Enkomputiligis Don HARLOW

Letero pri la sudafrika tragedio

de E. K.

aperis en Norda Prismo, 57/5, paĝoj 243-245


Jen aŭtentika, interesa letero pro la "rasismo" en Sud-Afriko.

Por kompreni la tragedion de Sudafriko oni devas unue forgesi preskaŭ ĉion, kion oni iam ajn legis en la ĵurnaloj, kiuj ne nur estas plenskribataj de uloj kies sola vera celo estas propagandi ian politikon aŭ ideologion, sed ankaŭ reprezentas la ideojn de ege supraĵaj personoj. Oni nur tiukaze povas komenci distingi inter la simptomoj de nia rasproblemo kaj la problemo mem.

La unuaj simptomoj estas reciprokaj timo, malamo kaj emo malagrabligi la vivon por alirasanoj, sed tiuj aferoj ne estas pli ol simptomoj de profunde kuŝantaj kaŭzoj, kiuj ne komenciĝis hieraŭ aŭ antaŭhieraŭ, sed efektive antaŭ tricent paroj, kiam Jan van Riebeeck, nederlandano, ekfondis la unuan blankulan kolonion ĉe la Kabo de Bona Espero.

Oni trovis ĉi tie nigrajn kaj aliajn neeŭropajn rasojn, kiuj diferencas de la blankuloj (1) fizike kaj (2) rilate al ekonomi-socia nivelo. Tiuj du punktoj de diferenco estas la bazo de la rasproblemo. Mi traktos ilin ambaŭ, antaŭe tamen avertante, ke "rasproblemo" estas misa nomo, tial ke ĝi reprezentas la interagon de minimume la ci-supre menciitaj faktoroj, el kiuj nur unu estas afero de raso, kaj eĉ, eble, ne esence grava pro si mem.

En Sudafriko troviĝas ne nur bantutipaj nigruloj sed -- krom la blankuloj -- ankaŭ hindoj, miksrasuloj, k. t. p. Por plisimpligi la aferon mi tamen nur konsideros la kazon de la nigruloj, ĉar la hindoj estas aparta, se ne flanka problemo.

Fizike la nigruloj diferencas de la Eŭropanoj laŭ haŭtkoloro kaj la formo de la kapo. Do estas eraro aserti, ke rasheterogeneco estas nur afero de koloro. Tute ne -- mi eĉ asertus, ke la kapformo, rilate la nazon, lipojn kaj maleŭroptipan hararon, multe pli forte efikas por krei senton de rasdiferenco. Krude esprimite, la blankuloj sentas sin mallogitaj de la ekstera aspekto de la nigruloj, ĉar ĉi ties korpoj estas estetike antipatiaj por ili. Kompreneble ĉi tio estas nur subjektiva sento, kaj povas esti, ke blankuloj estas same malbelaj por la nigruloj (pri tio ekzistas indikoj ĉe ilia sinteno al ni), sed mi akcentu, ke tiu subjektiva sento estas en si mem kvazaŭobjektiva, ĉar ĝi vere kaj nature ekzistas. Psikologoj jam trovis, ke samrasaj eŭropanoj emas edziĝi kun personoj posedantaj ne nur la saman haŭtkoloron sed eĉ har- kaj okulkoloron. Kompreneble ĉi tiu natura sento de malsameco estas forte intensigata de aliaj faktoroj, precipe la asocio de malinstruiteco kaj malriĉo kun la fizika aspekto de la malinstruito kaj malriĉulo. Do ni transiru al la dua kaŭzo de nia rasproblemo kaj la pli grava.

Ekde 1652, kiam Van Riebeeck alvenis, la blankuloj ĉiam vidis antaŭ si la neblankulojn kaj observis, ke (1) ili estis ĉiurilate sur malpli alta vivtavolo kaj (2) ke ili estas malhelkoloraj. Baldaŭ oni konkludis, ke tiu malhela koloro (kaj kapformo) estas rekte konektita kun la stato en kiu troviĝas tiuj, kiuj posedas tiajn karakterizaĵojn. Tial, ili subkonscie rezonis: oni konkludu, ke ĉiu kun nigra haŭto kaj nealloga aspekto estas nature en la stato de neciviliziteco; unu nepre postulas la alian. Do oni rilatis kun malestimo kaj malŝato al la nigrahaŭteco ktp., precipe pro la historia hazardo, ke en Sudafriko la nigruloj ne havis civilizon aŭ bonan ekonomian nivelon. En Hispanujo, kompreneble, la maŭrojn oni konsideris kleruloj pro ilia alta civilizacio, kaj mi persone konas homojn, kiuj tre fieras pro sia maŭra sango. Tamen ĉi tie la malhela haŭto akiris precize malan signifon.

Eble oni do diru, ke la sento de rasheterogeneco per si mem ne kaŭzis Sudafrikan rasismon en la nuna formo. Kompreneble ĝi kontribuas kaj ebligas la ekziston de la problemo, kaj eĉ dekomenca ekonomia socia egaleco ne estus foriginta la ŝancon por rasismo, ĉar ia ajn diferenco (ekz-e lingva) sufiĉas por homoj por freneziĝi unuj kontraŭ la aliaj, sed tiaokaze la afero estus estinta tute malsama. Nun temas pri efektivaj kondiĉoj, ne nur historie eblaj.

