Enkomputiligis Don HARLOW

Esperanto senvorta

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/5, p. 267-268


Estas racie ke la homo konsideras sin mem kiel la kriterion kaj ke li ĉion prijuĝas en la proporcio de siaj spirita kaj materiaj dimensioj. Ni tamen scias jam de post longa spertado kaj tempo ke ekzistas en la naturo kreaĵoj, kies organoj superas en subtileco tiujn de la homo. La okulo de la rabobesto penetras pli bone tra la mallumo; la aŭdorganoj de kelkaj bestoj perceptas sonojn, kies tremoj kuŝiĝas ekster la atingo de la homa aŭdado. La homa genieco tamen sukcesis trovi rimedon kontraŭ tiuj mankoj. En la regiono de la sono ekzistas aŭdiloj kaj laŭtparoliloj. Por amputitaj membroj kaj sendentaj buŝoj oni eltrovis artefaritajn anstataŭilojn. Por la vido, okulvitroj, mikroskopoj kaj teleskopoj estis inventataj.

La limo de la eblecoj tamen ne estis elĉerpita. Ekzistas certe perilo por registri pli ekzakte kaj objektive la aspekton de la aĵoj ol la homa vidorgano: la fotografio. Eĉ pli ol tio. Tiu-ĉi miriga perilo posedas la plej gravajn proprecojn de ideala mondlingvo. La sama komuniko estas samtempe direktita al amerikano, ruso aŭ turko. Krome oni povas per ĝi rigardi en la internon de la homa korpo. (Röntgenfotografio) aŭ registri difinitan movon kvazaŭ ĝi estus "frostigita". La fotografio kiu ekzistas iom pli ol 100 jarojn, akiris post la tempo de la portretoj de niaj geavoj gigantan parton en la moderna vivo. Tiel la stratafiŝegoj kiel plejparte la rigardallogiloj de la montraj fenestroj devenas el pligrandigo de fotografaĵo.

En la gazetaro la bildo estas ofte la ĉefa parto de la informado kaj ĝi estas, pli ol oni supozas, ja, la ununura por kio la leganto trovas ankoraŭ tempon.

En la kriminalismo estas denove la foto kiu povas konservi pri situacioj aŭ objektoj bildon, kiu estas pli forta ol la homa memoro kaj precipe posedas nerefuteblan konvinkforton.

Ankaŭ en la industriigo la fotografio plenumas estimatan funkcion; centoj da kilometroj da tuboj, tra kiuj la petrolo flua, estas ekzamenitaj per la Röntgenfoto pro eblaj internaj konstrueraroj en la metalo. Sed ankaŭ en servo de la pura scienco, la fotografio plenumas neanstataŭeblan funkcion. Sur la monto Palomar en USA, de kie oni enrigardas la firmamenton per la plej granda kaj plej forta teleskopo de la mondo, de post longa tempo la homa okulo iĝis nesufiĉa. Pro tio estas fotografaĵoj kiujn oni faras pri stelnebuloj, kiuj distancas milojn da lumjaroj ekster la atingo de niaj sentorganoj. Eĉ novaj branĉoj de praktika scienco ekestis pro la fotografio. Per stereoskopaj fotografaĵoj, faritaj el aviadilo je alteco de 300 m, profesoro Belcher de la universitato de Cornell kaj liaj kunlaborantaj specialistoj kapablas konstati ĉu la subtero de la montrita surfaco kaŝas petrolon, diamanton, prahistoriajn fosaĵojn aŭ landminojn. Oni malfacile ankoraŭ povas imagi la vivon sen la fotografio. La homo kiu nuntempe pasigas siajn vesperojn antaŭ la televidekrano, tiom sopiras al la "bildo" ke oni certe povas aserti ke la vida informado iĝis pli grava ol iam.

