Enkomputiligis Don HARLOW

Tero kaj akvo devas esti sub homa kontrolo

de Profesoro Hans PETTERSSON

elsvedigis Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/1, paĝoj 2-5


Profesoro Hans Pettersson (Gotenburgo) estas konata kiel oceanografo, geofizikisto kaj ankaŭ kiel atomesploristo, unu el la mondfamuloj de la sveda scienca vivo. Tiu ĉi artikolo, aperinta en Stockholms-Tidningen okupas sin pri la energioproblemo, nutroprodukto kaj klimata transformiĝo de la estonteco. La artikolo aperas kun la permeso de la aŭtoro kaj kun la konsento de Stockholms-Tidningen, ĉe kiu la kopirajto troviĝas. La instruo de la artikolo: agi antaŭ ol la danĝero estos tro akuta! Certe ne superflua averto!

Pro la eksplodeca evoluo de la naturscienco kaj tekniko dum la lastaj jardekoj estas multaj, kiuj scivolas, kion kunportos la estonteco. Ĉu la ritmo de la progreso iĝos same urĝa dum la nova jarcento? Kiom longen venos dum ĝi la homaro sur la vojo al la 1000-jara regno aŭ ĉu al la mondkatastrofo?

Antaŭ ol diskuti tiujn ĉi demandojn, estos utile doni rerigardon al la evoluo de la natursciencoj dum la lasta jarcenta turno. Kelkajn jardekojn pli frue multe da fizikistoj konsideris la evoluon en sia propra scienco en grandaj trajtoj jam finita. Tio, kio restis, estis laŭ ili fari mezurojn kun pli granda precizo koncerne la fizikajn konstantaĵojn. Tiam venis surprize novaj inventoj de ĝis nun nekonataj fenomenoj. Tiu de Becquerel, t. e. la radioaktiva radiado, la X-radioj de Röntgen, la radiumo de la geedzoj Curie, kies mistera energioevoluo "el la nenio" ŝajne renversis la energioprincipon. La malkovro fare de Ramsay kaj Rayleigh pri la subtilaj gasoj, la nulvaloraj bazmaterioj. Dum la sekva jardeko venis la malkovro de la energia kvanto fare de Planck kaj, kelkajn jarojn poste tiu de la atomnukleo fare de Rutherford.

Ne estas mirige, ke jam tiu ĉi fazo de la fizika evoluo aspektis fantastika al la fizikistoj de la klasika epoko, kaj kiel ankaŭ nun, oni demandis sin: Kio okazos post tiu ĉi? La respondo venis per la artefarita elementtransformo, kiu siavice gvidis al la liberigo de la nuklea energio -- por bono kaj pereo!

Kiam nun oni provas rigardi en la estontecon, estas motivite konsideri la plej gravajn problemojn de tiu ĉi estonteco kaj tiujn danĝerojn por la homaro, kiujn ĝi enhavas. La rusa sukceso pri Sputnik I. kaj II. havas eble sian plej grandan signifon en impulso de memjuĝo, je kiu ĝi igis la gvidantajn politikistojn de Usono kaj en la revizio de la amerika eduka kaj instrua sistemo, kiu devos sekvi el tio.

Danĝero!

La problemo de la estonteco, malantaŭ kiu vidiĝas la danĝeroj de la estonteco, estas unuavice la energioproblemo, la produkto de nutrajoj, la popoldenseca problemo kaj fine la klimatproblemo.

Dum mia ĵusa vizito en Radiation Laboratory ĉe Berkeley, kien oni invitis min por prelegi pri miaj laboroj ĉe Sir William Ramsay, mi ricevis tre fortan impreson pri la eksperimentaj rimedoj, kiuj estas je la dispono de la nuklea esploristo. Dankeble al la giganta "bevatrono" kaj la granda linia akceleratoro oni sukcesis konstrui laŭvice grupon de "trans-uranaj" bazmaterioj kun atomnumeroj ĝis 101. Ĝuste nun oni klopodas akceptigi la prezenton de la elemento 102, malkovrita en Stockholm, kiu ricevis la nomon "nobelio" (nobellium), sed ĝis nun sensukcese.

Kio okazas?

