mare nun apartenas al Rumanujo.

La verkinto de la artikolo estas artrecenzisto, la tradukinto unu de niaj pioniroj en Rumanujo.

Gravsignifaj stilŝanĝoj okazis sur la tereno de la artoj kaj specife en la sfero de l' pentro- kaj skulptartoj en la XX-a jarcento. La belartaj kreaĵoj estis la fidelaj spegulbildoj de la reganta epokspirito en ĉiu tempospaco. La korpokulto de l' grekoj, la vivamo de l' renesanco, la pompoŝato de l' XVI-XVII-aj jarcentoj, la racionalismo de la XVIII-a jarcento, verve sin manifestas en la kreaĵoj pentro- kaj skulptartaj de la koncernaj epokoj.

La komenco de la pasinta jarcento alportis radikajn ŝanĝojn en la artoj. La klasikistaj kaj romantikaj klopodoj malrapide elmodiĝis. Jam ĉe la romantikistoj estas percepteblaj certagradaj interesiĝoj pri la naturo, sed je ilia ago malakcele efikis la influo de la tiel nomita "literaturismo". Tiu ĉi pentroarto ne rivelis la artan observon, sed la literaturan direndaĵon, kaj longtempe vivadis en la servo de la reganta burĝa gusto. Ekde la mezo de l' jarcento ĉiam pli kaj pli multloke montriĝas en Eŭropo la klopodo al la klara, reala naturobservo. Ni pensu nur pri la unua kolektive laboranta pentroartista trupo, kiu celis la prezenton de l' naturo: la barbizonanoj, dum en aliaj lokoj unuopaj grandaj artistoj koncentrigis siajn klopodojn al la observo de la naturo.

Multaj konsideras ilin kiel la idealojn de la skolo de Baia-Mare eĉ publike estas konata la opinio: nomi Baia-Mare-n la hungara Barbizono, spite, ke inter la du skoloj estas esencaj diferencoj.

La barbizonanoj aukaŭ tempe komencas sian funkcion pli frue, en la jaroj 1830-aj, ilia skolo estis Parizo, ilia apero organisme kunligiĝas kun la evoluo de la franca pentroarto.

La artpentristoj de Baia-Mare preskaŭ sen hejma antaŭpreparo turniĝas al la naturprezento, la rezultojn de l' fremdlandoj plejparte ili ankoraŭ ne konas, ili ankoraŭ ne alproprigis.

Ili diferencas ankaŭ laŭ la efikoj. El la arto de la barbizonanoj, evoluis du skolastikaj direktoj: la impresismo, kies efiko jam ĉe la ekapero de la anoj de Baia-Mare ĉiam pli disvastiĝis en Eŭropo, la alia, la naturalismo, kiu estis la pluevoluigo de la arto de Corot kaj de la pli fruaj realistoj, kaj ĝi vidis sian ĉefcelon en la ekstera kopiado de la fenomenoj.

La anoj de Baia-Mare ja proksimis la impresismon, sed ili neniam fariĝis t. n. impresistaj pentristoj. Ilia realoŝato, fundamenta bazo, kiu estis ja la eliro el la natura bildo ne lasis, ke ili forŝiriĝu de la naturo.

Ilia klopodo, ke ili volis prezenti la pentran spektaklon en sia propra vero, per la helpo de "profunda studo ama de la naturo", ilia intenco por la ekkono de l' realo gardis ilin kaj iliajn sekvantojn de la konstantaj stilŝanĝoj, de la formodisiĝo en la komenco de la XX-a jarcento.

Sed tiu ilia vidpunkto, kiu metis kiel la plej gravan problemon de la artisma enhavo la naturan bildon, pli poste gvidis al la aperigo de I' naturo "l' art pour l' art", kiu precipe en la postaj tempoj montris sian domaĝan efikon. Tiu fakto, ke ili ne opiniis la sociajn problemojn kiel artajn direndaĵojn, starigis barojn al ilia evoluo.

