Enkomputiligis Don HARLOW

Mezepoka historio

de Marjorie BOULTON

aperis en Norda Prismo, 58/1, paĝoj 19-26


Karlo, Reĝo de la Eta Regno, Imperiestro de la Sep Insuloj, Defendanto de la Vera Kredo, Triumfinto super la Tri Maroj, Teruro de la Turkoj, Skurĝo de la Saracenoj, Patro de Sia Popolo, la Kompatema, la Plejpotenca, la Nevenkebla, sidis ĉe skribotablo en sia privata kabineto. Lia mano kuŝis plate antaŭ li kvazaŭ ĝi estus ia grava dokumento kiun li longe studadis; sur la mano seka makulo estis kvazaŭ sigelo sur tiu mistera skribaĵo. La Reĝa Ĉefkuracisto, surgenue, tremadante, atendadis.

Karlo rigardadis sian propran manon kaj la sekan makulon ĝis la mano tremis en luma aŭreolo, poste malaperis en nigran ringmaŝaron sub la lacegaj okuloj. Li etendis la alian manon al la dek raportoj de la dek Subkuracistoj kaj relegis ĉiujn. Karlo multfoje riskis sian vivon sur batalkampoj, eĉ frontis la turkojn kun beldenta defia rido kaj kuraĝigis siajn soldatojn per bravaj ŝercoj; nun li estis palega, kaj la lipoj kunpremiĝis.

Finfine, kiam la Ĉefkuractsto estis jam svenopreta pro tro longa senmoveco, Karlo, Reĝo de la Eta Regno, la Plejpotenca, la Nevenkebla, ekparolis, digne, sed el buŝo kiu ŝajnis pli seka ol la makulo sur la mano.

"Ĉiuj samopinias."

"Jes, via Rega Moŝto."

"Kaj ĉu vi samopinias?"

"Pardonu min, via Reĝa Moŝto: jes."

"Leviĝu. Ne rampu surplanke tiel. Mi ne punos vin aŭ viajn subulojn, ĉar la Sorto batis min. Stariĝu! Estu viro! Ni priparolu nian aferon utile, se io ajn utilas. Nu, tiu ĉi makulo, la aliaj makuloj, estas la komenco de lepro. Ĉu ne?"

"Pardonu min, via Reĝa Moŝto: jes, de lepro."

"Lepron mi plurfoje vidis -- je diversaj stadioj. Mi ne bezonos informojn pri la bela estonteco, kiu min atendas. Kiu ne scias pri la difektita haŭto, la dika leoneca vizaĝo, la forfalo de fingroj, la paralizo? Mi bezonos eble dudek jarojn por plenmorti; mi putros antaŭ la morto. Niajn murdistojn ni plej ofte senkapigas: sangoŝpruco kaj fino. Lepro, ĉu ne? Mi preterdube, preterdiskute, havas lepron en mia reĝa sango?"

"Pardonu min, via Reĝa Moŝto: jes, lepro."

"Mi ripetigas vin tede; sed oni malfacile kredas tiajn verojn. Kaj nek vi, nek iu ajn alia kuracisto en la lando konas rimedon por resanigi min?"

"Pardonu min, via Reĝa Moŝto, ne.

"La volo de Dio, do -- se tia sorto povas vere esti la volo de Dio por unu el Liaj infanoj ... Ĉu oni ne trovis jam multajn ŝtonojn, akvojn, plantojn, kiujn Dio al ni donis por kuraci malsanojn? Ĉu Dio vere intencas, ke iu ajn malbono restu sen rimedo? ... Ĉefkuracisto! Mi kutimas batali." La voĉo refirmiĝis; la reĝo parolis denove kiel homo, kiu laŭkutime, ordonas kaj obeigas. "Vi ne estas kulpa pro simpla sciomanko; sed senespero estas peko. Vi sendos mesaĝojn al aliaj ĉefkuracistoj en ĉiuj amikaj landoj, al ĉiuj profesorkuracistoj en fremdaj universitatoj -- en aliancaj landoj aŭ almenaŭ landoj ne malamikaj; ĉar alie mi eble ricevus preskribon, kiu ja forigus ĉiun doloron kaj bonege endormigus min, sed ne helpus la regnon. Vi ne ignoros eĉ la strangulojn ... ermitojn, kiuj iel saniĝas, ŝajnajn ekstravaganculojn, kies frenezaj metodoj tamen ricevas bonajn rezultojn. Ŝerĉu ĉie!"

"Jes, via Reĝa Moŝto; viaj servantoj obeos."