Vidinte tiun ĉi konstruejon de novaj, en la naturo ĝis nun ne troveblaj bazmaterioj, oni devas demandi sin, kio okazas proksiman fojon en la nukleaj fiziko kaj kemio. Ĉu per eĉ pli fortega energikoncentrado ankoraŭ pluraj bazmaterioj viciĝos al la cento de la perioda sistemo? Ĉu oni povos solvi per studado de la pli peza, en la bevatrono liberigita nuklea fragmento, la enigmon de la pli kaj pli problemplena nukleostrukturo? Ĉu oni atingos per tio la efikan eluzon de la giganta energio-rezervo estanta en la nukleoj?

Rilate al la energioproblemo, estas ĝistediĝe ripetita vero, ke ni vivas super niaj ebloj koncerne la fosilian hejtaĵon. Karbo kaj oleo elĉerpiĝos laŭ la antaŭdiroj jam dum kelkaj jarcentoj, jam en la nuno de la energikonsumo. Dum la sama tempo, verŝajne jam pli frue, estos la akvoforto plene ekspluatita. La pli difuzaj energifontoj, la sunradiado, la tajdo, la ondoj de la maro kaj fluoj reprezentas provizojn, kies ekspluato devos renkonti egajn teknikajn kaj ekonomiajn obstaklojn.

La atomforto

Kaj jen fine la granda espero por la estonteco, la nuklea energio, populare nomata "atomforto". Pri la granda fortostreĉo, nuntempe funkcianta por ekinstigi la nukleojn por utila laboro, oni povas diri nur laŭdojn.

Sed apenaŭ evitis la kritikan observanton la fakto, ke ĉiuj ĝisnunaj kalkuloj pri establaj kaj funkciaj kostoj de la atomreaktoroj estis antaŭkonsiderataj tro malalte. Kiel ili povos dum la antaŭvidebla estonteco konkurenci kun la hidroelektraj, aŭ per karbo kaj oleo funkciaj centroj, estas malcerte. Oni ne forgesu ankaŭ tion, ke la provizo de la necesaj bazmaterioj kiel urano kaj toriumo estas ege barita. La fabelado de Harrison Brown pri ekstrakto de urano el ordinara granito devas konsideriĝi kiel sensenca babilo.

Tute alia situacio kreiĝas, se anstataŭ la distinga energio el la plej pezaj atomspecoj oni povus utiligi la fuzioenergion el la plej malpezaj. La provizo de la hidrogenisotropoj el la Oceano estas certe senlima. Sed la supermezure altaj temperaturoj, kiuj kreiĝas, kiam hidrogeno transiras je heliumo, faras la obstaklojn simile kolosaj kiel se oni volus sub teraj kondiĉoj imiti la sunreakciojn.

Estas probable, ke tiu ĉi miraĝanta celo de la estonteco, industriigo de la nuklea bombreakcio, ne povos esti atingebla dum antaŭvidebla futuro.

La nutrado

En proksima rilato al la energioproblemo estas la nutroproblemo de la popoloj. Se la energia provizo estus tiel riĉa, kiel la profetoj de la atomforto asertas, eble artefarita akvigo de la dezertaj regionoj de la tero estos ebla.

Ĉar la fortan kreskon de la terkultura rikolto baras la malboniĝo kaj malapero de la kultita tero pro la progresanta akvomanko kaj progresa erozio. La antaŭdiro pri la Oceano, kiel senbara fonto por nutraĵoj signifas nesufiĉan konon de la faktaj rilatoj. La oceanografaj ekspertoj estas forte skeptikaj kontraŭ la realigebleco de tm ĉi dezirsonĝo. Estas vero, ke neeluzita fiŝprovizo ekzistas parte en la ekvatoriaj ŝanĝregionoj kaj aliloke, kie salriĉa profundakvo altiĝas al la marsurfaco, parte en la arktaj kaj eĉ pli en la sudantarktaj navigaciaj vojoj. Sed jam duobligo de la nuntempa nutraĵprodukto el la maro ŝajnas esti problema. Kio rilatas la pliiĝantan akvomankon, ĝi dum la nuna jaro (1957) ricevis katastrofan bildon en Usono. Tie nun jam metas sian esperon al la eksperimentoj por liberigi la marakvon de sia salingredienco kaj aŭguras pri gigantaj akvokanaloj, kiuj gvidos la sensaligitan oceanakvon de la bordoj al la sekaj regionoj de la kontinenta interno.

