Enkomputiligis Don HARLOW

Johan Falkberget

Giganto en norvega nuntempa literaturo

de Johan Hammond ROSBACH

aperis en Norda Prismo, 58/1, paĝoj 35-37


Johan Falkberget

La jaro 1907 -- antaŭ kvindek jaroj -- estis tre grava en la norvega literaturo. En tiu jaro debutis la tri plej grandaj romanverkistoj post Knut Hamsun: Olav Duun, Johan Falkberget kaj Sigrid Undset, kaj unu el niaj plej grandaj poetoj, Herman Wildenvey. Duun kaj Undset ne plu estas inter la vivantoj, sed la du aliaj ankoraŭ vivas kaj verkas, Falkberget jam en la aĝo de pli ol 78 jaroj.

20 kilometrojn de Røros, mia hejmurbo, estas la hejmo de Johan Falkberget. Li naskiĝis tie, kiel filo de mineja laboristo, kaj ankaŭ Falkberget mem provis la vivon de la minejisto, kaj tiel el propra sperto konas la medion kaj la kondiĉojn de ĝiaj personoj. Sed jam kiel 14-jara knabo li debutis en la loka gazeto de Røros, "Fjell-Ljom", kie li ĉiam poste estas fidela kunlaboranto. En tiu gazeto aperis ankaŭ lia unua novelo, kiun li verkis kiel 16-jarulo.

Kelkaj malgrandaj libroj aperis ek de 1901, dum li laboradis ĉe la minejoj. Sed kiam li estis 26-jara, li iĝis redaktoro de nova laborista gazeto en Ålesund. Tie aperis, en 1906, lia rakonto "Hauk Uglevatn", la unua laboro, en kiu oni klare vidas la konturojn de nova aŭtoro. Sed la gazeto en Ålesund ne donis sufiĉe da gajno, kaj li revojaĝis al sia hejmloko Rugeldalen ĉe Reros. Li ree komencis labori pri la manuskripto de "Nigraj montoj", la libro, kiu tuj konigis la nomon Johan Falkberget, kiam ĝi aperis en 1907 -- do vere multajn jarojn post la vera debuto de la verkisto.

La recenzoj enhavis kaj laŭdon kaj mallaŭdon -- sed ĉiuj samopiniis pri tio, ke la libro signifas ion novan en la literaturo, koncerne temon kaj lingvaĵon. Nova kaj nekonata homtipo eniris la literaturon: la mineja laboristo, kiu ofte ne estis tro rafinita -- nek en siaj paroloj, nek en sia konduto.

La estetikistoj konsterniĝis pro lia lingvaĵo, ĉar Falkberget uzis tipe norvegajn vortojn, kiuj ankoraŭ ne apartenis al la skriba lingvo, kaj ne malofte aperis iu stranga vorto el la lingvaĵo de la minejistoj. Sed Falkberget faris tion intence. Li komprenis, ke li ne povas priskribi sian specialan medion, uzante duone danan skriblingvon. Kaj en la dialogoj li uzas puran dialekton de Røros.

En 1913 aperis lia ĝis tiam plej granda romano en libroformo. "Eli Sjursdotter" estas la rakonto pri filino de bienetulo kaj ŝia amo al sveda soldato. Tio okazis en la tempo post la tragedia marŝo de generalo Armfeldt kaj liaj soldatoj tra la norvega montaro en la vintra veteraĉo -- do en la tempo de Carl XII. La libro fariĝis tre populara, kaj ankaŭ filmo poste farita pri la sama temo estis tre populara en Norvegujo. "Eli Sjursdotter" estis granda venko por Falkberget. Ankaŭ en "Lisbet p&#&229; Jarnfjell" (1915) oni renkontas fortan virinon, kreitan de la montaro mem.

Inter la multaj libroj, kiuj venis el lia mano, estis ankaŭ "Bør Børson", ridiga satiraĵo, kiun la aŭtoro verkis por humora gazeto, sed kiu ne ĉiam devis havi la sorton de felietono. La tuta lando ridis pri Bør Børson, la viro, kiu spekulaciis en la ekonomia konjunkturo dum la unuaj jaroj de la unua mondmilito. La libro aperis en multaj eldonoj, la filmo pri Bør Børson estis granda sukceso, kaj same la teatraĵo, kiun ludis la vojaĝanta teatro de lia ĵus mortinta filo, teatrestro Magnus Falkberget.

Tamen nur "Den fjerde nattevakt" montris la veran talenton de Falkberget. Kaj post tiu bonega romano, kiu aperis en 1923, la nomo de Johan Falkberget havas tre altan rangon inter norvegaj verkistoj. Ankaŭ tiu romano ĵus dramigita, kaj ludata sur ĉiuj scenejoj eĉ en provinco norvega, fariĝis grandega sukceso. La libro cetere havigis al Falkberget la artistan honorarion de la ŝtato.

