Enkomputiligis Don HARLOW

Duoble du faras kvar

(Fablo por evolukapablaj matematikistoj)

de Ferenc HAJDU

Elhungarigis Karlo BODÓ

aperis en Norda Prismo, 58/1, paĝoj 37-38

F. Hajdu estas populara humoristo, satiristo hungara. La tradukinto Karlo Bodó, estis redaktoro de Literatura Mondo kaj klasike eminenta proza interpretanto.

Solid Bonintenca, la bonnoma novelisto kaj eseverkisto, malfrue atingis hejmen. Antaŭe li ankoraŭ vizitis la kazinan tablon, ili tradiskutis kelkajn horojn, ĝis subite li rimarkis, ke jam pasis noktomezo.

Hejme li ankoraŭ legis iom, poste trinkis tasegon da nigra kafo, por pli bone dormi. Li dormis eble horon, kiam iu krude ekskuis lian dorson.

-- Kiu estas? -- li demandis palpebrume.

-- De la Matematika Asocio, mi petas -- respondis griztempia solena sinjoro. -- Bonvolu rapidi, ĉar tuj komenciĝos la seĝokupa prezentado.

-- Hu! -- trafulmis la kapon de Solid Bonintenca. -- Mi preskaŭ forgesis, ke hieraŭ mi ŝanĝis profesion. Nu do ni rapidu!

La lu-aŭto atingis dum minutoj la domon de la Matematika Asocio. En la granda halo jam plennombre ĉeestis la matematikistoj de la lando, por aŭskulti la disertaĵon "Duoble du faras ĉiam kvar" de Solid Bonintenca.

Solid Bonintenca ekprelegis kun la aŭtoritato de l' praktika fakulo. Pravoscio traardis lian voĉon.

Li faris historian rerigardon pri tiuj netaŭgaj kaj danĝeraj direktoj, kiuj malhelpis la klarvidon dum longaj jaroj. Memkritikante li konfesis, ke estis tempo, kiam eĉ li mem ŝanceliĝis por momentoj, sed dum la lastaj jaroj li jam konsekvence luktis por la pravo de la "duoble du faras kvar". Mallonge li konigis la neĝustajn konsiderojn, inter kiuj troviĝis bonintencaj eraroj, insidaj mistifikoj, kaj ankaŭ renversantaj, danĝeraj konkludoj.

-- Hodiaŭ ni jam atingis tiom -- li diris kun levita voĉo, -- do ni ne bezonas honti nian konvinkiĝon. Ni fidas, ke dum kelka tempo ni povas konvinki ankaŭ tiujn pri la praveco de la "duoble du faras kvar", kiuj hodiaŭ ankoraŭ retenas sin konsenti ĉi tion.

Post la prezento oni transdonis al li la venontmorgaŭajn gazetojn, kiuj publikis amplekse, sub trikolona titolo la enhavon de lia disertaĵo. Kontente li rigardis la gazetojn. Li sentis, ke li faris bonan laboron. Se li konvinkis nur kvar-kvin matematikistojn, li jam ne pasigis vane la tempon.

Estis mateno, kiam li trapaŝis la pordegon de la Matematika Asocio. Iu amiko kontraŭvenis en la strato. Solid eksvingis al li la ĉapelon kun larĝa rideto, -- tiu resalutis lin kun malhela vizaĝo, apenaŭ ekmovinte la kapon, poste nervoze ĉirkaŭrigardis kvazaŭ atentante, ĉu iu ne vidis la scenon. Solid mirante paŝadis al la kutima kafejo. Kio povas esti al li? -- li grumbladis en si.

Tiel frue en la kafejo nur du matematikistoj matenmanĝis: profesoro Ludoviko Riĉa, kaj disertaĵverkisto Nikolao Lerta, la virtuoza logaritmisto.

-- Saluton -- li sidiĝis al ili. Ili mute kapmovis.

-- Kio estas al vi? -- ekstertoris Solid Bonintenca. -- Ĉu mi ofendis vin?

-- Rigardu, -- diris profesoro Riĉa embarase -- nepre domaĝe estis al vi tiom enrampi en ĉi tiun aferon. Kiom grandmiena "elkatedra" manifesto estas ja, ke "dufoje du faras kvar".

-- Sed ja tiom ili faras! -- li defendis sin malesperiĝinte. -- Mi mem kontrolis.

