Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Esperantokurs de Frits LINDÉN

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/1, p. 60


Frits Lindén: Esperantokurs (Ilustr., bind. 276 p. Eld. Esperantoskolan, Stockholm.

La libro de Frits Lindén estas ampleksa, metoda kaj sendube ĝi estas taŭga instruilo eĉ informilo ne nur por tiuj, kiuj lernas en la kursoj, sed ankaŭ por soluloj. Tiu, kiu trastudas la libron, sendube scios Espon, kaj pri Esp., ĉar la materialo trovebla en ĝi, respondas al komenca kaj daŭriga kursoj. -- Mi scias, ke izolulo, kiu tralegis unue malpli ampleksan lernolibron por komencantoj, ricevis poste la libron de Lindén por tralegi kaj lia praktika kritiko estis la eble plej bona pri la uzebleco de la libro, ankaŭ kiel ripetilo, kun multe da svedaj klarigoj.

Ne estas do dubo pri tio, ke la lernolibro de Linden havas sian lokon inter niaj lernolibroj. Ĝi donas ne nur bonan instruon, sed ankaŭ grandan varion. Eble tiurilate oni povus diri, ke kelkloke, pri fakaj aferoj ekzistas legaĵoj tro detalaj. Tie oni trovas la nomojn de iloj, kiujn fine tamen oni devas serĉi en la vortaro. Kompreneble ne malutilas, ke oni legas kaj komprenas tiajn detalojn, pri kiuj oni ĝenerale ne okupas sin, sed la demando estas nur, ĉu la vortokvanto ne tro ampleksiĝas por la komencanto. Mia eksperimenta kuniklo, kiu laŭdegis la libron, tamen trasaltis la priskribojn de tiuj aferoj, ne apartenantaj al liaj intereso aŭ profesio. Sed kontraŭ tio oni povas rajte diri, ke estas pli bone havi tro multe ol tro malmulte, kaj Lindén akcentas, ke li destinas la libron al pensemuloj. La verko estas riĉe ilustrita kaj la ilustraĵoj tre ofte ne estas rektaj figurbildoj, sed kvazaŭ bazoj por kompreni ion, ofte gramatikajojn. Tio estas la ĝusta esenco de la ilustrado.

Kantoj, ŝercoj, movadaj informoj, geografiaj artikoloj (kompreneble temas pri tro rapidaj vizitoj en landoj kaj en tiaj artikoloj oni trovas kelkajn kliŝecajn aferojn), ŝercoj, eĉ poemoj, popularsciencaj notoj troviĝas en abunda riĉo en tiu ĉi bonega lernolibro, kies gramatikaj klarigoj estas detalaj kaj korektaj: la pridiskutindaĵoj estas ne-gravaj. Inter la skizoj, rilate Esp-on mi volonte estus salutinta skizon pri literatura evoluo, nur ĉar per tio la lernolibro estus eĉ pli proksima al la kompleta informado de novuloj. Oni povas tre rekomendi la verkon.