Se ni volas paroli pri tio, per kiaj efikoj kaj influoj ekkomencis la agadon la anoj de Baia-Mare, ni devas turni nian atenton al la nomoj de du hungaraj majstroj, Munkácsi kaj Hollósy, precipe al la lastnomita.

S. Hollósy: Senŝeligo de maizo
S. Hollósy: Senŝeligo de maizo

Simon Hollósy (1857-1918) gvidis fine de la pasinta jarcento en Munkeno bonreputacian lernejon. En sia arto li turniĝis al la franca naturalismo. Li rompis sian interligon kun la rigidaj reguloj de la akademismo, per entuziasmo li malkovris la arton de Bastien-Lepage kaj de la francaj naturalistoj, kiuj per perlokolora "plein-air"-eklumo konsistigis al unueco la panoramon, klopodis harmoniigi la ludefikon de formo kaj linio, de koloro kaj tono. La anoj de Hollósy-skolo en tiu ĉi direkto vidis la plej grandan rezulton de la naturprezento kaj mem la majstro kun konvinka forto anoncis, ke la plej ĉefa celo de la arto estas la fidela respegulo de la naturo. Eble eĉ li, eĉ liaj kamaradoj ne rimarkis, ke ili jam pli multon donas ol la naturalistoj. Hollósy ne povis observi la vivon kiel objektiva observanto, sed li agpove partoprenis ĝin. Tiu ĉi lia karaktera trajto, ke la estetikaj, etikaj kaj sociaj problemoj de la ĉirkaŭanta mondo kreis ĉe li eĥon, estis pli poste unu el la kaŭzoj, ke li disiĝis de la anoj de Baia-Mare.

En la fino de la 80-aj jaroj ni trovas en Munkeno tiujn junajn artistojn en la societo de Hollósy, kiuj pli poste fariĝos la fondantoj de la kolonio artista kaj de la pentrista artlernejo en Baia-Mare. Ili estas talentaj, diligentaj junaj pentristoj, kiuj dumtage laboras en siaj artlaborejoj kaj vespere ili diskutas en la pipfuma kafeja ĉambrego en plena entuziasmo pri la novaj artproblemoj. Ili konvinkiĝis, ke ĉiuj kreaj elementoj de la bildo estas en densa interligo reciproka inter si, ne eblas aparte pentri la figuron kaj poste la fonon, precipe se temas pri pejzaĝo. Ĉiu eta detalo influas la alian kaj la tuton; estas alia la ferma aero homogena de la artlaborejo, kiel la libera naturo. Fariĝis malvasta por ili la kvar muroj de la artlaborejo kaj ili forigis la barojn kaj elpaŝis en la liberan aeron. Eble la vortoj de Ferenczy pleje reprezentas komence ilian fiksitan celon: "El la ĝuŝato de la naturo ekĝermanta sopiro por ties reprodukto."

Kiom ajn malperfekta ŝajnas esti hodiaŭ jam tiu ĉi principo, en tiu epoko de la akademismo, barita pentroarto ĝi estis decide grava. Dum la universala arthistorio estis jam ekzemplo por la pentrado "plenaera", la supraj veroj evidentiĝis jam en la verkoj de pli antaŭaj majstroj, sed la klopodo al la sincera prezento de la naturo nur nun aperis unue konscie.

La penso, ke ili venu al Baia-Mare, originis de la du disĉiploj de Hollósy: de János Thorma kaj István Réti el Baia-Mare. Hollósy akceptis volonte, ke por la somero li venu labori kun siaj munkenaj disĉiploj al Baia-Mare. Thorma sukcesis akiri la estraron de la urbo por la efektivigo de la plano. La urbestraro disponigis por la pentroartistoj la vojaĝelspezojn en formo de senpagaj biletoj kaj en la bosko ĝi konstruigis provizoran laborejon. Vere la "artlaborejo" en la realo estis iam fojnomagazeno,kies triflankojn -- pro ĝia inda arta destino -- oni kovris per lignobretoj, -- sed tio ne malpliigis la entuziasmon de Hollósy kaj kompanianoj, kiam ili unue alvenis en Baia-Mare.

