Enkomputiligis Don HARLOW

Ave Maria

de Aleksandro GIRGINOV

elbulgarigis Ivan H. KRESTANOV

aperis en Norda Prismo, 58/1, paĝoj 40-43


A. Girginov estas moderna bulgara dramverkisto kaj realisma rakontisto. Li presigis 120 teatraĵojn kaj kelke da rakontaroj. Li intencas verki ion speciale pri kaj en la lingvo de la Verda Stelo. La jena traduko estas dediĉita al ni, kion ni varme dankas.

En aŭtora noto li mem diras: "Jam kiel lernanto vidis en la manoj de iu knabo esp. revuon, kaj kiam li klarigis al mi, kia estas tiu lingvo, antaŭ mi malfermiĝis mirinda fenestro al la vasta mondo. Baldaŭ ankaŭ mi eklernis kun entuaziasmo tiun belan novan lingvon. Mi tre bedaŭras, ke mi ne povis konservi mian tiaman junulan entuziasmon.

Laŭ mi, nun, kiam oni plej multe parolas kaj alvokas pri paco en la mondo, se oni parolus en Esp., tiuj alvokoj atingus pli rapide la korojn de la homoj tutmonde. Esperantistoj estas homoj de la paco kaj homamo, homoj de la frateco.

Tamen mi ja ne rifuzis finlerni Esp-on kaj malgraŭ, ke jam la 50 jaroj montris al mi multe da vivospertoj kaj instruis al mi multe, mi esperas, ke iun tagon mi povos plenigi ankaŭ tiun ĉi malplenaĵon, alpaŝante tutkore al la ellerno de Esp., verkonte originalaĵojn en tiu lingvo."

La tradukinto, I. H. Krestanov, akademiano, estas malnova kulturpioniro de nia lingvo en Bulgarujo.


Mi gastis ĉe iu familio.

Vintra vespero. Teo, konversacio, rido, gramofono kaj tiel plu.

Subite la domomastrino aŭdigis sin:

"Sinjoroj, mi petas iom da silento. Ĉu vi ne ŝatus aŭdi belan gramofonplaton?

"Kun plezuro, sinjorino", respondis iuj.

Ni silentiĝis. Ŝi malstreĉis la risorton kaj sidiĝis. La nigra disko egalmezure ekturniĝis, kaj tuj la ĉambro solene pleniĝis de sorĉa kanto.

Io ekprenis nin.

"A-ve Ma-ri-i-a ...", vibris la membrano.

"A-ve Ma-ri-a ...", ekvibris ankaŭ niaj animoj.

Kiam ekmortis la lastaj vortoj de la kanto kaj fandiĝis en la senbruon, la gramofona pinglo saltetis kaj komencis grati, ĉiuj ni elvekiĝis el sonĝo.

"Admirinde!" flustris iu.

Silento.

"Jes, admirinde!" ripetis alia. "Kiam mi aŭskultas tiun preĝon," komencis la sama, "mi ĉiam rememoras mian blindan kolegon, muzikanton. Kiel bele li ludis tiun saman 'Ave Maria'. Precipe la lastan fojon, kiam li ludis ĝin, en ĝin li enverŝis sian tutan doloron, -- doloron, kian nur blindulo povas havi. La rememoro min ekprenis, kaj se mi ne enuigas la societon, permesu al mi rakonti al vi tiun okazaĵon."

"Jes, jes, rakontu" diris ĉiuj.

"Bone!" li respondis, bruligis cigaredon, apogis sin al la seĝo kaj malrapide ekrakontis.

"Estis en la tempo, kiam tiuj aparatoj ne estis tiel perfektaj kaj disvastiĝintaj kiel nun, kiam ankoraŭ ne estis radio kaj laŭtparoliloj, kiam ĉiu bierejo kaj restoracio posedis sian orkestron, kaj kiam oni sercis kaj bone pagis la muzikistojn.

Dum iu somero, pro sanstataj kaŭzoj mi devis pasigi la tempon ĉe la maro. Samtempe mi volis ne resti senlabora. Mi pensis: mi serĉos iun kolegon liberan, kaj kun li ni trovos tempon en iu urbeto ĉe la marbordo. Mi forveturis al M ... Kaj jen tie la hazardo min renkontigis kun blinda violonisto. Lia nomo estis Konstantin.