Nun oni sentas ke nigrulo estas danĝero. El tiu sento de timo por la vekiĝanta afrika giganto sekvas ĉio: malamo, nejustaj leĝoj kaj ĉiaj klopodoj solvi la problemon. Bone oni scias, ke la nigruloj ne ŝatas la blankulojn. Ne ekzistas nur fizika diferenco, sed ankaŭ lingva, kultura kaj vivforma, kiuj per si mem povus kaŭzi gentan konflikton. Nigra naciismo -- alivorte nigra, kontraŭblankula rasismo -- jam ekzistas kaj ĉiutage kreskas. Homoj estas homoj, kaj la samaj landaj kondiĉoj kreas la samajn sentojn ĉe ĉiuj rasoj.

Facile eksterlandano povus diri, ke oni interamu. Tio estus bonega, sed la amasoj ne komprenas racion. Ili nur sentas kaj estas la produktoj de historiaj cirkonstancoj. La liberalistoj, kiuj vere volus helpi la nigrulojn -- ne la propagandistoj de ĉiaj ideologioj kiuj interesiĝas pri si mem -- staras antaŭ la terura fakto, ke la plimulto el la nigruloj finfine tranĉos ĉiujn gorĝojn, se nur ili estas blankaj, sen konsidero por diferencigo inter amiko kaj malamiko.

Por la nigruloj la problemo estas simple renversi la potencon de la blankuloj, transpreni la potencon kaj trovi venĝon. La minoritato de saĝuloj inter ili ne havos voĉon en la fina aranĝo.

Por la blankuloj la problemo estas (1) konservi sian identecon kiel eŭropdevena nacio kune kun la okcidentaj kulturo, civilizacio ktp. (2) ne trakti la nigrulojn maljuste. Ne ĉiuj konsentas pri la dua punkto, kaj eĉ neas ĝian validecon, sed vere neniu povas ĝin ignori, ne subkonscie.

Ekzistas kvar ebloj de la agado: (1) Unuopuloj, sed nur unuopuloj, povas tute forlasi la landon. (2) Oni povas provi tute kaj diktatorece subpremi la nigrulojn, kio estus ne nur maljustege, sed ankaŭ finfine neebla. (3) Oni povas klopodi pace intermiksiĝi kaj tiel per raskuniĝo solvi la problemon, kion la blankuloj ĉiuj ne volas havi kaj kio ne plaĉas al la nigruloj, kiuj same malestimas miksrasulojn -- ĉiukaze tiu solvo povus nur funkciiĝi post longa tempo kaj la krizo estas jam antaŭ la pordo. (4) Oni povas teritorie disigi la rasojn, tiel ke ili poste ne okupos la saman landon.

La unua eblo ne estas praktike signifa por la tuta lando. Neniu, eĉ ne la nuna registaro kun ĝiaj maljustaj leĝoj, volas plene sekvi la duan vojon, ĉar, strange, la blankulaj amasoj havas homecajn skrupulojn kontraŭ tro da subpremado. La tria solvo ne plaĉas al iu ajn, kaj ĉiukaze ne povas helpi nin ĝuste nun. La kvara estas teorie plej bona, sed bedaŭrinde la natura egoismo de la blankuloj baras la vojon: neniu volas perdi posedaĵojn aŭ monon por fari nacian hejmon por la nigruloj.

La nuna registaro per la politiko de "apartheid", diseco, teorie alcelas la kvaran solvon, sed praktike ĝi uzas metodojn apartenantajn al la dua. Ĝia tuta agmaniero estas paradokso kaj fuŝado pro tio. Unuflanke ĝi malpermesas al nigruloj veturi per la sama aŭtobuso aŭ almenaŭ en ties sama sekcio kiel blankuloj, sed aliflanke ĝi konstruigas bonajn hejmojn kaj lernejojn por nigruloj. Provante, laŭ sia propagando, meti la nigrulon sur lian lokon (en pli ol unu senco!) ĝi tamen multrilate helpas lin atingi pli altan nivelon de agkapablo per pli bonaj sano kaj klero.

Kial? vi demandos. Nu, nur tial, ke treege malmulte da personoj povas aŭ koncepti la problemon esti tia, kia ĝi efektive estas aŭ antaŭvidi la rezultaton de diversaj procedoj.

Memoru ankaŭ, ke la ĉeesto de rapide plimultiĝintaj hindoj, kiuj ege ekspluatas ĉiun, precipe la nigrulojn (multe pli efike ol la blankuloj) kaj miksrasuloj konfuzas la aferon. Plie, la afrikaansa naciismo kaj angla lingva kaj efektiva imperialismo (feliĉe malpliiĝanta). Nemature la registaro volas solvi ĉiujn problemojn samtempe, sed ne zorgas ne kolerigi la kontraŭpartion, kiu estas ĉiukaze ĵaluza -- kaj ĉiam serĉas pretekston kritiki -- ĝi regas la anglalingvan gazetaron, kies raportoj sole portas novaĵojn al la eksterlanda mondo.

Kaj mi mem? Nu, mi sopiras nek subtreti alian homon sub miaj piedoj nek tranĉitan gorgon. Mi do finfine sekvos la neheroan vojon de la unuopuloj kiuj forlasas aŭ forlasos la landon!

Bedaŭrinde mi tro lacas por plie skribi, sed vi verŝajne havas sufiĉe bonan ĝeneralan ideon por mem elpensi la sekvendaĵon.