-- Ne grave! -- silentigis lin la profesoro. -- Ja tiom, do tiom! Sed jen, esploru, kiuj asertas la samon. Ja diras la samon ankaŭ rigidiĝintaj, malvasthorizontaj homoj, kiuj ĝuste pro ĉi tio kredas sin netrompeblaj ankaŭ en aliaj problemoj. Al ili vi vendis vin!

-- Kaj per kia rajto ĝuste vi faris ĉi tion? -- aldonis Nikolao Lerta. -- Mi bone memoras pri aŭtuna tago antaŭ kvar jaroj, kiam vi mem kantis, ke "dufoje du kelkfoje faras kvin ..." (1) Tiam ni bone taŭgis al vi! Kaj nun vi simple negas nin, kiuj ne kapitulacas al ili je la unua vorto! Vi diras, kvar? Ĉu vi scias, kio estas tio? Ordinara denunco estas ĉi tio!

-- Ĉu vi kredas, ke mi ne estus provinta fari la samon? -- Riĉa reprenis la parolon. -- Sed vi rapidis rikolti la gloron. Nun do malgraŭ tio ni pruvos, ke ili faras ne kvar, sed male, kvin!

Solid sveneme transŝanceliĝis al la alia tablo. Tie Johano Singarda sidis sola. Li estis lia precipe bona amiko, li do volis plene sinceri al li.

Johano svingadis la kapon.

-- Varmakapa, transkura afero estis. Provu iel elsalti el ĝi.

-- Kiel mi elsaltu? kial mi elsaltu? --- li ekgrumblis. -- Mi ja scias; ke ili faras kvar.

-- Bone, bone, -- malardigis lin la amiko. -- Sendube, ke tio estas ie, inter tri kaj kvin ... Sed kial ja necese vin fiksi tiel ĉe ekzakta punkto? Per tio vi ja fremdigas al vi tiujn, kiuj diras tri kaj ankaŭ tiujn, kiuj ĵuras je kvin. Vi nur gajnos malagrablaĵon.

-- Sed ... -- balbutis Solid.

-- Jen do, jen. Mi nur diras. Ĉar propre kial vi mem devis doni la solvon. Vi ne enhavas vasthorizontecon. Estus ja sufiĉe, se vi deklarus la problemon: dufoje du... Tio ja estas nekontesteble prava, ekzistanta afero. Sed tiom da libero oni devas doni al la aŭskultantoj, ke ili mem deduktu. Oni ne devas ĉion skeme enbuŝigi. Nu, saluton!

Ĉe la angula tablo li ekvidis du grizajn akademianojn. Li serĉis rifuĝon ĉe ili.

Tuj kiam li sidiĝis, la pli maljuna pugnobatis la tablon.

-- Fripono vi estas, filo! Vi volis piki nin, kiuj povas kalkuli nur ĝis tri!

En febro brulis la larmsaketoj de la alia maljunulo.

-- Vi volas forrabi mian lokon -- li hurlis. -- Sentaŭga, kanajla embuskolaboro! Triviale estas, ke dume vi enmiksis ankaŭ kelkajn verojn. Ja ĝuste, ke dufoje du ne faras kvin. Per tio ni ja senarmigus la banditojn. Sed kiam vi diras, ke ne tri, denove nur ilin vi reŝtelumas en la matematikon.

-- Ne tri -- Solid diris insiste.

-- Ĉu nun tio estas grava? -- pugnofrapis lian vizaĝon la honorinda maljunulo. Ili prefere rezignas pri la kvin, por povi ridaĉi pri ni, ĉar ne tri.

-- Kvar -- li provis denove.

-- Egale! Ne kvin. Jen la esenco. Kiu transiras ĉi tion, tiu estas agento por la partio de kvin!

Antaŭ Solid mallumiĝis la mondo. Somnambule li serĉis la vojon eksteren. Ĉe la pordo li puŝiĝis al Petro Insekto, pasia kopianto de matematikaj libroj.

-- Sukcese vi "eltondis" vin, kara mia! -- okulfiksis lin gaje Insekto.

Solid Bonintenca ekstertoris.

*

La leganto nun nepre pretendas, ke je tiu ĉi ekbleko Solid Bonintenca, la bonnoma novelisto kaj eseverkisto, revekiĝu kaj forflugigu sian preman sonĝon. Sed bedaŭrinde, dum mi skcibas ĉi tiujn liniojn, nia heroo ankoraŭ penegas samloke: iamaniere forflugigi jam ĉi tiun malbonan sonĝon.


Piednoto

(1) Kanto el samtitola grandsukcesa hungara filmo antaŭ (rim. de la trad.)