Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Angla antologio 1000-1800, red. William AULD kaj Reto ROSSETTI

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/1, paĝoj 58-60


Angla antologio 1000-1800. Redaktoroj: William Auld kaj Reto Rossetti. Eldona Fako de U. E. A. 320 p. Bindita.

"La lasta invado en Britujon okazis en 1066." La historio de la britaj insuloj estis relative paca kaj la evoluo pli senrompa ol en aliaj regionoj de la mondo, kie preskaŭ neniam ekzistis kondiĉoj por kultura evoluo, aŭ se ie tio ekkreskis, baldaŭ sekvis barbara detruo. "Dum jarcentoj neniu ajn tirano malpermesis al ni la uzon de la nacia lingvo; dum jarcentoj neniu ajn milito sur la propra tero forlavis kulturon en sangoflusoj. Estus strange kaj hontinde se la angla literaturo, kiu ĝuis tiajn avantaĝojn, ne estus impone, amplekse kaj alte evoluinta. Tia ĝi ja estas".

Jen tiel la enkondukanto, Marjorie Boulton. Post tiu ĉi konscie fiera gesto de frata kompreno al multaj aliaj nacioj, kiuj ne povis fari la grimpon sur la monton de la kulturo sen gravaj reglitoj; kiujn la malpli izolita stato konstante elmetis al aspiroj kaj akutaj danĝeroj, finiĝantaj per detruoj, -- nu post iom da pli-malpli da subjektivaj meditoj oni eklegas la belan "Anglan Antologion" kaj tion oni volonte faras, ĉar la eksteraĵo de la libro estas distinge bela: la nomoj de la redaktantoj kaj kunlaborantoj estas eminentaj kaj la enkonduko kun sia klara divido, inteligenta kaj multedira koncizo estas interesa. Ĝenerala publiko ne ekstazas por foraj literaturoj, precipe ne por foraj en la tempo, sed la angla literaturo havas tute specialan pozicion kun siaj vivantaj klasikuloj el la malproksima pasinto: Shakespeare, la vera monumento de la mondliteraturo, Chaucer, kies "The Canterbury Tales" tute freŝe toleras siajn baldaŭ 600 jarojn, Milton, kun siaj tragikaj travivaĵoj, homa grandeco kaj grandioza vortarto, Defoe, kies Robinzono kun la same klasika Vendredo ankoraŭ estas sensacio por la infankoroj, kaj la stranga kaj mirinda geniulo Swift, kies Gulliver faris sian plej surprizan vojaĝon post la morto de la verkisto, atingante per la plej amara, grandioza romansatiro la regnon de la infanoj. Al tiuj nomoj venas kelkaj aliaj, kiujn oni konas kun iom da literatura klereco, kvankam ili vivis antaŭ 1800, ekz-e tiujn de Ch. Marlowe, John Donne, William Blake kaj el la prozistoj la filozofan Francis Bacon, la kulturhistorie gravan Samuel Pepys, Fielding, kiun oni ankoraŭ vidas en bibliotekoj, Oliver Goldsmith, kies provincan pastron oni volonte konis ankoraŭ komence de la nuna jarcento kaj fine, sed tute ne laste la originalan, patriarkan Samuel Johnson, pri kiu (se eble oni ne legis liajn brilajn eseojn) oni legis en ĉiuj lingvokursoj anekdotojn.

Ne povas esti dubo, ke la gvido en la pli frua angla literaturo estas tute faksperta kaj la du eminentaj redaktoroj Auld kaj Rossetti havas bonegan, entute dekmembran stabon, kies interpretado parte refreŝigas en digna maniero la antaŭan scion, parte prezentas al ni novajn nomojn kaj verkojn, kiuj eĉ el la nebulo de pasintaj jarcentoj elvolviĝas kun ĉiuj koloroj de la vivo. Ni ne povas senti ses jarcentojn inter ni kaj Chaucer, kiu versas jene pri sia monujo (trad. W. Auld):

Al vi monujo, ne al hom' alia
mi plendas, ĉar vi estas mia amato!
Mi tre malĝojas pro malpezo via,
ĉar se vi ne regalos min ĝis sato,
prefere kuŝu mi sur mortoplato;
pro tio jen indulgopeta vorto:
reestu peza, aŭ min trafos morto!

