Enkomputiligis Don HARLOW |
József Darvas: Amara pano. Romano, trad. el la hungara de L. Somlai, 112 p.
Socia indigno en la literaturo havas diversajn ŝancojn. Ĝi povas reagi kontraŭ la nunaj rilatoj, aŭ ĝi povas esti htstoria aŭ por prezenti kontraston kun la fono de la favora nuno, aŭ eventuale simboli ion, kio povas havi rilaton al la estantaj cirkonstancoj. La romano de J. Darvas ne apartenas tute al unu aŭ alia kategorio sed ĝi havas rilaton al la dua kun klara aludo pri la kontenteco pro la nuna sorto de la kampularo en la nova sociordo hungara.
J. Barvas estas bona rakontisto. Kompreneble, kiel ĉiu indigna literaturo, entute ĉiu tendenca literaturo, ĝi donas fortan koncentron, iaspecan "montaĵon" de la bildoj kun forta efekto de miro, konsterniĝo kaj juĝo pro la pasintaj kruelaĵoj. La romano atingas nur ĝis la sojlo de la nova epoko, ĉar laŭ la aŭtoro la fantomoj ne plu reaperas.
Aleksandro, la ĉefheroo de la interesa, diskutinda kaj diskutebla romano, estas proksima parenco de la esplorema Sam en la konata romano de Upton Sinclair. Sed dum ĉe Sinclair oni sentas la fortan idean koncentron, Darvas prefere kronikas kaj ne direktas sin tiomgrade al la idea sistemigo.
La tradukinto estas elprovita, bone konata kaj ĉiam pliboniĝanta forto. La eventua1e troveblaj bagateloj ne ŝanĝus tiun ĉi juĝon.
Estus tre interese legi en Esp. traduko kelkajn gravajn monografie dokumentajn verkojn de tia problemo. Ekz-e "Puszták Népe" (Homoj de la Stepo) -- verko (ne romano) de J. Illyés.