La plej multaj el la pentristoj enloĝiĝis en la ministajn dometojn; laŭ material-financaj problemoj ili lasiĝis je siaj propraj "fortoj". La konsisto de la societo estis miksita. Ni trovas inter ili, krom la jam menciitaj hungaroj, multajn germanajn, aŭstrajn, polajn, rusajn, rumanajn pentristojn, eĉ troviĝis inter ili ankaŭ amerikano kaj aŭstraliano.

La artlernejo tuj komencis sian funkcion. Komence ili laboris en la "arthalo", sed rapide ili komencis meti siajn modelojn, pozistojn sub la verdbranĉajn arbojn. Por ili ĉiuj estis plena novaĵo la nova ĉirkaŭaĵo: la riĉo de Baia-Mare en koloroj kaj formoj, la ĉiam ŝanĝiĝantaj nuboj sur la silkeblua ĉielo. La kompaktaj koloroj, la vibrantaj refleksoj, la novaj lum- kaj tonefektoj de minuto al minuto surprizis ne nur la pentrolernantojn, sed ankaŭ la spertajn pentroartistojn.

En la postaj jaroj denove kaj denove revenis la pentristoj al Baia-Mare. Ĝis la aŭtuno de 1901 ili aranĝis grupajn ekspoziciojn. Tiuj ĉi estis unu el la plej pozitivaj rezultoj de la pentristoj de Baia-Mare. Unuece, grupiĝante ili batalis por la rekono de ilia vero. Ili konsciis pri tio ke siajn moralajn forton kaj respekton ili nur unuigite povos elbatali, nur tiel ili povos pruvi, ke ne temas pri provo de iu aŭ alia izolita pentristo el Baia-Mare, sed ili estas multaj kaj ĉiu el ili submetis sian arton en la servon de la sama celo: en servon de la prezento de naturo kaj realo.

La ekspozicioj jam en la komenco rikoltis grandajn sukcesojn, spite, ke la rekono komence ne estis senrezerva. La gusto etburĝa instinkte ektimis de ĉio, kio estas nova kaj nekutima. Sed la kritiko malamika malrapide kaj ĉiam pli kaj pli silentiĝis kaj transdonis la lokon por la voĉo de rekono.

Dumtempe la pentristoj serioze kaj kun granda entuziasmo laboradis en Baia-Mare, kie Hollósy, Ferenczy, Thorma, Béla I. Grünwald, Oskar Glatz inspiriĝas de la rava regiono.

En la unuaj jaroj (je franca efiko) influis ilin precipe la delikataj, krepuskaj, molkoloraj naturtonoj. Nur pli poste ili inventas la forton de sunradio, la fajrajn, plenajn kolorojn de Baia-Mare.

La unua serioza ŝanĝo okazis en 1901, kiam Hollósy adiaŭis de Baia-Mare. En 1902 la tie restintaj pentroartistoj ekfondis la t. n. "Liberan artlernejon". La aliĝoj povis efektiviĝi sen kondiĉoj, lernkotizo ne ekzistis, la pentristaj lernantoj pagis nur la elspezon por la modelo. La lernejon kondukis kvar majstroj: Károly Ferenczy, János Thorma, István Réti kaj Béla I. Grünwald. Sekve de ilia gvido la artkolonio ekfloris. Dum la somero de 1906 jam 89 pentristoj laboris en Baia-Mare. Inter la disĉiploj, respektive pentroartistoj ni trovas krom la "stabuloj" la sekvantajn: Boromissza, Cézár Herrer, János Krizsán, Sándor Ziffer, Vilmos Csaba Perlrott, Andreo Mikola.