Li havis riĉan, varian repertuaron, kvankam li ludis ĉion parkere; homo kun forta muzika memoro. Mi ne forgesis diri al vi: li estis sufiĉe multe studinta, kvankam ne ĝisfine en la muzika akademio. Tiam kaj iufoje nun, memorante lin, mi havis la penson: jen tiu homo sen tiu malfeliĉo, estus unu el niaj unuaj violonistoj; sed la kruela sorto estis seniginta lin de plej valora, de la vidsento; dum la lasta milito grenado vundis kaj kontuzis lin forte. Li restis viva, sed liaj okuloj malfortiĝis, kaj baldaŭ li blindiĝis. Kuracista helpo ne estis por li.

Kosta rakontis i. a. al mi tion. Ĝenerale li ne ŝatis paroli pri si, kaj al mi ne estis oportune eldemandi lin. Ni amikiĝis kaj trovis laboron en somera ĝardeno 'Al la Blanka Mevo'. La establo estis sufiĉe bona, la unua en la urbo kun alvido al la maro.

Dum labortagoj la stratoj de la urbeto estis dezertaj. Estis varme. Malofte videtiĝis preterpasantoj. Sed vespere, ĉ. la 7-a, 8-a horo, kiam ekblovetis agrabla malvarmeto de ]a maro, oni ekrampis sur la stratoj kaj en la "Blanka Mevo" estiĝis vera festo -- restis eĉ ne unu neokupita tablo.

Preskaŭ ĉiuj bangastoj vizitis "Blankan Mevon". Ĝi havis bonegan situon: antaŭ la rigardo malfermiĝis netaksebla akva vasto, kvazaŭ malfaldita, blua atlaso; en la malproksimo tremetis fiŝistaj barkoj kun etenditaj veloj. Kiam ni ĉesis ludi, ni aŭdadis, kiel la ondoj malsupre rompiĝis kontraŭ la roka bordo.

Kvankam ne-modeste, mi ne povas prisilenti, ke unu el la kaŭzoj de la pleniĝo de "Blanka Mevo" estis ankaŭ nia muzika programo kaj la bona ludo de la kolego.

Iufoje mi aŭdis, ke trans la fenestro malfermita de la hotelo iuj diris:

"Aŭdu, ĉivespere ni renkontiĝos ĉe la blinda violonisto, ĉu ne?'

Kaj vespere ne malofte mi aŭdis ekkriojn:

'Kiel bele ludas tiu violonisto!'.

Vere Kosta estis talenta. Li ludis kun profundo kaj kun sento. Per sia arĉo, kvazaŭ per magia vergo, li kreadis, konstruadis novan mondon, la mondon de la transa, de la eterna revo. Li streĉis nun luman kordon super la dronintan en la malluma maro kaj laŭ ĝi volis konduki la animojn de la homoj. Ĉio ekmortis, la nokto sin premis ĉe la barilo, malsupre kvietiĝis la maro, kaj ĉirkaŭ ni -- eĉ ne unu sono, eĉ ne unu tinto de glaso.

Tiel li ludis.

Kaj kiam la sono de lia violono, ekmortinta, dronis en la maron, li mallevis sian brakon kaj modeste riverencis per la kapo.

Ektremis la homoj kaj forŝiris sin en la revoj; ventego de aplaŭdoj eĥigis la nokton. Kaj kvazaŭ ĉies okuloj pliheliĝis kaj pliruĝiĝis la vino. Bruo, interparolo, festeno ...

Ne malofte mi aŭdis paroli pri li:

'Se li ne estus blinda, ĉu li povus ludi tiel bele?'

'Por li la tuta senco de la vivo estas la muziko' respondis alia.

Iuj sinjorinoj diris:

'Bedaŭrinde! Kiel bela viro!'

Li ŝatis, ke dum la paŭzoj mi sidiĝu apud lin kaj rakontu pri tio, kion mi vidis, pri la vizitantoj, geviroj, pri ĉiu nova, aparta aĵo. La vizitantoj estis preskaŭ ĉiam precize la samaj kaj Kosta -- ĉu laŭvoĉe, ĉu laŭ la irado -- komencis distingi ilin. Iun vesperon li demandis min:

'Jen, ĉu ne nun alvenis tiu sinjorino ĉe la lasta tablo?'

