Enkomputiligis Don HARLOW

Verdikto

de Sándor SZATHMÁRI

aperis en Norda Prismo, 57/5, paĝoj 239-242


S. Szathmári (n. 1897) ne estas nekonata nomo al nia legantaro. Li estas verkisto de granda verko "Kazohinio", kiu apartenas al la plej gravaj satiroj de nia literaturo (aperonta), kaj ĝi apartenas al la plej reprezentaj verkoj de la hungara nova literaturo, ĉar iel strange estas, ke la originalo nur aperos, dume la hungara varianto en iom kripligita formo aperis en 1941, kaj ĝia dua eldono en 1946 tre rapide elĉerpiĝis. La 3-a eldono estas en preparo. Tiu ĉi brila, satira romano havas la saman bazan penson, kiun la suba novelo pri Pythagoras: Oni, eble senkonscie, intence malbonigas sian vivon kaj persekutas tiujn, kiuj kredas la plibonigon. Sed kiel en ĉiu pesimismo, en la eldiro kaj literatura ilustro de tiu ĉi pesimisma tezo, sin kaŝas la eduka, pliboniga tendenco, iaspeca ĉiospita optimismo. La senco de la "Verdikto" estas proksimume: oni devas mensogi por prosperi en la publika vivo. La potenco per siaj antenoj ĉiam eksentas, ĉu la mensogo estas vera mensogo, aŭ mensoga vero, t, e. mensogo, sub kiu kaŝas sin la scio pri la malo. Tiajn mensogulojn rapidas la tiranoj frakasi.

La aŭtoro aldonis kelkajn klarigojn al la novelo:

Lyda: el la lyda popolo. Phokaia estas loknomo.

Tartessos, Kroton kaj Metapontion: urboj en la Hispanujo, resp. Suditalujo.

Gadesa pordego: Gibraltar.

Samos: greka insulo, Herakleia: itala urbo.

Strategos: greka militestro.

Milon el Kroton: antikva olimpiada venkinto, boksisto.

Hoplito: greka infanteriano.

Hekataios: ateista greka filozofo, Xenofanes: greka filozofo.

Orpheusaj doktrinoj: religiaj doktrinoj, kiujn laŭdire Phytagoras verkis.

Demos: popolo.

Thyrene, la lydia sklavino, surtabligis vinon, kiun alportis aŭdacaj Phokaiaj ŝipistoj el la ĝardenoj de la malproksimokcidenta Tartessos, de kie jam nur kelkajn remilbatojn fore leviĝas la rokoj de la Gadesa Pordego, ĉe kies piedoj ondadas la ŝaŭmoj de Okeanos, ĉirkaŭfluanta la teron. Tie enmergiĝas la vespera Suno.

"Je Herkulo!" klakigis sian langon la grasa tirano de la urbo Kroton. "Kiu ĉi vinon trinkas, vere emas pensi, ke la fajra ĉaro Apollon ripoziras vespere ne al la akvo de Okeanos, sed al la vinkeloj de Tartessos."

Li trinkis kaj turnis sin al la skribisto:

"Envenigu la samos-anon."

"Jes."

Kiam la vokito enpaŝis, la vizaĝoj malheliĝis.

"Estu salutata, ho, vi grandpotenca Korpulentos" li diris. "Kial vi ordonis min ĉi tien?"

"Estu ankaŭ vi salutata, ho samosa Pythagoras. Ni devas pritrakti bedaŭrindajn aferojn. Miaj fideluloj kaj bonaj amikoj, sidantaj ĉi tie en la konsilantaro, sciigis min, ke vi lastatempe dispergas malindajn misdoktrinojn al la junularo."

"Pri kio esence temas?"

"Pri iaspeca triangulo."

"Ho! Ke la kvadrato de la hipotenuzo egalas kun la sumo de la kvadratoj de la du katetoj?"

"Bone vi diris. Guste pri tio."

"Kaj kiu asertas, ke ĝi estas erara?"

"Ĉiuj ĉi tie, en la konsilantaro."

