Enkomputiligis Don HARLOW

Antaŭjuĝoj

Filozofia problemaro

de P. THORSEN

aperis en Norda Prismo, 58/1, p. 15


Ĉu ekzistas pli altaj kaj pli malaltaj homrasoj? Ĉu ne eblas plibonigi la homan naturon? Ĉu riĉuloj taŭgas, dum malriĉuloj nur maltaŭgas? Ĉu afero ĉiam havas du flankojn? Ĉu ĉiu estas ĉiam pli proksima al si mem? Ĉu vortoj ne povas domaĝi? Ĉu ne eblas havi kaj liberon kaj sekuron? Ĉu maleblas forigi Militon? Ĉu sole Sovetio minacas la pacon? Ĉu armigo faras sekuron?

Pli ĝuste estus demandi: Al kiu aŭ kio utilas tiuj ĉi antaŭjuĝoj? Ĉar se oni povas pruvi, ke ili ne konformas al komunaj interesoj de la ĝenerala popolo, jam eblas kontraŭbatali kaj venki ilin.

Ekzemple al kiuj utilas la dogmo, ke la homa naturo estas neplibonigebla?

Apenaŭ povas esti utile por la plimulto de homoj trankviliĝi rilate ekziston de malriĉo kaj senlaboreco. Sed utilas al malplimulto, se ĉiuj kredas, ke tiuj malbonoj nur ekzistas, ĉar la naturo de multaj homoj estas nekuraceble nezorgema aŭ maldiligenta.

Milito? Ĝi kompreneble ekzistas, ĉar la homa naturo estas militema. Trompado? Ĉar homoj laŭnature estas profitemaj. -- Kelkaj ĉiam naskiĝas sklavoj, aliaj mastroj, kelkaj naskiĝas almozuloj, aliaj reĝoj ktp.

Ne utilas do ŝanĝi la homojn. Ne fari juston aŭ egalecon inter la rasoj -- pro la homa naturo. Ne utilas disvastigi sciencon, edukon, kulturon, ĉar neŝanĝebla estas la homa stulto.

Ĉu ni donu voĉdonrajton al la milionoj, kiuj nun ne havas? Neeble. Ĉar unue oni eduku ilin ...

Ĉu forigi diskriminacion pri judoj kaj negroj? Neeble. Ĉar unue necesas ŝanĝi la "publikan opinion ..."

Ĉu entute decide ŝanĝi la socion? Neeble. Ĉar unue oni ŝanĝu la "popolan animon". Ĉiam unue spirito, poste materio ...

Tiu ĉi filozofio tre bone konvenas ekzemple en la t. n. Morala Armigo, ĉar ĝi estas la plej facila "klarigo" pri mankoj en nia socio kaj samtempe pardonigas propran pasivecon. Tiuj mankoj eĉ laŭ ĝi apartenas al la ordo de l' socio, sekve estus perdita energio kontraŭagi ilin. Noble, idealiste oni ja povas bedaŭri nesanĝeblaĵojn, sed estus stulte provi ilin tamen ŝanĝi. Plue: se oni mem bonstatas, tiom pli utilas la kredo pri neŝanĝeblo de la homa naturo: Ĝi ja ne nur servas por trankviligi la propran konsciencon, sed tre konvene paralizas la agpovon ĉe la malplikontentuloj.

Al posedantaj grupoj do utilas kredigi neposedantojn, ke inter iliaj ardaj deziroj kaj ili mem staras nepasebla baro. Male, kompreneble tute ne utilas tiu dogmo al neposedantoj! Ĝuste tial la posedantaj grupoj, kiuj disponas pri preso, filmo, radio, televido ktp. martele reklamadas la enkonduke nomitajn antaŭjuĝojn. Tiel tiuj teknikaj iloj servadas kiel plej fekunda sterko por la niaepokaj superstiĉoj. Mirinda kontrasto.

Nur tion komprenante la ĝenerala popolo povos akiri imunon kontraŭ la konstanta, ofte apenaŭ rimarkebla venenigo de la intelekto.