Enkomputiligis Don HARLOW

Mi estas kompleza al bestoj: nokta epizodo

de Ralph A. LEWIN

aperis en Norda Prismo, 58/1, p. 30


Kontraŭ vitro nevidata
Eta neĝo pilko batas --
Mola nokta papilio
Per la kupra kapo gratas.

Ĉesu, kompatinda besto!
Vi neniam ĝin traboros;
Nur difektos la okulojn
Kaj vi certe kapdoloros.

Malfermante la fenestron,
Demetinte la fontplumon,
Mi enlasas la anĝelon
Kiu flirtas en la lumon.

Kvazaŭ duon-blindigite
La tineo fluge maŝas,
Teksas sur la blanka muro
Kaj, per flugilado, draŝas

Inter surpaperaj floroj;
Kolizias kun malhela,
Samaspekta ombruleto
Sur plafono ŝajnĉiela.

Turniĝante al la lampo,
Ĝi krakigas la surfacon
De varmega lumigilo,
Tute ne sentante lacon.

Sed, per frenezega flugo,
Bruliginte la antenojn,
La malsaĝa best' daŭrigas
Siajn ŝanceliĝajn penojn.

Tia sensingarda ago,
Post sufiĉe da ripeto,
Estas certe memmortiga.
Haltu! Haltu, anĝeleto!

Do mi ĉasas la insekton,
Relasinte la skribadon,
Klopodante lin allogi
En gapantan fingrokradon.

Jen la inko, elverŝita,
Nigre fluas sur la paĝon,
Sed mi kaptas mian gaston
En sekuran pugnokaĝon.

Zorge mi ĝin metas mole
Sur la sojlon de fenestro,
Kaj mi tion-ĉi refermas.
Nun, denove studejestro,

Kun kontento mi rigardas
Kiel, de la trabo randa,
Griziĝante per vibrado,
Ĉiam pli kaj pli malgranda,

La tineo, ekfluginta
Animeto de neĝero,
Brilas en la lumradio --
Ĝis subita malapero

En la buŝon dentoplenan
De vesperto de vespero
Kiu, preterkirliĝante,
Serĉas manĝon el aero.

Kvankam la fluganta muso
Prenis mian papilion,
Mi bedaŭras ĝin neniom,
Ĉar mi faris mian ĉion.

Mi, sufiĉe grandanime,
Amas ĉiun bestan fraton.
Supozeble la vesperto
Jes, nuligis la malsaton.