La akuzitulo tiris vakstabulon elsub siaj vestoj.

"Do, atentu ho, Korpulentos -- li diris kaj komencis desegni. -- Ĉi tie, en ĉi triangulo mi desegnas vertikalon al la hipotenuzo ..."

"Vi demonstraciu al la fakscienculoj -- li interrompis. Ĉi tie estas la magistro de la Akademio, la grandscia Krethenes."

"Aŭskultu do Krethenes, grandscia -- li diris alturniĝante. Tiu ĉi linio dividas la grandan triangulon al du, proporci-similaj trianguloj. El la proporcio de la flanklinioj sekvas, ke ..."

"Ne daŭrigu mia amiko", respondis interrompe tiu. "Mi bone konas viajn argumentojn."

"Kial do vi tamen asertas ilin eraraj?"

"Ĉar ili estas eraraj!"

"Sed la dedukto ja pruvas la veron de mia tezo!"

"Haltu!", interdiris Korpulentos. "Se vi, Krethenes konas la situacion, prezentu vian fakopinion."

La magistro ekstaris, malvolvis papiruson, kelkfoje solene ektusis kaj laŭtlegis:

"La opinio de la Akademio estas jena!"

"La tezo de la samosa Pythagoras pri la rektangula triangulo ĝis nun estis pruvebla nur per geometria metodo, do ĝi estas tute abstrakta penso, kiu ne konformas al la praktika vivo. Liaj trianguloj estas nure imagitaj, liaj kalkuloj estas fremdaj al la ĉi tieaj metodoj. El liaj doktrinoj montriĝas la influo de la samosa medio, la proksima persa atmosfero, kiu ĉi tie, en Suditalio neniam povos enradikiĝi, do, -- kiel artefarita, fremda ideo, -- konformas nek al la animo de la krotona popolo, nek al ties pensmaniero."

"Ĉu ne estus ebla", demandis Korpulentos, "agordi la tezon al la tradicioj de nia popolo?"

"La tezo portas sur si la makulon de la persa spirito. Ĝi estas rigida kaj perfortita. Do evidentiĝas, ke la suditaliaj rektangulaj trianguloj ne estas enstaligitaj en unusolan tezon, simile al brutoj. Mi koncedas, ke ĝi eble taŭgus en iome pli libera formo ..."

"Kia estus tiu pli libera formo?"

"Ekzemple tia: Troviĝas ankaŭ tiaj rektangulaj trianguloj, kiuj ... ktp."

La akuzitulo ekridetis kaj interdiris:

"Kiel vi povas postuli, ke mi malkonfesu la veron!"

"Vidu ho, Korpulentos," diris Krethenes, "lia obstineco estas senlima".

"Mi dankas vian opinion", diris Korpulentos. "Mi petas la ĉefpastron de la templo de Dionysos, la eminentvirtan Hypokritonon, prezentu lian fakopinion."

Hypokriton ekstaris.

"La akuzitulo fuŝmiksiĝis per siaj erardoktrinoj en la saĝajn ordonojn de Zeus kaj Apollon."

"Kiel?"

"Unue, ĉar li jam antaŭ longa tempo intencis ekkoni nombrojn, kiuj estas neniam elkalkuleblaj. Eĉ li mem nomis ilin irracionalaj. Li intencis eldiri la neeldireblan, elkalkuli tion, kion la dioj ordonis kaŝi antaŭ la homaj okuloj. Li volis forŝteli la animon de la nombroj, por ke la kolero de Zeus ĉenfiksu nin al la roko, simile al la ribelema Prometheus. Sed eĉ per tio ne ĉesis lia aŭdaco. Li asertis, ke la Tero estas globforma! Ĉu vi komprenas, amikoj? Globforma! Simile al putra pomo, kiun vendadas la kamparanoj de la najbaraj demos-oj apud la metapontion-a urbpordego. Do, la akuzitulo intencis devojigi la animojn de la junuloj for de la pura altaro de Dionysos, kaj gvidi tiujn al malhonora infektaĵo."

"Sed kiel?" demandis la akuzitulo.

