Enkomputiligis Don HARLOW

La hundo

de Arthur OMRE

elnorvegigis Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/1, paĝoj 6-8


A. Omre (n. 1887), kiu ĵus festis sian 70-jaran naskiĝtagon, estas karakterizebla jene: streĉa rakontkapablo, psikologia akro, kaj moderna problemesploro. Krom tiuj ecoj, certigintan nepran intereson, li verkas kun kristala klareco. Omre apartenas al la alta elito de la moderna norvega literaturo. La suba novelo estas el la milita tempo (obs. la aludon pri la kafmanko tiam).

La hundo, granda, nigra hundo, sekvis min malrapide. Mi ne sentis min tute sekura kaj ne emis turni la dorson al ĝi. Kiam mi haltis kaj alrigardis ĝin, ĝi sidiĝis, rigardis min, kvazaŭ mi estus ia stranga besto. Ĝi skuis la kapon.

"Iru hejmen", mi diris. Sed ĝi nur trankvile sidis. Kiam mi reekiris, ĝi sekvis min 4-5 paŝojn malantaŭ mi. Ĝi trotis peze, sed mole, preskaŭ, kiel novfundlanda hundo. Tiuj estas saĝaj bestoj. Ĝi estis sufiĉe longhara, kaj ĝia pelto estis brila.

Kiam mi proksimiĝis al malgranda domo, ĝi preterpasis min, iom ekbojis supren al la domo kaj sidiĝis sube, ĉe la ŝtupoj. Mi tute ne havis emon provi la preterpason ĉe ĝi sur la mallarĝa pado.

Virino iom pli ol tridek jarojn aĝa elvenis tra la pordo kaj riverencis al mi; bela blonda virino. Ŝi rigardis min sen rideto. Mi demandis pri la vojo al la stacio.

"Mi iom misvojiĝis. Mi transiris la arbaron de K."

"Jes, tiam vi tute misvojiĝis!" ŝi diris. "Vi devas reiri ĝis la vojdisiĝo kaj elekti la malpli larĝan vojon maldekstren kaj poste la alian dekstren. Tio estas sufiĉe longa kaj troviĝas transvojo, kvankam vi ne povos ĝin trovi ... Se ..."

"Ĉu tiu estas via hundo?" mi diris.

"Jes," ŝi diris. "Mia hundo."

"Ĉu ĝi estas novfundlanda?" mi demandis.

"Ĝi estas certe kruciĝo," ŝi diris. Sed ĝi havas ne malmulte da novfundlanda sango en si. Estas afabla hundo."

"Ĝi forte ekkolerus, se iu malbone traktus vin," mi diris.

"Jes, vi povas certi, ke estus tiel," ŝi diris kun subrideto. "Ĝi estas iaspeca policgardisto ĉi tie por mi. Jes, Urs ĉiam havas malfermaj siajn okulojn."

La hundo malrapide turnis la kapon, alrigardis ŝin, iom eksvingis la voston kaj denove alrigardis mm.

"Ĝi venis el la arbaro ĉe la vojdisiĝo kaj sekvis min ĉi tien" -- mi diris.

"Jes, ĝi havas lokon, kiu estas ĝia," ŝi diris. "Ĝi subfosas tie oston. Estas speciale bona humo por fosi tie oston. Kaj kelkfoje ĝi iras tien por kontroli, ĉu iu ne elfosis ĝin. Cetere ĝi malofte sekvas iun. Ĝi kutimas kuri rekte tra la arbaro por atentigi min, se venas iu ekstervilaĝano, jam longe antaŭ ol li preterpasas. Pri homoj, kiujn ĝi konas, malofte ĝi min avertas. Escepte, kiam mi atendas iun."

"Ĝi do scias, kiam vi atendas iun."

"Jes, ja," ŝi diris. "Mi kutimas diri al ĝi, ke hodiaŭ tiu aŭ tiu venos. Vi estas soifa kaj malsata post la longa vojo" ŝi aldonis.

"Ho jes," mi diris. "Ĉu mi rajtas aĉeti iom da lakto?"

"Bonvolu enveni", ŝi diris. "Jes, lakton mi havas. Flankiĝu, Urs, ke la sinjoro povu enveni tie."

