Enkomputiligis Don HARLOW |
Ho Ĉi-fan -- Ĉina nuntempa poeto. Li verkis multe da poemoj "Nokta kantaro kaj Taga kantaro" "Pri la realismo", ktp. Ĉi tiu poemo, verkita en la jaro 1942, estas elektita el lia poemaro "Nokta kantaro kaj Taga kantaro". La tradukinto estas profesoro, multe vojaĝinta tutmonde.
Mi kantas por la junularo. La matenon mi kantas, La esperon mi kantas, Mi kantas la estontecon Mi kantas la kreskantan forton. Mia kanto Flugu vi, ho! Flugu en la koron junulan Serĉi tie restejon vian. Ĉiu ĝojo aŭ prava penso Tremu en mi kiel herbero, Transformiĝu je sonoj nur Kaj ĉiuflanken disflugu, Kvankam milda ĝi estu kiel brizo Aŭ kiel brilo de la suno. Trankvile el mia animo Foriĝis la plenaĝa melankolio. Mi fariĝas juna denove, Mia sango kuras rapide. Por la vivo, Mi repleniĝis de iluzioj, Repleniĝis ankaŭ de sopiroj. |