"Ho, ne malkonfesu vi, perfida Pythagoras! Bone mi scias, ke viaj disĉiploj jam de monatoj ne vizitas la sanktajn orgiojn de Bacchos, sed ili aŭdace intermiksiĝas en la ordonojn de la dioj per siaj vakstabuloj. Eĉ pri tio mi informiĝis, ke vi intencis aliformigi la orbitojn de la steloj per via malbenita tezo por ke vi provoku la koleron de la dioj kontraŭ ni."

"Mi intencis la diajn ordonojn ne aliigi, sed ekkoni, kiam mi kalkulis la orbitojn per mia tezo."

"Povas esti, ke en la samos-a Hera templo aŭguristoj divenas el la orbitoj de la steloj, sed ni, krotonanoj pli bone ekkonas la volon de la dioj el la intestoj de la bovo kaj azeno kaj ekscias, ke la sanktajn aŭgurajn ritojn mi jam pastris ĝuste pri via tezo!"

"Nu, kaj", alturniĝis scivoleme Korpulentos, "kial la dioj nin atingis?"

"En la intestoj ni trovis luzernon kaj kardon! Povas ĝin atesti ĉiuj piavivaj pastroj de Dionysos!"

La murmuro de la konsterniĝo eksonis el la ĉeestantaro.

"Indulgon al nia kompatinda urbo!" -- ekkriis Korpulentos. "Prezentu oferojn al ĉiuj dioj, forturnigu la hajlon kaj peston de nia urbo kaj direktu ilin kontraŭ la malbenita Syrakusai!"

"Kaj nun", li daŭrigis, "rakontu vian opinion ho, Bestiales, mia bravkora strategos!"

La strategos ekstarante frapĵetis sian glavon sur la tablon.

"Ĉiam mi admonis vin ho Korpulentos, la grandpotenculo" li tondris, "ke danĝera estas doni azilrajton al tiaspecaj vakstabulaj mizeruloj. La malbenita Syrakusai minacas eĉ nian estadon, ĝi forbruligos, nian urbon, glavbuĉos niajn infanojn, se mi ne faras la saman pli frue al ili. Kaj ni tamen kapablas toleri, ke oni disputu pri iaspecaj, -- mi ne scias, kiaj -- anguloj, pri kiuj li eĉ asertas esti rektaj, kvankam rekta povas esti nur bravulo, kiu havas rektan kaj bravan koron kaj nia urbo havis krom ni nur unu rektakoran filon, li estis Milon, la olimpia pugnoĉampiono."

"Mi dankas viajn vortojn, ho Bestiales. Kia estas via opinio, mia brava urbjuĝisto, Brutales?"

"Laŭ mia opinio la samosa infekto pereigos nian urbon. Ni devas niajn junulojn eduki al bravaj hoplit-oj kaj ĉarbatalantoj, ekzerci ilin en la lancoĵeto kaj ne estas permeseble renversi la publikan ordon per tiaspecaj erardoktrinoj."

"Kaj kion diras al ĉio vi, samosa Pythagoras?"

"La pruvon de mia tezo vi ĉiuj spertis per viaj propraj okuloj. Kial vi tamen nomas ĝin erardoktrino?"

"Ĉu vi aŭdacas apelacii al okuloj kaj spertoj, se la intestoj de la azeno manifestis la kontraŭon? Aŭ ĉu vi kuraĝas kontraŭdiri al ĉi tiaj eminentaj kaj saĝaj viroj? Sed vidu: mi tamen ne volas vian pereon. Finfine, iam vi tamen ĝuis ĉiun nian gracon kaj favoron, kiam vi laŭtigis la eternvalidan verecon de la sanktaj orpheus-aj doktrinoj. Sed komprenu fine, ke vi ankaŭ devas doni koncedon el via tezo."

"Vi forlasu almenaŭ unu kateton. El la du katetoj restos ankoraŭ unu por vi."

"Tio dependas ne de mi."

"Kion do! Aŭ ĉu ne vi mem deklaris vian tezon? Nu, same vi povas deklari ĝin aliforme."

