Enkomputiligis Don HARLOW |
Hieraŭ tuŝis min la blu' kaj oro de la tago, haŭto kaj okuloj, kiuj apartenas nur al ŝi. Nun tra noktaj spacoj mi rapidas, ŝirite el ŝia blanka brakobelo, vagonare, ne volonte. Halto. Tiam ree -- galopad' metala -- sub mi sonas hufoj sur la reloj, kaj kriego, fore, je l' antaŭo, eĥas la prainkubon en la sango. Ĉi ĥimera mondo ŝanceliĝas, la bedaŭro taŭzas kaj turmentas ĉiun cerboĉelon, dum la trajno trenas, trenas koron postresteman for de ŝi, de l' tag', de l' blu, kaj oro ... |