Enkomputiligis Don HARLOW

La velo

de M. LERMONTOV

elrusigis Konstanteno GUSEV

aperis en Norda Prismo, 57/5, p. 242


Blankadas velo unusola
En la nebula mara blu'!
Ĝi kion lasas, kion volas
En fremdaj ondoj serĉi plu?

Ondiĝas kaj la vento spiras,
Fleksante maston kun fervor'.
Ve! Ne feliĉon vel' aspiras,
Nek de feliĉo kuras for.

Ĝin kovras blua ond' ĉiela,
sub ĝi lazuras onda spac',
sed ŝtormon serĉas ĝi, ribela,
kvazaŭ en ŝtormoj estus pac'!