Enkomputiligis Don HARLOW

Finnlando konstruas la urbon de la futuro

de Gunnar HELLMAN

elsvedigis K. L.

aperis en Norda Prismo, 57/5, paĝoj 233-236


La suban artikolon ni aperigas kun la permeso de Västgöta-Demokraten (Borås).

Kvankam Finnlando devas batali kontraŭ neimageblaj ekonomiaj malfacilaĵoj, en la lando ekzistas intensa konstruado. Kaj tio signifas eĉ iom pli. La progresemaj finnaj arkitektoj strebas kontraŭ ĉiu mekanika ripetado kaj por ili estas tute fremda tiu monumenta ŝablonismo, kiu i. a. estas retrovebla ankaŭ en la periferiaj urboj de Stokholmo.

Oni kutimas diri pri la finna arkitekturo, ke ĝi estas objektiva kaj laŭcela. Estas tiel. Laŭ mia opinio la arkitektoj daŭrigas sian laboron sur tiu fundamento, kiun metis la 1920 kaj 1930-jaraj pioniroj, sed ili ne fiksiĝis en dogmatismo aŭ en imitado. Ili ekkaptis la vivantajn grundideojn kaj tute persone evoluigis ilin.

Oni ne devas veturi longe en Finnlando por rimarki, kiel inventeme kaj prudente konstruas la arkitektoj kaj konstruistoj publikajn konstruaĵojn, lernejojn, hospitalojn kaj urbodomojn. Kelkfoje la finna popolo ja opinias, ke ili troigas, ĉar ĝi vidas, ke malriĉa popolo oferas 1,4 miliardojn da markoj (ĉ. 4,000,000 da dolaroj usonaj) por nova popolpensia institucio en Helsinki.

La grandegan konstruaĵon (22.000 m2 - a planko) planis la gvidanta arkitekto de Finnlando Alvar Aalto, kiu ankoraŭ unufoje montris sian geniecon. Aalto, kiun oni konas kiel la majstron de la "organika" arkitekturo kaj en la institucia konstruaĵo oni trasentas, kiel la la plej eta detalo kunsonoras al la tuto. "Tro eleganta kaj luksa" diras kelkaj. Nu, ĉiukaze la arkitekto provizis la konstruaĵon per kupra tegmento kaj en la interno li uzis diversajn multekostajn lignospecojn -- tamen li levis arkitektan monumenton, kiu apartenas ne nur al la nuno, sed ankaŭ al la estonto.

Risto Veikko Lukkonen

Alia kuraĝa arkitekto estas Risto Lukkonen, kies verko estas la originala koncertejo en Turku. Li tiom strikte sekvis la adapton al la tereno, ke en la malsupra vestiblo la planko havas la saman klin-angulon, kiel la strato ekstere. La alta kaj aerplena koncertejo havas lokon por 1200 personoj kaj al la praktikaj favoroj apartenas ankaŭ la granda distanco inter la benkvicoj.

Lukkonen kreis ankaŭ la novan urbdomon en Valkeakoski. Ĉi tie la ekskluziva klopodo devis cedi al sana kaj ĝusta objektiveco, en kiu la viva impreso sukcesis ekesti pro la harmonia kunefiko inter diversaj materioj. En ĝia kunvenejo oni fartas bone. Nenia lukso, nenia fanfaronado. Unu el la muroj estas kovrita per acidpeklita ligno, la ceteraj estas blankaj. Bluaj seĝoj kaj bruna tektonligno. Nenia dekoraĵo. Ĉio en tiu ĉi konstruaĵo "konformas" laŭ stranga maniero kun tiu spirito de progreso, kiu karakterizas tiun ĉi interesan urbeton de rapida evoluo. Per la vorto interesa mi volas unuavice sensigi, ke la industrio, -- la plej granda paperperfektiga instituto kaj artsilkofabriko -- oferas centprocente por la bona starto de la dungitaro.

Laŭ homeca skalo

Mia intenco ne estas registri ĉiujn impresojn pri la arkitekturo, kiun oni ricevis dum dek-taga intensa ĵurnalista kurso en Finnlando. Sed mi volas bari min anstataŭe doni kelkajn reflektorstriojn pri la ĝardena urbo Tapiola, kiu ĝuste nun kreskas naŭ kilometrojn okcidente de Helsinki. Tapiola estas planita kaj konstruata de la Loĝeja Fondaĵo, konsistanta el duondekduo da gravaj sociaj kaj fakaj organizoj. Ĝia celo estas "agi por solvo de la loĝeja krizo kaj por pli alta loĝnivelo, akceli la socian konstruan agadon kaj klopodi por krei kontinuan loĝteritorion, kiu jam dekomence estas laŭplana kun konsidero de tiuj postuloj, kiuj estas en la intereso de la infan- kaj junulprizorgo."

La konstruistoj de Tapiola unuiĝas en la opinio, ke moderna urba medio -- laŭ modelo malpli nova -- estas netaŭga kiel vivmedio. Anstataŭe oni bezonas krei ian socie kaj "biologie" ĝustan ĉirkaŭaĵon.

