Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Allas andra språk de Ernfrid MALMGREN

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/1, p. 62


Ernfrid Malmgren: Allas andra språk. 126 p. Forlagsforeningen, Esp. Stockholm. plasta kovrilo transvidebla.

Jen la IBRA-radiokurso kiel plaĉa kaj agrabla libro. Jam la alrigardo de la ilustrita kaj eleganta libreto donas bonan impreson kal la maniero de E. Malmgren sendube atestas pri tre laŭdinda kapablo. Kompreneble la lernolibro certagrade dependas de la divido de la radiokurso, sed tio ne malhelpas, ke kursoj uzu ĝin. Por grupstudo la libro estas nepre taŭga sub la gvido de instruanto. La gramatiko fine de la libro ne dividiĝas laŭ la unuopaj lecionoj. Kiel dirite do: la libro bone taŭgas al solulo kun la radiokurso, aŭ al grupoj kun instruisto. -- La fakto, ke la kurso estas unuavice por la uzo de radioaŭskultantoj, determinas ankaŭ la metodon de la libro, kies forto i. a. kuŝas en la etaj ilustraĵoj, plej ofte tre trafaj, kaj krom tio en la tekstoj aŭdataj, plus en la vort-enigmoj diversaj, kiujn Malmgren aldonas tre prudente, por doni kvazaŭ taskon al la lernantoj, ankaŭ en kantotekstoj. La aŭtoro ja mem estas lerta kantotradukisto. Inter la tre bonaj kaj bonaj tradukoj (ekz-e "Flirtas Haga papilio" aŭ "Blovas vent'") troviĝas almenaŭ unu tre amatoreca Olle malgranda, kiun, precipe kun konsidero de eble pli kritika radio-publiko, oni estus devinta iom plibonigi. -- La senperan taskon, t. e. gvidi la aŭskultantojn dum la 20-minutaj lecionoj vigle kaj sen mortaj minutoj, bonege solvis la aŭtoro, ankaŭ la dua tasko estas pedagogie bone solvita, t. e. plue stimuli la intereson. Sed oni havas la senton, ke la vortmaterialo estas iom granda por 24 lecionoj, kiam la lernanto meze devas lerni ĉiufoje ĉ. 60 vortojn, Vortlisto kompletigas la libron.

Pri du aferoj mi tamen ŝatus fari mencion: "Legi en la gazeto" (kun ĝenerala senco), estas iom nacieca uzo, estas pli nature diri: legi la gazeton, (Sed: mi legis ion en la gazeto pri ...). La alia afero. Laŭ la strukturo de Esp. tia frazo, kiel "respondo, kiu povas esti miskomprenata" efikas ne sufiĉe senpera. La aktiva formo estas pli agrabla kaj pli simpla: "Respondo, kiun oni povas miskompreni."