Enkomputiligis Don HARLOW

Vintra vespero

de Lörine SZABÓ

elhungarigis Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/5, p. 232


Ĵus mortinta hungara granda poeto (1879-1957).

Alvenis Loci, fil' trijara
kun ventmordita ruĝa vango
la urson ĵetis li, kaj laŭdis
la mondon lia eta lango,

ke fumas nazo de l' ĉevalo,
ne falis li de la glitilo.
Genuojn miajn eksurrampas
por elrigardi mia filo.

Ho, kial li reveni devis?
Avide brilas la okuloj
vidante kiel ekdancigas
libelojn neĝajn ventoluloj.

Babilas li, mi sentas kiel
koreto pulsas sub la mano,
mi pensas pri kapreolido,
arbaro, lupo, uragano,

milito, plago, de fendmanko,
pri ĉio, kion mi sur stratoj
mem vidis ĵus veninta hejmen.
Pri ĉiuj krudaj sortobatoj,

pri ĉiu vundo de la mondo,
pripensi eĉ pli ol malbone,
ĉar kion ni esprimi povas,
nin igas ĝemi angortone.

-- Ho, Paĉjo, kiel bela vintro!
La knab' raviĝas kun aplaŭdo.
Ho estus bone al li kredi,
Al ĉi senscia ĝojo, laŭdo.