Enkomputiligis Don HARLOW |
Unu el la plej grandaj poetoj de la moderna sveda literaturo. Ŝi mortis en tuberkulozo. Spita vivvolo, poste rezigno estas karakterizaj. Ŝi verkis vere el sia propra sango.
Venas vespero malvarma. Sorbu el mia mano la varmon, mia mano havas sangon printempan. Mian manon prenu, mian brakon blankan, prenu la sopiron de miaj junaj ŝultroj. Senti, senti nur unu nokton, en nokto kia la nuna vian pezan kapon sur mia brusto ... |