Sed ankaŭ la al ni novaj poetoj, nekonataj ne estas balbutantoj kaj apenaŭ estas kredeble, ke la freŝa impreso estas dankebla al la nova lingvo. Tiuj ĉi poetoj ofte okupas sin pri idilioj kaj virtolaŭdo deca, kiel konvenas al paca epoko, sed la tono ne ĉiam estas tute idilia eĉ inter la malpli famaj poetoj, Breton versas jene (en la traduko de Rossetti):

Laŭ ĉi okazoj vidas mi, ke ĉie
Mono la homon gloras aŭ malbenas:
Kaj tamen, se ni juĝas senpartie,
Al porkulino nur la trog' konvenas.
Dum grasa pelv' al hundoj apartenas.
La povo de la mono havas limojn:
Nur virto faras reĝojn kaj reĝinojn.

La Antologio dividiĝas parte kronografie, parte laŭ la du specoj: poeziaj kaj prozaj verkoj. Tiu lasta estas la ĉefa divido kaj la tempa distingo estas aranĝita inter tiuj du kadroj. Oni trovas perlojn post perlo. Jen poemeto de Francis Davidson (ankaŭ en la traduko de Rossetti), kiun oni volas rezumi, ĉarma, arta en sia ŝajna senpretendeco:

Kiel la muŝo zuma,
mi flugas al la luma
brog' de okulo via,
sed laŭ rutin' alia:
Nur nokte ĝi flamludas;
sed tage, nokte, mi al flam' min trudas.
Ĝi nur kandelon celas,
sed mia lumo pli ol suno helas.
Ĝin nur flamtuŝ' doloras,
min, ĉu mi tuŝas aŭ je longo foras.
Ĝi, ke pereos, brulos, ja ne scias:
mi mian brulpereon jam vizias.

Marlowe estas reprezentita nur per fragmento el "Doktoro Faustus", sed belega lirika sceno ĝi estas. Kaj jen ni atingas la titanon Shakespeare, kies tradukadon Rossetti, Auld kaj Waringhien dividas inter si. Pri la kvalito kaj karakterizaĵoj ne estas necese paroli.

La amo neniam estis tabuo en la angla literaturo. Ŝajne oni neniam devis batali kontraŭ konvencioj tiel, kiel en aliaj landoj, eĉ protestantaj. En la XVII-a jarcento, sed eble ankaŭ pli frue oni trovas tute liberajn tonojn pri la korpa amo.

Malordo en la vestoj pikas
Volupton, ruze erotikas...
(Herrick -- J. Francis)

oni povas legi en poemo el la XVII-a jc.

Sed escepte la lastan parton de la poezia antologio, oni rimarkas, ke la t. n. grandaj poemoj de la sudaj literaturoj, pasiaj, amaraj, entuziasmigaj, aŭ filozofaj (escepte la grandiozajn Milton, John Donne) entute mankas el la literaturo de la insulanoj. Iom ŝanĝiĝas la bildo en la fino de la longa periodo kiam la lando suferis eksterordinarajn sortbatojn kaj proksimiĝis la malfacilaĵoj de la transira kaj kunliga epoko al nia erao. La lasta nomo inter la poetoj, estas tiu de William Blake, kies liriko donas apartan sonoron, li ektintigas ĝuste tiun kordon, kies melodio rememorigas al ni kontinentajn sonojn.

El tiu ĉi riĉo de bonegaj tradukoj de ĉiuj kontribuintoj (krom la jam menciitaj, J. Dinwoodie, A. Foote) ni volas tamen mencii la "Elegio"-n de Thomas Gray, kiu estas unu el la plej belaj poemoj kaj mi ne povas preteriri la poemon sen citi almenaŭ la unuajn du strofojn en la traduko de Rossetti:

Tagmorton signas sonorila tristo,
de l' kampoj, muĝaj brutoj lante pasas,
trenpaŝas lace hejmen la plugisto,
kaj al mi kaj al nokt' la mondon lasas.
Nun la pejzaĝ' flagreta ekmallumas,
kaj ŝvebas en l' aer' silent' solena,
krom, ke skarabo en rondflugo zumas,
kaj diste gregojn lulas tint' dormema.