"Mi nur deklaris la tezon, sed tion jam entenas la triangulo en si mem, do ĝi estas fiksa realaĵo, absoluta vero, kiun mi ne povas ŝanĝi."

"Se ĝi estas realaĵo, la afero estas despli danĝera, ĉar ĝia plaĉaspekta ŝajno estas oportuna ŝanceligi niajn honestajn civitanojn en la kredo de la eternvalidaj diaj ordonoj. Forlasu unu kateton! Pripensu, ke la insulo Chios trifoje aliĝis al la persa reĝo kaj samfoje repartiiĝis al la helena federacio."

"Sed geometriisto devas sekvi nur la leĝojn de la matematiko."

"La civitanoj de la urbo Kroton devas sekvi nur miajn leĝojn kaj tio estas por vi la ekziligo! Foriru!"

*

Sur la vojo al Metapontion lin akompanis nur Euristhetos. Jam videbliĝis la fruktoĝardenoj de Herakleia, kiam la disĉiplo ekparolis:

"Majstro, iam vi instruis, ke ĉiu saĝo manifestiĝas en la sanktaj orpheusaj doktrinoj. Ho Pythagoras, vi parolis multe pri la titanoj, kiel ili formanĝis Dionyson, la plej potencan filon de Zeus kaj Persephone. El li restis nur lia koro, el kiu Zeus kreis novan Dionyson, la titanojn mortfulmbatis kaj ilian kadavrajn cindrojn li disĵetis al la ventoj. Vi rakontis, ke ĉiu vivanta homo kaj besto ricevis eron el tiu cindro kaj ĝi estas la animo mem, kiu vagadas de individuo al individuo, ĉiam renaskiĝante post la morto en alia formo, laŭ la volo de Hermes kaj nur per la indulgo de Persephone ĝi povas alveni al la regno de Kronos, al la insulo de la beatuloj. Vi proklamis la malpermeson de la viand- kaj fabmanĝado, vi malpermesis al ni porti lanan vestaĵon. Vi petis nin varbi al vi disĉiplojn, kiujn via plej bona amiko, Hypokriton inaŭguris laŭ la reguloj de la sanktaj orgioj de Bacchos al adeptoj de la eternvalidaj veraĵoj."

"Tiel okazis."

"Poste vi kune kun Krethenes atakdisputis kontraŭ Hekatain, kiu asertis, ke la pinto de Olympos estas senpopola. La mitojn, kiujn prezentas migrantaj kantistoj kaj kitharos-oj sur la gymnopaidioj, li deklaris imagitaj kreitaĵoj de revemaj fabelpoetoj, eĉ pli, li kontestis la dian devenon de la persaj reĝoj, asertante, ke iliaj patrinoj per la dia deveno intencas nur kaŝi siajn adultojn. Tiam vi kaj Krethenes defendis la eternvalidajn veraĵojn de la mitoj kaj tradicioj."

"Ĉio ĉi estis tiel."

"Ni bone rememoras eĉ viajn disputojn kun Xenophanes, kiam li primokante viajn orpheusajn doktrinojn, diris: "se la bovoj havus manojn kaj povus labori, ili skulptus kaj imagus siajn diojn kun bovaj korpoj." Kaj ĉu ne estis Brutales, kiu tiam plenforte apogis vin por defendi la eternvalidajn veraĵojn de la misteroj?"

"Prave vi diris Euristhetos. Kial vi mencias ĉion ĉi?"

"Mi ne komprenas, kial ili vin nun tamen ekziligis?"

"Ĉar ili havas eminentan menson kaj mi estas azeno."

"Kiel tion kompreni?"

"Ili multe kredis al mi, kion ajn mi diris kaj fine mi imagis, ke ili jam kredos ĉion. Mi fariĝis pli kaj pli aŭdaca."

"Nu kaj?"

"Kaj fine mi asertis ankaŭ pri mia geometria tezo, ke ĝi estas eternvalida veraĵo kaj eĉ ili eksciis, ke ĝi estas fakte veraĵo."