Enkomputiligis Don HARLOW

Ĉapelo

de Ivan ARAMILOV

elrusigis A. SIDOROV

aperis en Norda Prismo, 58/1, p. 57


Tiun matenon mi kaj mia amiko prof. Elegin sukcese ĉasis tetrojn. La suno ekvarmigis nin kaj ni ripozis longe.

Sur la maldensejo ĉe la akvovejno ni ekbruligis fajron el ligno, boligis poteton da akvo, manĝetadis, trinkis fumodoran teon, interparolis pri diversaj aferoj.

Oktav, kuŝinta ĉe la fajro, subite ekflaris, abrupte spirblovis, sin levis kaj ekiris al la rando de la maldensejo, al la junaj arboj. Ĝi haltis ĉe abieto, havanta branĉojn ĝis la tero. Tie ĝi streĉis sin, kurbiĝis kaj etendis la malantaŭan piedon.

"Ĉu halto?" -- mirante diris la profesoro. "Kion tio signifas?"

Oktav turnis la kapon al ni. Ĝi ekrigardis kvazaŭ demandante: "Kion do? Mi staras ja. Venu tien ĉi! Tie ĉi estas io!"

Elegin etendis sin por la pafilo. La loko por ĉasbirdo ne taŭgis. Ni jam dum horo bruis ĉe la fajro. Kiu birdo eltenus tion? Oktav havis unu pekon: ĝi haltis renkontante erinacon. Mi ekpensis, ke ĝi haltas pro erinaco. Mi ekridis kaj diris al la profesoro:

"Lasu la pafilon, tiun ĉi ĉasajon mi alportas al vi en ĉapelo."

Mia ĉapelo estas larĝranda, simila la kapingon de meksika rajdpaŝtisto, farita laŭ speciala mendo. Surhavante ĝin oni oportune povas pafi kontraŭ la suno. Oni surfruntigas ĝin kaj pafadas kiel el-sub ŝirmilo.

Tenante preta la ĉapelon mi ekpaŝis al la hundo, genufleksis, singarde disigis branĉojn de la abieto kaj la koro ektremis: gufo! Ĝi sidis ĉe la trunko, preminte sin al la tero, entirinte la kapon kaj rigardis min per rondaj, konveksaj okuloj, similaj al grandegaj bulboj.

Jam de mia infaneco mi ne ŝatas tiun ĉi birdon. Renkonto kun ĝi ĉiam estas al mi malagrabla. Ŝajnis al mi, se mi krios al Elegin aŭ moviĝos por min levi, la gufo ekpikos beke aŭ kaptos mian vizaĝhaŭton per siaj timigaj ungegoj. Remarŝi ne estis eble, ĉar 1a konata direktoro de la mezlernejo jam delonge petis min liveri tian birdon. Li bezonas ŝtopitan gufon por la zoologia ĉambro. Nun antaŭ mi sidis bonega ekzemplero de estonta ŝtopita birdo.

Ektreminte por momento mi surkapigis la ĉapelon al la gufo. Necesis firme teni la ĉapelrandojn, subpremi la radobirdon per la brusto -- kaj jen ĉio farita. Sed mi fortiris la manojn, kvazaŭ mi tuŝis ion abomenan, bruligan. Kaj la gufo flugis supren, malcerte svingante sin per la mallongaj flugiloj. La ĉapelo kvazaŭ algluiĝis sur la ronda kapo de la birdo. Ĝi flugis ĉiam pli kaj pli alten kaj forportis mian karegan ĉapelon. Ĝis nun mi ne povis kompreni, kial la gufo ne disbatis sin inter la arboj.

Elegin ridegis tenante la bruston per la manoj.

"Tio ĉi estas unika afero!" li diris daŭrigante la ridon. "Mi ne povis ja pafi! mi timis fari truojn en la ĉapelo. Ha, kial mi ne prenis la fotoaparaton! Por tia foto la redakcio de "Ogonjok" (1) povus doni premion ..."

Oktav kvazaŭ kulpa svingadis la voston. En la okuloj hundaj mi legis: "Pardonu, mastro! Kiu povis scii, ke tie sidas tia monstro."

Ni longe serĉis la ĉapelon. Ni trovis ĝin en la juniperaro distance de 100 paŝoj de la loko, kie la afero okazis. Ĝi neniel difektiĝis.

Survoje hejmen la profesoro diris:

"Nepre vi devas fari rakonton por infanoj: "Gufo en la ĉapelo" Nur necesas nenion forpreni aŭ aldoni: priskribu ĉion kiel okazis..."

Jen mi priskribis, kiel okazis ...


Piednoto

(1) Ogonjok estas soveta revuo.