Enkomputiligis Don HARLOW

"Ne diru -- ne necesas..."

de Alfred Edward HOUSMAN

elangligis V. SADLER

aperis en Norda Prismo, 58/1, p. 14


A. Housman estis perfekta virtuozo de la versarto. Iom melankolia, amara, ĉiam plentrafa. Liaj naturbildoj estas elstaraj.

Ne diru -- ne necesas -- kiajn
Ariojn la sorĉulin'
Sonigas sub krataga neĝo
Aŭ post septembro-fin';
Mi konas ŝiajn emojn ĉiujn:
Ni longe konis nin.

El pin', ĉe lacaj akvoj falas
Konus' al rusttapiŝ';
Kukol' izola, pro nenio
Vokadas ĝis noktiĝ';
Kaj en aŭtun' klemato distras
Korojn sen ĝojoriĉ'.

Sub orobril' ŝanĝiĝa ŝvelas
Semplena kampomar'.
Staradas sub rikoltolunoj
La vicoj de l' garbar';
Aŭ venton jam folimakulas
En ŝtormoj fagarbar'.

Posedu, kiel mi dum tempo,
Eksregnon mian ĉi,
Trans kies ulmaj landoj ondis
La brila vojlini',
Kaj kies ombraj arbkolonoj
Murmuris nur al mi.

Natur' sen kor' kaj sen kompreno
Eĉ ne scivolos, se
Piedoj fremdaj peke iros
La vojon en l' are'.
Nek scios, en matenaj rosoj,
Ĉu miaj aŭ ĉu ne.