B. Iványi-Grünewald: Trinkigo
B. Iványi-Grünewald: Trinkigo

La pli granda parto de la ĉi tie laborantaj pentristoj vintre dissporadis en la vasta mondo: al Munkeno, al Romo, kaj pli poste ĉiam pli multaj altiriĝis al Parizo. Baia-Mare do ne povis resti izolita de la mondon moviganta artistaj eventoj, la universalaj artaj konstelacioj atingis ankaŭ ilin. En la unuaj jaroj de la XX-a jarcento aperintaj novaj artskoloj, kiuj ekiĝis kiel reakcio al la naturalismo, havis siajn disĉiplojn ankaŭ en Baia-Mare, ĉefe inter la junpentristoj. Tio ekskuis la vivon de la kolonio kvazaŭ en ĝia fundamento. Interna disharmonio skurĝis kaj mordis la harmonion de la surfaco kaj multaj tiel sentis, ke Baia-Mare jam ekestis konservativismo, inter la junaj kaj maljunaj pentristoj ekflamis amaraj kvereloj kaj interbataloj.

Béla Grünwald en la jaro 1900 foriris el inter la pentristoj de Baia-Mare, kaj transloĝiĝis al Kecskemét (Keĉkemet). Tiu ĉi okazaĵo ekmovis ankaŭ la ĝis tiam indiferentajn urbkonsilistojn. Nur nun por akceli la aktivecon, kaj forigi la senton de materiaj obstakloj la urbo konstruigis du artlaborejojn kun familia loĝejo kaj unu artlaborejon kun fraŭla loĝejo. Ankaŭ aliajn subtenojn ili ricevis: la urbo disponigis al ili hejtlignon kaj aliajn helpojn, kaj tiel oni sukcesis savi de la krizo la artlernejon. Por kontraŭi kaj transpontigi la internajn malpacojn, en la jaro 1911 ekfondiĝis la Societo de Pentristoj en Baia-Mare. Per tiu ĉi ago ja ili tamen ne povis definitive solvi la ekiĝintajn pridiskutendajn materiajn problemojn. Ankaŭ estis ideologiaj kontrastoj. La progresantaj junuloj (Boromissza, Ziffer, Géza Kádár kaj ankoraŭ multaj aliaj) ne povis sin identigi kun la etburĝa spirito de la aliaj. La diskutoj estis ne nur artaj, sed ankaŭ principaj kaj ideologiaj.

K. Ferenczy: Marta vesperkrepusko
K. Ferenczy: Marta vesperkrepusko

Novan svingon gajnis la ekfloriĝo de la kolonio per la ekspozicio okaze de la 15-jara jubileo en la jaro 1912. La ekspozicio ampleksis la verkojn de ĉiuj tiuj pentristoj, kiuj dum la jaroj 1896-1912 laboris en Baia-Mare. En 11 ĉambroj oni ekspozis la 386 bildojn de 76 artistoj. Tiuj ĉi tagoj estis la plej belaj en la vivo de la artlernejo. La atento de la publiko denove direktiĝis al la artista kolomo. La ekspozicio formis unuecan pririgardon pri la arto de la ĉi tieaj artpentristoj. La riĉa materialo atestis la ekzistorajton kaj la eksterordinarajn meritojn de Baia-Mare.

Je la eksplodo de la unua mondmilito, en 1914, la nombro de la pentristoj estis ĉirkaŭ 100. En la eksterordtnaraj tempoj tiu ĉi nombro kompreneble malpliiĝis, sed jam en la jaroj 1917-18 ĝi reatingis sian nombron antaŭmilitan. Post la jaro 1919 la Transilvaniaj pentristoj, same kiel la studentoj de la akademioj en Bucuresti kaj Iasi de jaro al jaro vizitis la belecriĉan urbon Baia-Mare, kies artismaj tradicioj fariĝis vastfamaj. La gvidanto de la artlernejo restis János Thorma, kiu pro siaj meritoj distingiĝis per la ormedalo: "Bene merenti".