Ke lernejano el la plej malgranda vilaĝo scias kiel aspektas Hruŝĉov aŭ Eisenhower kaj kiel okazas la eksplodo de la H. bombo, estas sekvo de la fotografio. Kaj se vi mem ankoraŭ memoras ion de prezidanto Lincoln, ne estas liaj politikaj agoj sed ja la portretoj, kiujn Alexander Gardner kaj Mathew Brady faris pri li.

De post la antaŭa milito ni ekkonis la sensaciajn militajn bildraportadojn, faritajn de specialaj militfotografistoj kiel Capa, kiu batalmortis en Hindo-Ĥinujo.

Pli kaj pli la fotografio enkondukiĝas kiel pervida Esperanto, en kiu kompletaj felietonoj ekestis. Estas precipe en Francujo kaj Italujo, ke la fotografia rakonto plivastiĝis. Per la nomo "fumetti" oni eldonis en Italujo ĉiusemajne dekojn da revuoj, kiuj enhavas rakontojn preskaŭ komplete konsistantajn el fotografaĵserioj. Nuntempe, precipe pro la impulso de Crocenzi, oni preparas la kreadon de bonkvalitaj fotoromanoj. Alia kaj tre grava regiono, kie la fotografio ekinfluas estas tiu de la lernejo. Tiurilate estas denove italo, Alvaro Valentini, kiu rakontas en pluraj revuoj siajn spertojn kiel instruisto de la 3a klaso en mezgrada lernejo. Anstataŭ la tradicia kaj enuiga analizo de la klasikaj aŭtoroj, li instruas siajn knabojn kiamaniere ili povas figuri plastike kelkajn dramajn partojn de la Odiseo. Plue li instigas ilin por ke ili esprimu ankaŭ per filmado instru-temojn. Tiel oni ekhavas ege interesan rakonton, en kiu oni sentas la ekeston de io latenta en la junaj koroj kaj kion tiuj junaj homoj per ilia kompleta juneca entuziasmo volas esprimi, en kio ili ververe sukcesis. Tiurilate mi tuj pensas pri la granda franca poeto kaj matematikisto, Paul Valery, de kiu estas sufiĉe konata la sekvanta sentenco: "Estas senutile priskribi per vortoj tion, kion oni povas rekte montri per la bildo". Kaj ankaŭ pri Steichen ni pensas, la direktoro de la fotografia sekcio de la Muzeo de Moderna Arto en New York, la projektanto kaj organizanto de la grandioza fotoekspozicio "The Family of Man" (la Homa Familio) kiu en la tuta Ameriko kaj Eŭropo estas elmontrita kaj allogas centmilojn da vizitantoj.

Ankaŭ tie-ĉi la diro "unu bildo komunikas pli ol 10.000 vortoj", konfirmiĝas. Nur aldonis Steichen: "kondiĉe ke la bildon akompanas 10 vortoj".

Ni menciu ankaŭ ke en la USA, la lando de la senlimaj eblecoj, kie la progresema ideo ofte ekhavas la plej grandan sukceson, 50 % de la budĝeto estas uzata por la peraŭdaj kaj pervidaj instruiloj. Ankaŭ nin ĝojigis la hazarda legado de citaĵo el artikolo de la "Jamaica Times" de 27.2.56, pri fotografia konkurso, kiu en tiu malproksima lando precipe por la lerneja junularo estis organizita de la firmo "Gevaert".

La paroloj, kiujn direktas la ĉeestanta Instruado Ministro de Jamaica al la publiko, okaze de la premidisdonado, malkovras al ni samtempe la akutan socian aspekton de la fotografio: "La valoro de la fotografio kiel preskribanta bildo estas precipe taŭga por disvastigi sciencon kaj informadon. La fotografio estas taŭga por progresigi ĉie la edukadon kaj ja precipe en lando kiel la nia, kie multaj homoj ne povas legi."

Pro tio ĝi ludas tiel gravan rolon en tio kion la Unesko nomas "basic education" (baza edukado), tio estas: egala kleriga bazo por ĉiuj landoj en la mondo, kiu verŝajne ankaŭ estas la necesa kondiĉo por la interkonsento de la popoloj.