La hundo leviĝis kaj faris kelke da paŝoj flanken kaj reeksidiĝis. Ĝi svingis malrapide la voston, kiam mi preteriris supren sur la ŝtupoj. Mi venis al beleta ĉambro. La virino iris en la kuirejon kaj revenis kun kruĉo da lakto kaj glaso sur plato. Ŝi lasis la eksteran pordon malfermita. Mi vidis, ke ŝi estas tre bela, bonforma kaj vestita en nova blua kotonrobo. La hela hararo estis dense alkombita al la bela kapo. Sed la vizaĝo estis iel senmova. Ŝi aspektis apatia.

"Baldaŭ estos kafo ..." ŝi diris. "Ankaŭ mi intencas trinki tason da kafo. Mi ricevis iom da bona kafo pasintsemajne. Cetere estas malfacile akiri ĝin nuntempe. Sed eble vi ne ŝatas kafon."

"Jes ja, mi ege ŝatas kafon ..." mi diris.

"Ankaŭ mia edzo ŝatis ĝin ..." ŝi diris.

"Ĉu li eble mortis?" mi diris singarde.

"Ne, li vere ne estas mortinta," ŝi diris. "Li vojaĝis de mi antaŭ du jaroj. Ni estis geedzoj nur unu jaron. Li vojaĝis al iu alia."

Tiel parolas infanoj kaj naivaj homoj, mi pensis. Ili rakontas malferme pri ĉio. Ili senŝarĝigas sin tute. Estus bone, se oni povus fari tiel.

"Estas malĝojige!" Oni ja devas diri ion.

"Jes, malĝojige ..." ŝi diris malrapide. "Aŭdu nur," ŝi diris. "Vi estas tre simila al mia edzo. Vi povus esti lia pli maljuna frato. Li estas iom pli juna ol vi. Tial Urs sekvis vin. Ĝi opinias, ke vi similas lin. Jes, ne tiel, ke ĝi kredis, ke vi estas li. Sed ĝi opinias certe, ke vi estas tre simila al li."

"Ne ... hundo ne vidas tiel bone."

"Jes, jes," ŝi diris. "Certe ĝi sekvis vin pro tio. Ĝi ne kutimas akompani la homojn tiel. Ĝi pensis, ke estas rimarkinde, kiom vi similas mian edzon. Mi konas bone Urson."

Kafodoro venis el la kuirejo. Ŝi eliris kaj post kelke da momentoj ŝi revenis kun kafo, densa kremo, sukero kaj kuketoj. Foto, en arĝentita kadro, kiu staris sur la komodo, estus povinta prezenti min mem antaŭ 10 jaroj. Ŝi rimarkis, ke mi rigardas la portreton.

"Ni ne eksiĝis," ŝi diris.

"Vi povas tion fari kiam ajn!" mi diris.

"Prefere ne miaflanke ..." ŝi diris. "Mi volas iom atendi. Mi ja promesis ne malmulte kiam ni staris antaŭ la altaro."

"Povas esti, ke li revenos ..." mi diris.

"Mi ne scias ..." ŝi diris tire. "Sed bonvolu preni iom por vi. Estis agrable babili kun iu. Dum tuta semajno mi parolis kun neniu. Kaj vi estas tiel simila al li. Estas vere rimarkinde ..."

Ni sidis tie ne mallonge. Mi havis vere longan vojon kaj bezonis ripozon. Ŝi ne permesis pagi.

"Mi volas diri al vi ion ..." ŝi diris. "Urs povas akompani vin al tiu transvojo. Oni gajnas preskaŭ la duonon de la vojo per tio. Ĝi povas aĉeti iom al mi tiam. Mi bezonas kelkajn aĵojn. Venu ĉi tien, Urs!" ŝi diris.

La hundo amblis supren laŭ la ŝtupoj kaj sidigis sin sur la plankon. Ŝi pendigis sur gin etan selon kun po unu valizeto ambaŭflanke. Poste ŝi skribis ion sur paperon kaj metis ĝin en unu el la valizoj.