Kaj menciante tiun ĉi belegan poemon, oni ne forgesu la alian, tuj sekvan majstraĵon de W. Collins "Odo al la vespero" (tr. Auld kaj Rossetti) kiun oni simple ne povas disigi, se oni komencus citi la poemon, oni devus reskribi ĉiujn tri longajn strofojn, kiuj formas unu senfendan perfekton.

Sur la lastaj 120 paĝoj oni trovas prozajn tradukojn (kontribuantoj krom la jam menciitaj tradukantoj F. R. Banham, C. D. A. Capp, G. C. Jervis, E. P. Ockey, A. Venture). Tiu sekcio ne estas malpli sukcesa ol la poezia: la materialo estas varia kun ofta apero de la rido kaj satiro, el kiu lasta estas la plej brila tiu de la freneza geniulo, Swift. La du ĉapitrojn el la Gulliveraj vojaĝoj oni legas ĉiufoje, kvazaŭ oni legus tute nove. Unu el ili rakontas pri la insulo de la teoriuloj, t. e. la granda akademio en Lagado, kie i.a. strangaj institucioj provas plibonigi la lingvon. Ekzistas tie lingvolernejo "kie tri profesoroj kunsidis konsiliĝante, kiel plibonigi la lingvon de sia patrujo ... Oni do proponis rimedon: ĉar vortoj estas nur nomoj de objektoj, estos pli oportune se ĉiuj homoj kunportos ĉion necesan por esprimi la aferon, pri kiu ili interparolos. Kaj certe tiu eltrovo estus realigita, je granda oportuneco kaj sano de la homoj, se la virinoj, kune kun la popolaĉo kaj analfabetoj, ne estus minacintaj, ke ili komencos ribelon, se oni ne permesos al ili libere paroli per siaj langoj, kiel faris iliaj prapatroj ..."

La kunmetantojn de la Antologio ankaŭ en tiu sekcio gvidis la prudenta principo konsideri proprajn valoroln laŭeble ankaŭ tra la filtrilo de eksterlanda intereso; tiel iĝis la rezulto laŭcela enkonduko -- por ĉiu ĝuebla kaj ĝuinda -- en la fruan prozverkadon anglan de Thomas Malory (en la XV-a jc.) ĝis la autobiografia fragmento de la fama historiisto Edward Gibbon. Inter tiuj du limverkoj estas memstaraj rakontoj (ekz-e tre interesa frua produkto estas tiu de Barnabe Riche), eseoj, satiroj, aŭ eterne validaj pledoj, kiel tiu de John Milton por la preslibero. Por ilustri la prozan parton kun ankoraŭ unu citaĵo, ni elprenu la lastajn vortojn el la Miltona pledo:

"Mi kredas enmense vidi noblan kaj potencan nacion levanta sin kiel fortikulo post dormo kaj skuanta sian nevenkeblan kapon. Mi kredas vidi ĝin, kiel aglon, renovigante sian potencan junecon, kaj fiksrigardanta per neblindigitaj okuloj al la plena tagmeza sunradio; puriganta kaj senskvamiganta sian longe misuzitan vidpovon ĉe la ĉiela lumo, dum la tuta bruo de timemaj kaj gregamaj birdoj ĉirkaŭflugas, kune kun tiuj, kiuj amas la duonlumon, mirigite pri ĝia intenco, kaj per sia enviema babilaĉo proponas pri jaro plena de sektismo kaj skismo." (Traduko de John S. Dinwoodie.)

La vortlisto konsistas el 58 vortoj, parte nepre necesaj neologismoj, parte el malhaveblaj nuancoj, apenaŭ ekzistantaj en la plimulto de la lingvoj. Feliĉe tiaj aŭ nur por rimo kreitaj vortoj estas tre maloftaj, kio estas konstatebla ankaŭ el la ekzemploj.

Esperanto bibliografio pri la libroformaj esp. tradukoj el la menciita tempo kompletigas la volumon, tre atentindan el ĉiuj vidpunktoj.

Kaj: ĉar la nuna volumo donas al la esperantistaro la enirbileton al la dua parto, t. e. se oni montros intereson al la unua, aperos la daŭrigo, ni insiste proponas al ĉiu libroamanto aĉeti tiun ĉi belan verkon.