Enkomputiligis Don HARLOW

La pordo de vestiblo

de Olli

elsuomigis Vilho SALONEN

aperis en Norda Prismo, 57/5, p. 238


S-ino (ne dormas).

S-ro (dormas).

S-ino: Gustavo!

S-ro (ronkas).

S-ino: Gustavo: Ĉu vi dormas?

S-ro: Jes. Kompreneble mi dormas! Estas nokto.

S-ino: La vestiblon de Pietinen vizitis lastan nokton ŝtelistoj.

S-ro: Oni vizitu.

S-ino: Kion vi diris?

S-ro: Permesu min dormi!

S-ino: Ĉu la pordo de nia vestiblo estas ŝlosita?

S-ro: Jes.

S-ino: Ĉu certe ĝi estas ŝlosita? Kiu ŝlosis ĝin?

S-ro: Mi faris tion, certe mi fermis!

S-ino: Gustavo ...

S-ro: Mi volas dormi!

S-ino: Sed mi kredas, ke ĝi ne estas ŝlosita.

S-ro: Do estu neŝlosita!

S-ino: Ho, mi sciis, ke vi ne ŝlosis ĝin. Ĉu vi aŭdas, en la vestiblo moviĝas iu! Aŭdu! Aaah!

S-ro (ronkas).

S-ino: Gustavo! Gustavo!

S-ro: Hah!

S-ino: Iru, iru tuj en la vestiblon por rigardi! La pordo estas neŝlosita kaj tie moviĝis.

S-ro (iras).

S-ino: Ĉu io estis tie?

S-ro: Ne.

S-ino: Ĉu la pordo estis ŝlosita?

S-ro: Kompreneble. (ronkas).

S-ino: Gustavo!

S-ro: Lasu min dormi!

S-ino: Ĉu vi provis? Ĉu la pordo certe estas ŝlosita?

S-ro: Ŝlosita! Certe, mi ja mem vespere ŝlosis ĝin!

S-ino: Ho! vi permane ne provis. Kaj nun ĝi ne estas ŝlosita. Gustavo!

S-ro (ronkas).

S-ino: Gustavo! Vi devas provi permane, ĉu ĝi estas ŝlosita! Ĉu vi aŭdas!

S-ro: Mi dormas nun!

S-ino: Ho, ho, hoo! Mian novan belan palton oni ŝtelos. -- Kiel ni ricevos monon por nova? Ho, se nin oni mortigos nun, vi kulpas! Vi kulpas! Ĉu vi volas havi murdon de via edzino sur via konscienco? Gustavo! Ĉu tiel ni finos nian vivon?

S-ro (murmuradas ion nekompreneblan kaj iras en la vestiblon).

S-ino: Ĉu vi nun provis, ke ĝi certe estis ŝlosita?

S-ro: Mi provis, provis, provis. Honorvorte mi asertas. Mi provis kaj turnis la ŝlosilon. Permesu nun fine al mi dormi! (ronkas).

S-ino: Ĉu vi turnis la ŝlosilon! Kaj vi asertis, ke vespere vi ŝlosis. Kiel vi nun povis turni? Nun vi turnis ĝin malfermita! Gustavo, Gustavo! Iru tuj rigardi! La pordo estas nun malŝlosita! Gustavo!

S-ro (ronkas)..

S-ino: Ho, vi senkorulo, vi estus preta lasi vian senprotektan edzinon en sovaĝa arbaro al rabobestoj manĝemaj. Mi nem devos rigardi, ĉu ĝi estas ŝlosita. Gustavo! Mi malvarmumos, ricevos pulminflamon kaj mortos. Gustavo! Kion vi tiam povos respondi al la teruraj viaj konsciencriproĉoj?

S-ro (prenas apogseĝon kaj kunportas ĝin en la vestiblon).

S-ino: Kien vi transportas tiun apogseĝon?

S-ro: Ne prizorgu tion. Mi nur kunportas ĝin antaŭ la pordon de la vestiblo. Mi tranoktos tie kaj mantenos la klinkon de la pordo. (ronkas).