Enkomputiligis Don HARLOW

Karaktero kaj enhavo de interlingvistika disciplino

de A. BORMANN

aperis en Norda Prismo, 58/1, paĝoj 52-53


D-ro A. Bormann (Flensburg-Mürvik, Blücherstr. 17) estas gvidanto en la Societo por Internacia Lingvo, redaktoro de la Interlingvistika Informa Servo. La suba artikol(part)o aperis en la menciita organo (2/1957).

La problemoj rilatantaj al la internacia lingvo vaste trapasas la limojn de lingvoscienco: ili etendiĝas precipe kun siaj gravaj politikaj kaj kulturaj demandoj grandparte en la terenon de la socialaj sciencoj. Pro tio la interlingvistiko ne povas esti nura subdisciplino de lingvistiko. Tiom kiom temas pri lingvistikaj demandoj, la interlingvistiko kompreneble aplikas ankaŭ lingvistikajn metodojn, nur ĉi-rilate ĝi apartenas al la lingvistiko. Sed pro la graveco de la demandoj ekster-lingvistikaj en la interlingvistiko aparta pozicio devos esti koncedata al ĝi.

Tiu aparta karaktero de la interlingvistiko certe ankaŭ estas la kaŭzo, kial la interlingvistiko ĝis nun ne povis trovi sufiĉe da intereso en la kadro de lingvistiko. Aliflanke la interlingvistiko pro siaj tamen evidentaj rilatoj al la lingvistiko ankaŭ ankoraŭ ne povis trovi iom da intereso en la kadro de la sociaj sciencoj. Pro tio ĉiuj ĝisnunaj difinoj de la nocio interlingvistiko devas esti rigardataj kiel nesufiĉaj. Jespersen, kiu ektrovis la nomon, diris: "Interlingvistiko estas tiu branĉo de lingvoscienco, kiu traktas la strukturon kaj la bazajn ideojn de ĉiuj lingvoj kun la celo de derivado de normo por 'interlingvoj' -- t. e. helpaj lingvoj destinitaj por la buŝa kaj skriba uzadoj inter homoj ne kapablaj interkompreniĝi per siaj gepatraj lingvoj." D-ro Manders, nederlanda lingvisto, diras: "Interlingvistiko estas tiu branĉo de lingvoscienco kies celo estas trovi la plej kontentigan solvon de la planlingva problemo." Krome Ölberg en principa traktado nomas la interlingvistikon en pli vasta senco "scienca branĉo koncernanta la internaciajn lingvojn" (laŭ li ĉiuj en interrilatoj interŝtataj eblaj lingvoj) kaj en pli malvasta senco "la okupiĝo pri la internaciaj artefaritaj lingvoj". Kaj fine laŭ d-ro Gode, usona lingvisto, ellaborinta en la International Auxihary Language Association (IALA) helplingvan projekton devus la anoj de lia sistemo Interlingua esti nomataj interlingvistoj, do la okupiĝo pri tiu objekto interlingvistiko.

Estas evidente ke la interlingvistiko, se ĝi volas esti plenvalora scienca disciplino, ne povas esti limigata en sia tasko kiel la cititaj difinoj esprimas. Ne povos esti la celo de scienca disciplino solvi certan taskon kaj per tio fini sin mem. Kontraŭe, la fenomeno de internacia lingvo prezentas aron da demandoj, kiel ni montris en nedetalaj konturoj, de daŭra signifo.

Laŭ ni interlingvistiko estas difinita kiel la branĉo de scienco, kiu esploras la ĝenerale-politikajn, kulturajn, sociologiajn kaj lingvistikajn demandojn de lingvo uzata same de ĉiuj homoj en interrilatoj internaciaj: la internacia lingvo.

Ankaŭ la fakto ke internacia lingvo ĝis nun ne estas agnoskita, do praktike kaj laŭjure ankoraŭ ne ekzistas, ne kontraŭas al tio ke la demandoj pri kaj ĉirkaŭ ĝi povas esti objekto de scienca esplorado. La problemaro ekzistas en ĉiu kazo. Kiam internacia lingvo estos enkondukita, iom post iom konfirmiĝos aŭ malkonfirmiĝos la teoriaj ekkonoj, kiujn oni estas trovinta.

Se oni traktas la problemon estos utile distingi tri grupojn en la sistemo de interlingvistiko:

La ĝenerala interlingvistiko okupiĝos pri la rilatoj inter la lingvo internacia kaj la homo. Ĝia tasko estas ekkoni kaj fiksi la idealajn kaj la materiajn bezonojn de la komunumo de homoj kaj popoloj en la mondo, esplori la kuntekstojn por ĉiuj esencaj inter lingvo, individuo kaj socio, derivi el tio principojn por la elekto de internacia lingvo kaj konsideri la efikojn, kiujn havos la internacia lingvo en politika, kultura, sociologia kaj ekonomia rilatoj.

La speciala interlingvistiko studados la rilatojn inter la internacia lingvo kaj la naciaj lingvoj kaj observados kiel ili influas unu la aliajn. Tiu estos speciala speco de kompara lingvoscienco.

La praktika interlingvistiko fine enhavos la instruadon de la internacia lingvo mem, de ĝia vortaro, gramatiko kaj stilistiko kaj atentos ties pluajn evoluojn.

En la nuna stato nur la ĝenerala interlingvistiko povas esti komplete traktata pro la ankoraŭ-nea konsento pri internacia lingvo. Kiam la interkonsento estos atingita, devos en la praktika interlingvistiko la instruado de la internacia lingvo esti traktata kaj en la speciala interlingvistiko la rilatoj inter la lingvo internacia kaj la lingvoj naciaj esti observataj kaj ekspluatataj. Tiam ankaŭ certa parto de la ĝenerala interlingvistiko, t. e. tiu servanta al la preparado de la enkonduko, devos esti elprenata el la materia parto kaj enigata en la historian parton. La esenca parto de la interlingvistika disciplino estos -- almenaŭ unue -- la ĝenerala interlingvistiko, en kiu la koncernaj demandoj de ĝenerala signifo estas kompilitaj laŭsisteme.