Enkomputiligis Don HARLOW

Verkita ĉe tablo, kiam akcidento okazis

de Anna Maria LENNGREN

elsvedigis Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/1, p. 43


Ĉiun kreon sekvas fin'!
Sama sorto pelas nin.
Por memori jen admono:
mar' sekiĝos, dronos trono,
regno ĵusa nur ruin';
sunojn blinda nokt' enfermas,
mondoj iĝos nur gruzer'.
Kial do min nun konsternas,
ke rompiĝis manĝteler'?