Enkomputiligis Don HARLOW

La dinamithundo

de Hasse Z.

elsvedigis Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/1, paĝoj 16-18


Vespere ili venis bande kun bruo, havis kun si unu mortpafitan birdon kaj tuj komencis ludi karton kaj trinki. La hundojn oni rimenis malsupre en la perono, kaj kiam iu el la sinjoroj perdis en la ludo, li iris malsupren kaj vipis sian hundon.

Tio estis en Bretagne, kaj mia amiko rakontis pri ĉaso, dum kiam kelke da junaj viroj kunestis. Pro tiu ĉi rakonto ni ekrakontis pri bestoj kaj iu diris:

-- Ni do estas pli afablaj al niaj hundoj. Ĉu vi memoras la vulphundon de Bonell, kun la nomo Greta?

-- Jes. Estis bela hundo. Ĉu mortinta?

-- Jes, ĝi mortis naturan morton. Sed, se la afero estus okazinta laŭ la deziro de Bonell, ĝi estus forlasinta la vivon pli frue. Bonell estas membro en la Bestŝirma Unuiĝo kaj fervoras forte por la sendolara mortigo de la malgrandaj bestoj.

-- Ekzistas ja specialaj institutoj por tio.

-- Jes. Sed Bonell ne tre fidas pri la instituto. Li rimarkis, ke Greta ekmaljuniĝis -- ĝi iris afable flanken, kiam ĝi renkontis en la korto grandan raton, kaj io tia indikas maljun-inerton, almenaŭ ĉe hundoj. Bonell iĝis sincere malgaja, ĉar post la edziniĝo de la mastrino, kiun li havis dum 20 jaroj kaj kiu edziniĝis al la kolbasfaristo, li staris preskaŭ sola en la mondo. Li havis nur Gretan. Li donis al ĝi bulgaran acidan lakton, ĉar li opiniis, ke estante utila al homoj, ĝi povas esti bona ankaŭ por hundo. Sed Greta rifuzis konsumi la acidan lakton, eĉ sukerigitan. Tiam decidis Bonell, ke Greta devos morti. Pro ĝi mem kaj por ŝpari al ĝi la suferplenan maljunaĝon. Ĝi devos morti sendolore. Bonell cerbumis pri la kielo. Fusilpafo povus malsukcesi. Ankaŭ veneno. Fine, post kelktaga cerbumado, ekhavis Bonell bonan ideon. Li eksplodigos la hundon en la aeron per dinamito, kun ardŝnuro ĉe la fino, kaj ĉio estos finita post centono de sekundo.

Bonell elektis dimanĉon por la ekspedicio. Parte li estis libera de siaj negocoj kaj parte li opiniis, ke io bela kaj belagorda ŝvebas super tio, ke li disiĝos de maljuna amiko ĝuste iun dimanĉon.

La dinamitkartoĉo estis preta, ankaŭ la ardŝnuro, kiam Greta kaj ĝia mastro faris promenadon elen trans la doganlimon de la urbo.

Estis bela somera dimanĉo. La homoj promenadis eksteren en la arbaron, parto havis kun si manĝaĵon kaj ekbivakis sur iu verda deklivo. Bonell kaj Greta preteriris ĉiujn plezurmigrantojn, ili sopiris al dezertaj, senĝenaj regionoj. Fine, ĉirkaŭ la tagmezo, ili venis al senhoma arbara pado. Bonell sekvis ĝin kaj estis baldaŭ en la profunda arbaro. Silenta kaj senbrua paco regis super la naturo. Bonell sidiĝis sur arbostumpo, deprenis la ĉapelon kaj enspiris profunde. La naturo tamen estas la naturo, li pensis. La homo devus esti pli multe en la naturo; ĉio estus pli bona.

Greta kuŝis ĉe la piedoj de Bonell kaj fidele rigardis supren al lia kara vizaĝo.

Bonell prenis malrapide la dinamitkartoĉon el la poŝo, kaj per facila preno li fiksis ĝin ĉe la vosto de Greta. La ardŝnuron li fiksis ĉe la kartoĉo. Tiam li leviĝis, prenis alumetujon, frotis alumeton kaj ekbruligis la kartoĉon, kiu tuj ekardis. Greta kuŝis silente. Ĝi estis iom laca post la longa promenado.