'Jes, ŝi estas ĉi tie, Kosta. Laŭ kio vi rekonis ŝin?'

'Laŭ ŝiaj paŝoj. Krome, ĉu vi ne rimarkis, ke ĉiam, kiam ŝi envenas, la ĝenerala bruado mallaŭtiĝas, silentiĝas.'

Iom poste li aldonis:

'Vere, ĉu ŝi estas tre bela?'

'Ho, jes, tre!' mi respondis. 'Unu el la plej belaj virinoj, kiujn mi renkontis.'

'Ĉu ĉiuj alrigardas ŝin?'

'Jes, ĉiuj, kaj viroj kaj virinoj,'

'Kaj, kiel vi diras, ĉiam sola ŝi estas?'

'Jes, ĉiam.'

'Kaj kio estas la aparta pri ŝi?'

'Ŝiaj okuloj.'

'Ĉu nigraj ili estas?'

'Jes, nigraj.'

Li iom peze ĝemis, ekfrotis la frunton per la mano kaj diris nenion pli.

La nigraokula sinjorino venis ĉiam en la sama tempo, sidiĝis ĉe la lasta tablo, apud la barilo de la teraso, mendis vespermanĝon, kiun ŝi ĉiun fojon apenaŭ tuŝis, aŭskultis iom la muzikon, admire rigardis iome la maron kaj foriris. En ŝia rigardo estis io stranga, profunda, kiam ŝi preterpasis nin, ŝi ĉiam iel pli longe alrigardis Kostan. Ĉiuj virinoj alrigardis lin.

Mi diris, ke li ne ŝatis paroli pri si, sed iun vesperon li permesis al si iom pli. Ni parolis pri la malbonŝancoj de la soleca, vagula vivo.

'Sed kial almenaŭ vi, kial vi ne edziĝas? Ĉu la tutan vivon estos tiel pri vi?'

Mi respondis al li:

'Mi ne ĵuris pri tio, homo ne scias, kiam alvenos lia blinda semajno.'

'Ĉu la blinda?', li ripetis kaj ridetis.

Sammomente mi bedaŭris, ke mi ellasis tiun vorton. Ĉiam mi gardis min, por ke mi ne diru ion, kio rememorigas al li lian malfeliĉon.

'Jes, vere oni diras tiel -- blinda semajno -- .'

'Ĉu vi neniam estis edzo?' mi demandis.

'Ne, nur fianĉo. Restis ankoraŭ kelkaj semajnoj ĝis la geedziĝo, sed la milito komenciĝis kaj mi iris al la fronto. Ni disiĝis kaj mi neniam renkontis plu la fianĉinon. Post mia vundiĝo mi ne volis aŭdigi min al ŝi. Kio okazis pri ŝi, mi ne scias, eble ŝi edziniĝis.'

Li eksilentis iomete kaj poste daŭrigis:

'Ĉu mi estus devinta malfeliĉigi ŝin por suferi kune kun mi? Restis al mi de ŝi nur unu luma memoraĵo, kiu neniam revenos, samkiel sola portreteto, kiun bedaŭrinde neniam plu mi povos vidi.'

'Ĉu vi dezirus ŝin renkonti?'

'Ne, tio ne devas okazi. Pro ni ambaŭ.'

'Sed, se ŝi ankoraŭ amas vin kaj ekdeziras ligi sian vivon kun la via?'

'Neeble: Mi ne volas, ke iu ajn oferu sian feliĉon pro mi. Kiel ajn, sen mi ŝi estos ĉiam pli feliĉa.'

Li parolis mallaŭte, sufoke.

Poste li daŭrigis revante:

'Ŝi tre ŝatis la muzikon, ludis pianon. Preskaŭ ĉiun vesperon ni ludis kune. Kiel bele estis!'

Post iom da silento, li reprenis per alia tono:

'Generale mi ne ŝatas rakonti pri mi. Estas vane. Sed ĉivespere, kiu scias kiel, mi tiriĝis al tio.'

'Oni iufoje sentas bezonon eldiri tion, kio pezas ... Oni malpeziĝas.'

'Vere, malpeziĝas ...'