Dezirsonĝo

Dume ŝrumpas la subakva kvanto maltrankvilige kaj en la trotaksitajn putojn en Kalifornio penetras la salakvo de la maro. La prirevata superakvigo de Saharo aŭ per fontakvo desube aŭ per akvo de Kongorivero, preskaŭ certe apartenas al la nerealigeblaj dezirsonĝoj. Eĉ pli skeptike oni devas juĝi la penson pri ekstensa kulturado de unuĉelaj algoj. Tiuj, kiuj atingis plej multe per siaj eksperimentoj, la japanoj, dubas pri tiu ĉi solvo de la nutroproblemo.

Bedaŭrinde la problemo ĝuste nun akute malpliboniĝas per la nuna giganta naskopluso, la senbara infankreo precipe en Hindujo, Sudorienta Azio kaj Ĉinujo. Speciala danĝero estas, ke tiuj kaj aliaj popoloj en la helpbezonaj subevoluintaj landoj, elpremas la intelekte pli aktivajn okcidentanojn, sur kies inventemo kaj iniciatforto devas unuavice kuŝi la peza ŝarĝo de la mondnutra problemo.

Naskokontrolo

Se efika naskokontrolo estus ebla en tiuj landoj, la nutroproblemo estus pli hela. Sed la esperoj estas ekstreme etaj al tio.

Kompreneble estus oportune esti optimisto kaj deklari, ke la nigraj antaŭdiroj pri la malsatiĝo de la mondo estas pentrado en nigro. Oni devas nur deziri al la optimistoj, ke ili ne devu ĝisvivi la fiaskon de tiuj ĉi beligaj prezentadoj.

Fine ni havas problemon, kiu momente ŝajnas esti fora kaj apenaŭ minacanta, t. e. la klimatmalfavoriĝo. Estas sendube, ke la klimato de la tero nun estas en interglacieca fazo. La retiriĝo de la enlanda glacio en Nordeŭropo kaj Nordameriko finiĝis nur antaŭ ĉ. dekmil jaroj. Ekzistas timiga ebleco, ke la nuna klimatpliboniĝo kun altiĝantaj temperaturoj, precipe ĉe la ne malaltaj latitudgradoj, kie nun okazas degelo de enlanda glacio el Gronlando kaj Antarktiso, povas ĉesi kaj esti sekvata de klimatmalfavoriĝo.

Labila varmo

Pri la kaŭzo de la glaciaj periodoj oni scias ankoraŭ tro malmulte. Sed tiom tamen estas certigita, ke la varmbalanciĝo de la tero estas ne tre firma. Pliiĝo aŭ reduktiĝo de la sunaktiveco, ŝanĝiĝo en la travideblo de la atmosfero por longaj aŭ kurtaj lumondoj povas perturbi la senteman radiadekvilibron kaj ŝanĝi la mezan temperaturon de la tero per tiuj malmultaj gradoj, kiuj sufiĉas enkonduki novan glacian epokon.

Malfacila elekto

Sed se la enlandglaciaro efektive malaperus kaj pli egaleca milda klimato, kiel dum partoj de la terciarepoko, alvenus, la vegetaciaj zonoj plilarĝiĝus eble per 10 latitudgradoj kaj la kulteblaj teritorioj proporcie kreskus? Sed samtempe venus la risko, ke progresanta sekiĝo minacus grandan parton de la tero.

Inter la nova glaciiĝo kaj nova varmperiodo "fällt einem die Wahl schwer!!" ( = Por la unuopulo estas malfacila la elekto. Tr.) Ni prefere konservu niajn restantan enlandglaciaron kaj glaciterenojn. Ili same kiel la kolosa varmkapacitato de la oceano sanige bremsas la abruptajn klimatvariiĝojn.

Resume oni povas diri, ke ĉefe la homoj mem kaŭzas la danĝerojn, minacantajn nin dum la plej proksimaj jarcentoj. Plua mismastrumado pri la kulturebla tero kaj akvoprovizo kaj plua trorapida kresko de la homnombro estas la plej fortaj minacoj. Ambaŭ tiuj devus esti sub homa kontrolo.