Enkomputiligis Don HARLOW

Vortlude

de Jirí KORÍNEK

aperis en Norda Prismo, 58/1, p. 9


Fidplena estis li kaj ŝvela de espero,
pelis kun ambici' lin de l' junec' insisto
al la rekordkonker', atleta kariero,
kaj logis glorĥimer': al venkoj ek!, sportisto!

Debutojn en la sport' la amkonkeroj sekvis,
ja kvazaŭ lin eĉ sort' obeus sen rezisto
li en negoc-konkur' rivalojn forekzekvis,
sen bridoj de skrupul' riĉiĝis eksportisto.

Per "stranga" interven' bankrotis viv' bonŝanca,
li ŝarĝojn en haven', portis en ŝvit' kaj tristo,
kaj ekkonsciis nur en horo finbilanca
pri sia miskalkul' maljuna eks-portisto.