Enkomputiligis Don HARLOW

La diabloj

de A. S. PUŜKIN

elrusigis Valdemar IVANOV-IVIN

aperis en Norda Prismo, 58/1, p. 56


La ĉi tie legebla traduko de la fama poemo de Puŝkin jam estis kompostita, kiam alia, nature eminenta traduko de K. Kalocsay aperis en la "Nica Esp. Revuo". Ni opinias, ke komparo de du tradukoj povas esti interesa, kaj ankaŭ la jenan tradukon ni konsideras interesa kaj plezuriga, nepre aperiginda kaj koninda.

Nuboj naĝas, nuboj kuras;
Lun' sin kaŝas je duon'.
La fluganta neĝo lumas
en malvasta region'.
Kuras kampoj trapasataj,
la tintilo - tin-tin-tin ...
Tim' en valoj nigraj, fataj
kontraŭ vol' ekkaptas min.

"Hej, antaŭen" -- Mi ne povas,
laca estas ĉevaltri'.
Vojosignon vent' forblovas,
ĝin jam plu ne vidas mi.
Devojiĝis ni sendube.
Kion fari en nebul'?
Nin kondukas sub la nuboj
diableto -- petolul'.

Jen rigardu! Neĝon knedas,
blovas, kraĉas li sur min;
jen ĉevalon nian tedas,
en kavegon puŝas ĝin.
Li sin dum mallonga daŭro
turnis kvazaŭ karusel'
kaj brilante kiel fajro
malaperis en malhel'.

Nuboj naĝas, nuboj kuras;
Lun' sin kaŝas je duon'.
La fluganta neĝo lumas
en malvasta region'.
Kaj ni plu jam ne veturas,
la tintil' ne tintas plu.
Arbotrunk' aŭ lup' lumturas
en malluma densa blu'.

Neĝblovad' kolere ploras,
ronkas nia ĉevaltri':
la diabloj ja deĵoras
plej proksime ĉirkaŭ ni.
Ree kuras la ĉevaloj,
La tintiloj -- tin-tin-tin ...
kaj denove en la valoj
La diabloj tedas nin.

Turnas sin fantomoj solaj
en malklara lud' de l' lun'
la diabloj -- kvazaŭ loloj
aŭ folioj dum aŭtun'.
Kial plenda kant' ŝpiniĝas
sub tegment' de kumulus' -- ?
Sorĉistino edziniĝas,
aŭ koboldo mortis ĵus?

Nuboj naĝas, nuboj kuras,
lun' sin kaŝas je duon'.
La fluganta neĝo lumas
en malvasta region'.
Svarme flugas la diabloj
en falanta neĝa vat',
min per hurloj, kvazaŭ sabroj
turmentante sen kompat'.