"Vi sekvu rekte la arbarvojon supren", ŝi diris. "Urs iros antaŭ vi. Vi devas nur sekvi ĝin. La pado malaperas jen kaj jen. Kiam vi estis irinta duonhoron, vi venos al arbara loĝata loko. Tie iros Urs en la arbaron maldekstre. Sed ne zorgu pri tio. Vi povas daŭrigi rekte preter tiu vojo. Urs revenos al la pado, kiam vi estos irinta pecon sur la alia flanko. Nome tie troviĝas hundo kaj Urs ne volas brui kun ĝi, kiam ĝi akompanas iun, aŭ ĝi havas komision. Ĝin malhelpas tiu hundo. Cetere ili estas bonaj amikoj. Tiu estas hundino.

"Tuj poste vi venos al la granda vojo. Tie estas malgranda budo. Urs iros antaŭe. Tiam vi havos apenaŭ duonhoron malsupren al la stacio, dum la tuta tempo en la arbaro. Ĝi akompanos vin ĝis la platformo. Tiam vi karesu ĝin. Ĝi ŝatas esti karesata, post kiam ĝi montris la vojon. Poste ĝi reiros al la komerca budo kaj ricevos, kion ĝi devas kunporti. Poste ĝi reiros al la stacio kaj ricevos oston de la edzino de la staciestro. Ĝi certe atendos ĉe la platformo, ĝis la trajno venos. Ĝi ŝatas rigardi la trajnon. Vi komprenas, malmulto okazas ĉi tie."

"Estu nun brava hundo kaj akompanu la sinjoron, Urs," ŝi diris serioze. "Kaj poste vi aĉetu iom por mi ĉe Nyberg. Li estas afablulo. Sekvu nun ĉi tiun sinjoron bele kaj revenu tuj. Estu bravulo nun, Urs."

La hundo alrigardis ŝin, rigardis al mi kaj malrapide eliris kaj rekte en la arbaron. Tie ĝi haltis kaj atendis. Ĝi trotetis en malrapida ritmo antaŭ mi proksimume duonhoron. Kiam ĝi ekvidis la loĝlokon, ĝi alrigardis min, iom eksvingis la voston kaj enkuris arbaren maldekstren. Mi daŭrigis tute rekte preter la loĝloko. Tie eta laponhundino ĝemis malantaŭ la korto de la dometo, kuris al la barilo kaj vostsalutis min.

Iom pli malproksime staris la hundo kaj atendis min, amblis trankvile antaŭ mi kaj transiris rekte la vojon kaj eniris la padon aliflanke. Ĉe la budo ĝi atendis por konstati, ĉu mi bonorde sekvas ĝin.

20 minutojn poste ni staris sur la platformo de la stacio. Mi frapetis ĝin kaj diris: "Nun vi estis brava hundo, Urs. Mi dankas vin pro la societo." La hundo malrapide svingis la voston, alrigardis min kaj ektrotetis trankvile al la komerca budo. Mi eniris por aĉeti tabakon. Nun ĝin mi ne koncernis plu. Ĝi ŝajnigis ne vidi min kaj lokis sin antaŭ la vendotablon kaj atendis.

"Ĉu vi estas ĉi tie, Urs?" diris la komercisto. "Kiom vi deziras hodiaŭ?" Li malfermis la valizon, enpakis la varojn kaj dividis egale en la du valizojn. "Kaj vi volas havi pecon da brustsukero, kompreneble ..." li diris. Li metis pecon da bruna sukerpapero kaj metis suben en la valizon. La hundo kontente vibrigis la voston, reiris denove al la stacio, sidiĝis kaj rigardis supren al la fenestro. La edzino de la staciestro elvenis kaj metis oston en paperon kaj metis en la valizon. La hundo svingis la voston, alrigardis ŝin, sidiĝis kaj atendis.

Mi iris tien-reen sur la platformo kaj fumis. "Ĝi atendas la trajnon ..." diris la edzino de la staciestro. "Ĝi ne foriros, antaŭ la ekveturo de la trajno. Ĝi tiom ŝatas rigardi la trajnon."

"Eble ĝi atendas, ke iu venos?" mi diris.

"Jes, eble," ŝi diris. "Tiaokaze ĝi atendis jam vere longtempe."

"Du jarojn" mi diris.

"Jes, du jarojn ..." ŝi diris. "Eble vi estas parenco. Vi tiom similas lin."

Mi aĉetis bileton. Tuj poste enruliĝis la trajno. La hundo restariĝis, staris kaj rigardis tien-reen ekster la vagonoj.