Bonell vidis la ardŝnuregon bruli, kaj subite li komprenis, ke temis ankaŭ pri lia vivo. Li metis sian ĉapelon sur la kapon kaj ekkuris en la arbaron. Greta konsideris la konduton de sia mastro tre kurioza, certe iu danĝero minacis la vivon de ili ambaŭ -- kaj do kuris Greta post Bonell.

Bonell turnis sin. Li ne pensis pri tia evoluo. La hundo estis en dumetra distanco de li kaj li vidis, kiel la ardŝnurego ardis. La fajrero proksimiĝis ... Bonell kuris pli rapide. Li estis peza kaj malkutima por kuri, sed li streĉis sin ekstreme. Neniu povus diri ion alian. Greta sekvis lin. Internen, tra la arbaro estis la pelado. Trans montsuprojn kaj herbtufojn kaj marĉojn kaj molejojn. Kelkfoje oni estis interne en la junarbaro, inter arbetoj kaj grandaj altaĵoj de urtikoj kaj kardoj. Bonell kuris kaj kuris. Greta proksimiĝis. Kelkfoje ĝi freŝe kaj gaje bojis, tio estis ja kiel en la tempo de la junaĝo, sed kio okazis pri la mastro? Kian ludon li trovis? Li aspektis tiel timplena, kiam kelkfoje li turnis sin!

La ŝnurego ardis. Bonell ne plu havis forton. Se li provus grimpi sur arbon. Ne estis eble en surtuto kaj kun lia korpulenteco. Li daŭrigis. La stomako saltis, la ŝvito fluis, li jam perdis la ĉapelon, la bastonon li jam forĵetis kaj du butonoj de la pantalono defalis. La ardŝnurego ...

Tiam, en sia granda, nepriskribebla mizero, Bonell ekkonjektis bluan akvon inter la arboj. Temis pri tio, ke li venu tien! Eksteren al la lago, kaj tiam li estos savita. Li venis al la bordo, kaj sen pripenso li daŭrigis. La akvo malvarmigis la krurojn, la pantalono alŝmiriĝis, kaj la piedoj subiĝis en la argilon. Sed li tamen iris. Kiam li iris 10 metrojn, la akvo atingis liajn genuojn. Li turnis sin kaj rigardis. Greta restis sur la bordo kaj staris tute trankvile, kaj en ĝia eta hundkapo troviĝis nur unu penso: la mastro estas freneza. Li volas dronigi sin! Tiam ĝi decide iris en la akvon kaj naĝis post Bonell. Ĝi naĝis trankvile kaj bele, kaj dum la tuta tempo tenis la voston super la akvosurfaco kaj la ardŝnurego ardis.

Bonell pensis: kiam ĝi venos ĉi tien, mi mergos ĝin, kaj estu kiel povas esti. Mi ne kapablas pli.


Mia amiko paŭzis en la rakonto. Sed la streĉo estis tro forta. Ni ĉiuj samfoje demandis:

-- Kiel do okazis?!

-- Ho, diris la rakontanto, kiam Greta venis proksimen al Bonell, li ne kuraĝis mergi ĝin. Li faris ion multe pli naturan -- li mergis sin en la akvon. La hundo tuj mergis sin ankaŭ, kaj tiam estingiĝis la ardŝnurego. Ili saviĝis.

Ni sidis iom silentaj. Tiam diris T.:

-- Oni povas uzi bestojn por multe da aferoj. En la vendejo de Wertheim en Berlin, mi vidis specon de vekaparato, kiu estis tre sprita. Tio estis por sinjorinoj, kaj konsistis el kvarangula kesto, en kiun dum la vespero, kiam oni enlitiĝis, oni enfermis etan muson. La keston oni metis sur la noktan tableton, kaj dum la nokto maĉadis la muso por liberiĝi tra la kestvando, saltis malsupren sur la liton kaj vekis la dormantan sinjorinon. Ideriĉe formante la vandon de la kesto pli aŭ malpli dika, oni povis precize elkalkuli la ĝustan tempon por la veko. Kaj oni tute ne havis bezonon de la ĝena veksonorilo.


Ni finis la vesperon per historio pri bufo, kies pasio estis pikformikoj kun mustardo -- sed pri tio alifoje.