Ni eksilentis. La maro frapadis, kvazaŭ tuj sub la fenestro.

Longa paŭzo. Kaj kiam mi supozis, ke li jam dormas, li ekparolis:

'Vi diras, ke tiu sinjorino ĉe la lasta tablo estas tre bela. Ĉu?'

'Jes, Kosta. Tre.'

Kion pensis ja tiu homo?

La alian vesperon, kiam la nekonatino eniris kaj preterpasis nin, Kosta ridetis kaj mallaŭte diris al mi:

'Jes, jen ŝi ree ĉeestas, ĉu ne?'

'Jes, ŝi estas ĉi tie.'

Vere nur nun mi rimarkis, kiel ĉiuj silentiĝis, kaj ekrigardis ŝin, kiam ŝi preterpasis la tablojn.

Iun fojon, kiam ŝi preterpasis nin, la kelnero atingis ŝin kaj transdonis al ŝi ian paketon, forgesitan sur la tablo, ŝi dankis al li. Tio ne estis io speciala, sed kiam ŝi ekparolis, mi vidis, kiel mia kolego ekpaliĝas kaj apenaŭ povas teni la arĉon.

La sekvan tagon li estis tre indispozicia kaj silentema. Vespere li proponis al mi, ke ni ludu 'Ave Maria'. Ĝis tiam ni ne estis ludintaj tion.

'Ĉu vi scias ĝin?' li demandis.

'Jes', mi respondis. 'Mi scias ĝin.'

'Jam delonge mi ne ludis ĝin', li aldonis. 'Eble mi forgesis ĝin, sed ni provu, ĉu ne?'

Ni komencis. Kosta min surprizis, li ne nur estis forgesinta ĝin, sed tiel majstre ĝin ludis, ke li profunde kortuŝis ĉiujn.

Pli malfrue pro tiu okazo mi pensis: arto sen amo ne estas arto, kaj amo sen sufero ne estas amo, ĉio cetera ĝi estas, nur de amo, kaj en la amo de Kosta estis tiom multe da sufero.

Mi akompanadis kaj samtempe ne ellasis el la okuloj, la aŭskultantojn.

La sinjorino ĉe la lasta tablo aŭskultis kun larĝe malfermitaj okuloj kaj kiam ili pleniĝis per brilo kaj eklarmis, ŝi turnis la vizaĝon kaj ekrigardis aliflanken, al la maro.

Kosta finis.

Ŝi stariĝis, preterpasis la estradon kun iom mallevitaj okuloj kaj foriris.

Dum la sekvaj vesperoj Kosta ne ludis 'Ave Maria'.

Foje mi proponis ĝin al li, sed li respondis:

'Ne ĉiam mi povas ĝin ludi, kiel konvenas, mi devas havi por tio apartan humoron.'

Mi ne insistis plu. La tagoj pasis, la belaj, apudmaraj sunaj somertagoj! Dum la tago mi eliris kun la kolego laŭ la bordo, ni banis nin, ni kuŝis sur la sablo aŭ iris en la najbaran arbareton, interparolis, aŭ mi legis ion al li, kaj vespere ni ludis en la 'Blanka Mevo' kaj tion pli multe por ni mem ol por la aliaj.

Alvenis la lastaj tagoj de aŭgusto.

Iun vesperon la sinjorino de la lasta tablo malfruis. Ŝi venis unu horon pli malfrue ol kutime, kaj por mia granda surprizo, akompanata de viro -- alta, belstatura, kun sufiĉe solida ekstero. La unuan fojon mi vidis lin.

La lasta tablo estis okupita, la kelnero proponis al ili pli proksiman tian -- ĝi estis la sola libera.

Dum la paŭzo mi aŭdis senvole parton de ilia interparolo. La viro diris:

'Do, morgaŭ. Vi ne malfruu de la vagonaro. Ni devas ellitiĝi pli frue.'

'Kial ne resti almenaŭ ankoraŭ kelkajn tagojn. Ankaŭ vi devas ripozi iom.'

Mi ripozos en Varna, post kiam mi plenŝarĝos la ŝipon. La vaporŝipo forveturos la 5-an de septembro, post tio mi estos tute libera, kaj se vi volas, ni povos resti tie ĝis la 15-a.'