Margit Thorma-Kiss: Junaj konspirantoj
Margit Thorma-Kiss: Junaj konspirantoj

En tiu ĉi tempo multaj bonfamaj pentristoj laboris en Baia-Mare. Ke ni nur kelkajn menciu, ĉi tie pentradis: Traian Bilt, Aurél Ciupe, Cornel Ladea, Vince Korda, Szpós, Szolnaŭ, Aurél Papp, Eugen Pascu, József Bene, Alexandru Ciucurenco, Octavian Abrudean, Petru Feier, Zoltán Kovács kaj ankoraŭ multaj.

Dum la faŝista periodo la lernejo fariĝis preskaŭ senvigla. Sed post 1944 per junaj fortoj fortikiĝis la kolonio. La hodiaŭuloj el Baia-Mare per novaj elementoj riĉigis la arton de Baia-Mare. Tiu ĉi novo ĉefe sin manifestas en la temelekto. Hodiaŭ apud la pejzaĝbildo antaŭenpaŝis la prezento de la vivo de Baia-Mare, kiu oferas la plej variajn temojn al niaj pentristoj.

Multajn belajn bildojn pentris Lászó, Weith pri niaj ministoj. La figuron de laboranta virino eternigis Lidia Agricola en la vcrko "Maria Zidaru". Ŝiaj pejzaĝbildoj, portretoj, ĉiuj atestas pri serioza, esprimforta talento.

Unu el la plej signifplenaj kreaĵoj de nia socialista-realista arto devenas de Géza Vida, granddimensia reliefartisto. Vida pruvis, ke la varia Baia-Mare ne nur al pentristo, sed ankaŭ al skulptisto povas prezenti kaj oferi bonajn temojn.

S. Ziffer: Vintra strato en Nagybánya
S. Ziffer: Vintra strato en Nagybánya

Unu el la plej interesaj figuroj de Baia-Mare estas la eterne juna Sándor Ziffer, kiu de 50 longaj jaroj pentras sen ia interrompo. Jam en la komenca periodo de la kolonio ĉirkaŭ li ariĝis tiuj progresemaj junuloj, kiujn la rigidaj obstakloj de la artlernejo ne allasis. La "grizaĝa" András Mikola estas unu el la plej longe ekloĝintaj pentristoj de Baia-Mare, kiu hodiaŭ laboras per renaskiĝintaj svingo kaj volforto. Sinjorina Kiss Margit de Thorma ankaŭ freŝe manipulas sian penikon.

A. Mikola: Kun sia memportreto
A. Mikola: Kun sia memportreto

La belaj tradicioj de la pentroarto pejzaĝa de Baia-Mare ekviviĝas en la novuloj: Antonia Csikós de Krizsán, József Balla, Pál Erdós kaj Piroska Makkai, Imola Várhelyi.

I. Tulla Várhelyi: Ripozo
I. Tulla Várhelyi: Ripozo

La nuna sistemo certigas certan kaj trankvilan laboreblon por niaj artistoj. Oni mendas kaj aĉetas la verkojn de la pentroartistoj kaj la pli aĝaj ĝuas pension.

Sed tio ĉi ankoraŭ ne sufiĉas. La beleco kaj la riĉa temoposedo de Baia-Mare vokas niajn enlandajn kaj eksterlandajn pentro- kaj skulpt-artistojn.

Baia-Mare ne maljuniĝis, ne antikviĝis. En la 600-jara urbeto freŝa, vigla vivo bolas, pli freŝa kaj pli vigla ol kiam ajn pli antaŭe. En 1956 la pentrista artlernejo de Baia-Mare iĝis 60-jara, sed ĝi ne aperas antaŭ ni kiel griziĝinta sulkoplena maljunulego: ĝi estas juna, freŝa, ĉarma, la pordoj de la nova vivo larĝe malfermiĝis antaŭ ĝi.

Ni konfide rigardas al ĝia venonto. Jam anticipe ĝi elmeritis tion per sia granda pasinto kaj bela nuntempo.