Enkomputiligis Don HARLOW

Posttagmeza suno

de Jirí KORÍNEK

aperis en Norda Prismo, 58/1, p. 9


En posttagmez' malfrua mi staras en la pordo,
rigardas en pejzaĝon sub lasta majsunbrilo,
kaj en kaŝej' anima ekvibras trista kordo --
kuŝas en tiu horo al mia viv' similo.

Aprezas mi kun saĝo la tagon, kiam tardas,
kiam disverŝas varmon ankoraŭ laste suno,
orume karesanta, ĝi ne tagmeze ardas,
sed kun mildeco kora rakontas pri la juno.

Ho suno de matenoj, freŝa kaj tagsaluta,
en roso de herbejo sparkanta milfajrere,
mi amis vin adore dum en arĝent' rosguta
vi kiel ĉielsplitoj antaŭ mi kusis tere.

Falĉota de la nokto kiam la tag' maturas
eklumis al mi suno kaj brilas ĝis en koro,
post ŝtormo sun' malfrua, mi fole al vi kuras,
je via ben' avida, antaŭ subira horo.