Ili parolis ankoraŭ ion. De ilia interparolo mi komprenis, ke ili estas geedzoj. La sinjorino estis vid-al-vide al ni. Ŝi ne ellasis Kostan el sia rigardo.

'Kio estas al vi?' demandis subite la edzo. 'Ĉu vi malsanas?'

'Ho, ne, male, sed de la biero mia kapo iom konfuziĝis.'

'Se vi volas, ni foriru.'

'Ni restu iom ankoraŭ, por aŭdi ankoraŭ unu numeron.'

Iom poste Kosta stariĝis, kontrolis la agordon de sia violono kaj diris al mi mallaŭte:

'Ĉu vi volas, ke ni ludu -- Ave Maria -- ?' Liaj lipoj ektremis.

Ni komencis.

Kosta ludis kun humoro. Mi apenaŭ tuŝis la klavojn, timante detrui la sorĉan iluzion: antaŭ miaj okuloj malkovriĝis nova, nekonata mondo; la mondo de la eterna beleco kaj la sufero pro ĝi.

Mallevinte siajn kapojn ĉiuj aŭskultis.

Ankaŭ la maro kvietiĝis kaj forlogiĝis en la ritmon de la kanto.

Mallaŭte, preskaŭ silentiĝis la lastaj sonoj de la violono. Kosta mallevis la brakon.

Tomba silento.

Post momento ventego de aplaŭdoj alportiĝis de ĉiuj tabloj.

-- Brave! ... Bi-is! Bi-is! -- aŭdiĝis de ĉie.

Kosta ripetis. Li ripetis denove same tiel -- majeste, kortuŝe. Tiun vesperon mi neniam forgesos. Nigra fasko da haroj falis lian ŝvitan frunton.

Post kiam ni finis, la sinjoro de la najbara tablo stariĝis kaj proksimiĝis al la estrado.

'Sinjoro! li turnis sin al Kosta, 'mi ne povas esprimi mian ekstazon, la mian kaj precipe tiun de mia edzino. Tio ĉi estas ŝia plej amata melodio. Ĉiun tagon ŝi ripetas ĝin. Milfoje mi aŭskultis ĝin. Sed ĉi-vespero restos memorinda por mi -- tio nomiĝas majstraĵo. Permesu al mi premi vian manon. Mi petas vin, iom poste ludu ĝin ankoraŭfoje -- pro mia edzino. Morgaŭ ni forveturos kaj ne havos la feliĉon plu aŭdi vin.'

Kosta preskaŭ nenion povis respondi, tiom li estis konfuzita.

Iom poste, kiam por la tria fojo ni ludis 'Ave Maria', nur kelkajn taktojn antaŭ la finalo, meze de la fortiĝinta silento, aŭdiĝis facila klaketo:

Klak -- ŝiriĝis unu el la kordoj de la violono. Kosta ŝanĝis la pozicion kaj finis sur alia kordo; la finalo eksonis dolorige, sufoke -- kiel neniam; kvazaŭ en ĝi la blinda violonisto malfaldis sian tutan animon, sian tutan neelporteblan doloron.

La sinjorino kun la nigraj okuloj rigardis al la maro kaj apenaŭ haltigis siajn larmojn.

Post la finiĝo de la kanto, la viro fintrinkis sian bieron, pagis kaj proponis foriri. Ili preterpasis malrapide nin, eliris el la ĝardeno kaj perdiĝis en la nokto. Neniam plu mi renkontis tiun virinon:

'Ĉu ili foriris?' demandis min post nelonge Kosta kaj transdonis al mi sian violonon por ke mi metu sur ĝin novan kordon.

'Jes Kosta, ili foriris.'

Streĉante la kordon mi vidis interne, ĉe lumradio, penetranta en malfermaĵon de la violono, surfunde, ian portreton etan, algluitan. Mi fiksis la rigardon kaj rekonis la nigraokulan sinjorinon. Ĉe angulo de la portreto mi legis: 'Al mia fianĉo de la eterne lin amanta Maria.'

Mi rigardis al Kosta. Lia vizaĝo estis pala -- kun premsigno de rezigna trankvilo, liaj palpebroj estis senmovaj, kaj liaj okuloj kvazaŭ fiksiĝis en li mem.