Sed ankoraŭ pli granda venko estis la granda trilogio "Christianus Sextus", la verko pro kiu Falkberget fariĝis honora doktoro pri filozofio en Stokholmo antaŭ kelkaj jaroj. "Christianus Sextus" estas la nomo de malnova minejo. La tri diversaj eroj en la trilogio aperis en la jaroj 1927, 1931 kaj 1935. En la grandega aro de verkaĵoj el lia mano -- ĉ. 40 libroj kaj artikoloj, kiuj certe ampleksas multe pli ol la libroj -- tiu trilogio estas unu el la veraj pintoj, verko, kiu restos ĉiam valorega en la norvega literaturo. Falkberget priskribas mizeron de minejistoj, laboregon kaj ŝviton, sed samtempe la lumobena suno beligas la mallongan montaran someron. En la verkoj de Falkberget ĉiam tralumas la bono, la intereso pri la homo kaj la homa sorto -- meze en historiaj kaj kulturhistoriaj priskriboj. Varmaj sentoj kaj kristana etiko stampas liajn romanojn.

Kvankam Falkberget dum unu periodo estis parlamentano, dum pluraj periodoj membro de la komunuma estraro en sia hejma komunumeto -- kaj eĉ raportanto al la gazeteto "Fjell-Ljom" pri la kunvenoj de tiu komunuma estraro! -- kvankam li verkis milojn da artikoloj, ne nur en la ĉefurbaj gazetoj, sed same ofte, kaj eble prefere, en malgrandaj gazetoj, el la tipo de "Fjell-Ljom", kvankam li dum la lastaj du jardekoj faris multajn paroladojn, ne malpleje pri pli intima kunlaboro inter la Nordaj landoj, kvankam li estis estrarano de la mina kompanio Røros Kobberverk kaj de la loka muzeo kaj de multaj aliaj organizaĵoj, kaj kvankam li estis kaj estas fervora kaj bonfara leterskribanto, kaj kiel tia donis konsolon kaj lumon al multaj homoj dum la militaj jaroj tamen Johan Falkberget havas ankoraŭ tempon por verki -- kaj verki librojn el plej alta kvalito.

"Nattens brød" ("La nokta pano") estas lia lasta trilogio -- kaj mi ne malkaŝas sekreton, dirante, ke li nun laboras pri kvara volumo. Denove li priskribas homajn sortojn el historia tempo en Røros, denove virinan sorton -- kaj virinon, kiu certe restas pli kara al la norvegoj ol Eli aŭ Lisbet. "Nattens brød" estas pli ol romano -- ĝi estas kulturhistorio, priskribo de homa vivo, romano kaj prediko.

Karakteriza koncerne lian starpunkton dum la germana okupado estas la respondo, kiun li sendis al la naziaj aŭtoritatoj, kiam tiuj festis la 300-jaran jubileon de Røros kaj la kuprominejoj, kaj ne povis ne inviti lin, la simbolon mem de la jubileantoj: "Ĉar mian edzinon oni ne invitis, mi ne povas veni, kaj se oni estus ŝin invitinta, mi tamen ne povus veni ..."

Kiam, en 1949, Falkberget estis 70-jara, mi faris por la gazeto "Fjell-Ljom" specon de enketo, petante konatajn aŭtorojn norvegajn kaj eksterlandajn pri saluto al la jubileanto. Tiam la sveda Princo Wilhelm skribis i. a.:

"Kun la klara vido de viziulo kaj la sento de artisto pri la esencaĵo li igis la homojn el pasintaj tempoj elstari el la forgeso, li enblovis ion el sia propra spirito en ilin, tiel ke ili denove reviviĝis. Epokojn de mallumo kaj subpremo, de superstiĉo kaj sorĉado, de netolereblaj primitivaj kondiĉoj kaj akran lukton por ekzisto li priskribis per vortoj kun peza sono. Ili estas iom sovaĝaj kaj incitaj kaj samtempe havas la iom kvietan tonon, kiun oni trovas en la patinaj koloroj de malnovaj teksitaj tapiŝoj. Tio estas bildoj kun drama intenso. Kaj meze en la okazaĵoj moviĝas la ĉion superanta persono de An-Magritt, la bov-veturigistino, kiel luma simbolo pri la nesubigeblo, vivpovo, vetdiremo kaj memstaro en la norvega karaktero. Ŝi venkas pro tio, ke ŝi posedas la ĝustan kredon, la ĝustan seriozon, la ĝustan ĝojon. Kaj oni povas diri, ke Falkberget venkas pro la samaj kaŭzoj. Li kredas je la bono de la homoj, kaj je la homa povo, en si mem krei la feliĉon, kiun malagrabla ĉirkaŭa mondo lasas. Li posedas la seriozon bezonatan por artisto, kiu atakas grandajn taskojn. Li ankaŭ posedas la ĝojon de la kreado, sen kiu la vorto fariĝas ŝelo malplena je spirito kaj enhavo."