Ĝuste ĉe tiu punkto povas esti Tapiola modela ekzemplo. La urbo estas konstruita en homa skalo -- maks. 65 personoj per hektaro. Pretkonstruota Tapiola havos lokon al ĉ. 15.000 loĝantoj kaj posedos centron, kiu povos servi 30.000 homojn, tie inkluziviĝas ankaŭ la najbarlokoj.

Tapiola el birdperspektivo
Tapiola el birdperspektivo

La regado de la naturo

La komparo kun la apud-stokholma moderna antaŭurbo Vallingby ne estas motivita, ĉar en Tapiola mankas la amasigo de la homoj kaj la naturo havas unuarangan rolon.

En Tapiola la naturo regas. La stratretaro bariĝas ĝis la ebla minimumo kaj fidele sekvas la terenon.

La teritorion oni dividis je tri najbar-unuoj kun interaj herbterenoj. Estas tipe pri Tapiola, ke oni klopodis ĉe la planado loki la pluretaĝajn domojn, la t. n. domvicojn kaj la familiajn domojn unu inter la aliaj. Estas ankaŭ respektinde, ke kolektiva servo jam funkciis ĉe la enloĝiĝo de la unuaj loĝantoj.

Unu el la unuaj konstruaĵoj estis la infanvartejo. Tion desegnis la eksterordinare talenta arkitekto Viljo Rewell, kiu respondas ankaŭ por la plej belaj loĝdomoj. Provizore Tapiola havas nur malmulte da ludomoj. Pli ol 90 % de la loĝantoj posedas proprajn loĝejojn, kaj respondas mem por 15-20 % de la sumaj kostoj.

Infandistrikto en Tapiola
Infandistrikto en Tapiola

La urbo de la futuro

Ĝenerale oni klopodis prezenti tiel grandajn loĝejojn kiel eble. La plej bona familia loĝej-tipo estas propra hejmo (5 ĉambroj kaj kuirejo, banĉambro kaj finna vaporduŝejo, t. e. 100 m2), same domvica aranĝo kun loĝejoj de 87 m2. La pluretaĝaj domoj estas plej ofte 2-3 etaĝaj sen lifto kaj la loĝeja amplekso varias ĝenerale inter 41 kaj 78 m2. La turdomo de Aarne Erwi en la centro de la orienta parto enhavas 60 unuĉambrajn loĝejojn por soluloj. En la konstruajn kostojn (ĉ. 40,000 markoj per m2) enkalkuliĝas ankaŭ akcio en la hejtentrepreno, (la tuta teritorio ricevas varmon el varmcentro malproksimloka kaj same tiuj de komerckonstruaĵoj, kinoj ktp).

Oni kalkulis tiel, ke duono de la loĝantoj en la preta Tapiola povos ligi sian agadon al la sama komunumo. Por tiuj, kiuj laboras en Helsinki, ĉio estas bone ordigita. Ekzistas pli ol 100 bus-kontaktoj tage al la urbo kaj la veturo daŭras ĉ. kvaronhoron.

Tapiola dividiĝas inter pluraj loĝentreprenoj. La arkitektoj havis relative grandan liberon kaj oni trovas la plej diverajn domtipojn, -- t. n. punktdomojn, malaltajn horizontaranĝajn domojn, domvicojn kaj domĉenojn, pretfabrikitajn lignajn domojn, unuetaĝajn ŝtondomojn en "bungalow"-stilo ktp. Tradiciaj konstrumetodoj miksiĝas kun pli eksperimentaj. Sed pruviĝis ciukaze, ke la centra hejtkonstruo ne donis grandajn kostŝparojn.

Gruzejo iĝos lageto

Flanke de du ne grandaj centroj Tapiola ricevos ankaŭ grandan centron, kiun A. Erwi planas. La granda gruztereno meze de la teritorio transformiĝos je unu hektaron granda lago, ĉirkaŭ kio oni grupigos vicojn da publikaj konstruaĵoj.

Kiam oni vagadas en Tapiola, oni ne havas la senton, ke oni estas en urbo. La unuopaj domoj kaj la domgrupoj delikate adaptas sin al la tereno kaj la loĝantaro vivas plezure -- kvankam ne estas speciale malmultekoste akiri al si loĝdomon tie. Por triĉambra loĝejo (73 m2) oni postulas ĉ. 12.000 kronojn (iom malpli ol 2.000 dolaroj) en kontanta kontribuo. Kromaj kreditoj (kun 1 %-a rento) estas riceveblaj de la ŝtato ĝis 30-40 % de la sumaj kostoj, dum cetere kredito kostas 7½-8 % rentojn. Malfacila afero! Malgraŭ tio 42.4 % el la loĝantaro de Tapiola apartenas al la tria socia grupo. Tiu, kiu konas la ekonomian situacion en Finnlando, devas miri pri tio. Sed la finnoj havas sian "sisu" (persiston). Pri tio atestas ne lastvice la rava ĝardenurbo Tapiola.

La enteriga kapelo en Turku (Foto: Fred Runeberg)
La enteriga kapelo en Turku
(Foto: Fred Runeberg)