Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Grand Dictionnaire Esperanto-Français de Gaston WARINGHIEN

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/1, p. 62


Grand Dictionnaire Esperanto-Français de G. Waringhien. Unu volumo de 368 paĝoj, 14x19,5 tole binditaj sub plasta kovrilo transvidebla.

La nova, eleganta, detala Esp.-Franca Vortaro de G. Waringhien meritas plenan atenton en ĉiuj rilatoj. Ĝia grupigo donas tute firman bazon al la vortaruzanto, tiel, ke en tiu rilato parte ĝi servas tute neriproĉeble al franclingvanoj kaj ankaŭ por tiuj, kiuj studas la francan lingvon. Kompreneble estis neeble -- kiel ĝenerale ĉiam estas pri nacilingvaj Esp.-vortaroj -- igi ĝin tiel ampleksa, ke nefrancoj povus ĝin uzi ankaŭ kiel kompletan informilon pri genroj k. s.

Tekniko kaj scienco havas vastan kaj abundan parton en la vortaro: ĝuste konsiderante la rilaton de la kunmetoj kaj francoj, en kies lingvo la kunmeto estas fremda, Waringhien donis multe da loko al vortkunmetaĵoj. Entute bela verko de klara cerbo.

Propraj nomoj, geografiaj nomoj, la lastaj laŭ la ĝenerala urĝa bezono, estas transskribitaj: Ekz-e Ĉarlota -- Charlotte, Budapesto (kial ne Budapeŝto), Burgonjo.

Kiel jam el tiuj ĉi mallongaj rimarkoj estas konstateble, la vortaro ne malgrave klopodas ordigi ankaŭ ĝis nun ne tute deciditajn lingvaj detalojn, kaj ĝi nepre havos kiel publikon ne nur la francojn, sed ĉiujn, kiuj havas ion por fari pri la lingva kreado, ĉu aktive, ĉu observe.