![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
La araba poeto Ibn-Durajd vivis en Bagdado dum regado de kalifo Mukhtadis (el dinastio de Abasidoj) kaj mortis en jaro 934. Li estis ankaŭ historiisto kaj filologo. Li akiris famon verkinte ampleksan leksikonon kaj genealogian esploron pri la deveno de multaj arabaj tribestroj.
Lia granda konkuranto kaj malamiko estis la filologo Naftavaj, kiu disfamiĝis verkinte plenan gramatikon de la araba lingvo. Ibn-Durajd trovis ĉi tiun gramatikon maltaŭga kaj eksplodis per la suba epigramo, kiu elvokis aproban ĝojon inter liaj sampartianoj kaj koleron de la kontraŭuloj.
Scion de la gramatiko, ĉielo forrabis de Naftoveo, tial en tiu scienco nobela ne estas li korifeo. Lasu lin Dio forbruli en flamo de lia nomokomenco! Restu de li, je memor' malaklama nomfin', la verko-kadenco ... |