"Kaj memoru: mi estas viro kaj soldato, ne dorlotita knabineto. Mi estas preta trasuferi ian ajn kuracadon. Ian ajn, absolute. Se vi proponos al mi medikamentojn amarajn kiel infera vino, naŭzajn kiel la plej stagnaj marĉakvoj, danĝere dubefikajn medikamentojn, kiuj enhavas fortajn venenaĵojn, mi trinkos ilin kiel francajn vinojn. Se estos eble fortranĉi el mia vivanta karno la komencmakulojn, tuj alportu tranĉilojn kaj pelvon. Mi ne estas infaneto; mi jam ofte vidis mian propran sangon. Doloro forpasas, forgesiĝas. Sed morti tiel malrapide, tiel aĉe ... mortantadi dum jaroj, putri dum la surtera vivo -- tion mi ja volus eviti. Esploru, Ĉefkuracisto! Esploru; provu ĉiujn rimedojn! Eksperimentu sur la lepruloj en la leprulejoj; ili volonte riskos kaj suferos, se espero pri resaniĝo ekzistas. Mi certas pri tio; mi certas, laŭ logiko kiun vi ne komprenus, Ĉefkuracisto. Provu ĉion! Vi ne kulpas pro nescio; eble rimedo eĉ ne ekzistas; sed vi kulpegus, Ĉefkuracisto, se vi ne provos ĉiujn eblojn. Se vi neglektos, vi meritos la mortopunon pro perfido. La mortpunon ... senkapigon? Ne!" La reĝo elsiblegis la lastajn vortojn. "Tia kuracisto ... meritus -- lepron!" Li silentis dum pluraj minutoj.

"Infekta malsano, ĉu ne? Ho, kiu infektis min? Ĉu ia kontakto akcidenta ... ĉu eble iu perfidulo, intence ... iu malamiko de la regno? Ankaŭ tion vi devos kiel eble plej zorge esplori. Kaj pri la reĝino ... la princo ... la princinoj ..."

"Ni jam esploris pri viaj familianoj, via Reĝa Moŝto. Ili estas en perfekta sanstato."

"Ili ne tuŝu aŭ ĉirkaŭbraku min denove. Ho ve, mia edzino! Ŝiaj brakoj estas ripozo kaj refortigo. Kaj miaj gefiloj ... Ne; mi ne pripensu tion. Ĉefkuracisto, vi klarigu al ili mian ordonon; mi preferas, ke, alia diru tiajn dirojn. Kaj jen alia afero: oni devos diri al ĉiuj korteganoj, ke dum tempo ili ne plu kisu mian manon; ili nur kliniĝu. Ili ne sciu pri la vera kialo ... almenaŭ ne ankoraŭ. Parolu pri iu dolora haŭtmalsano ... kaj mi portos maldikajn silkajn gantojn. Ili ja devos iam sciiĝi, se viaj esploroj ne sukcesos. En poemoj kaj paroladoj, en diplomatiaj dokumentoj, en bonvenigaj salutoj, oni ofte nomis min Leono. Karlo, la Leono, la Teruro de la Turkoj, la Nevenkebla! Kaj baldaŭ oni ekscios, kiel venkebla mi estas; kaj oni nomos min Karlo la Leono, pro mia dikhaŭta vizaĝo, lepre leoneca, brute bestigita. Ah!"

"Serĉu do, Ĉefkuracisto! Mi estas preta provi ion ajn; sed mi ne putru, se io ajn povas resanigi min."

La Ĉefkuracisto balbutis kelkajn promesojn, profunde kliniĝis kaj foriris, ankoraŭ tremante. Karlo platigis sian manon sur la skribotablo kaj rigardadis la sekan makulon.

La Ĉefkuracisto kaj liaj helpantoj skribis multajn leterojn, sigelis ilin sub multaj imponaj sigeloj, donis ilin al fidindaj kurieroj. Dum ili atendis respondojn el diversaj mondopartoj, ili faris multajn eksperimentojn en la leprulejo de la ĉefurbo. Tial kelkaj lepruloj mortis pli frue ol ili atendis, kaj aliaj suferis senutilajn malagrablaĵojn; sed neniu ajn eksperimento eltrovis efikan kuracilon.

La reĝino iĝis pala, maldikiĝis, kaj foje perdis sian konatan afablecon inter siaj servantinoj. Nur ŝi kaj la geprincoj plensciis pri la sekreto de la reĝo.

Post multaj eksperimentoj, la ĉefkuracisto eltrovis ungventon kiu iomete bonfaris al la haŭto. Tion Karlo uzadis zorge kaj pacience; sed la ungvento, kvankam ĝi mildigis liajn suferojn, tute ne haltigis la progreson de la malsano.

Tamen, post duonjaro, la Ĉefkuracisto petis intervjuon sekretan kun la reĝo, kiu tuj permesis. Kaj kiam la Ĉefkuracisto envenis la privatan kabineton, li preskaŭ ridetis.

"Via Reĝa Moŝto ... se mi ne hezitus veki en vi eble trompajn esperojn..."

"Parolu!"

"Via Reĝa Moŝto, letero venis post longa tempo el la malproksima oriento. La skribinto havas bonan reputacion kaj li mem certas, ke la rimedo de li proponita bone sukcesos. Li diras, ke li konas nur unu rimedon, sed ke ĝi nepre efikos."

"Unu rimedo ja sufiĉos. Kial vi hezitas? Ĉu la proponita rimedo estos tre dolora? Mi ne estas ploraĉema bebo."

"Ne, via Rega Moŝto, dolora ĝi ne estas."

"Ĉu vi dubas do pri ĝia sekureco? Ĉu la preskribo enhavas ian neordinaran venenon el la mistera oriento? Mi vere preferas eble vivoriskan kuracadon al certa kreskanta malsano."

"Mi certas, via Reĝa Moŝto, ke la rimedo estos por vi tute sendanĝera, nur iom naŭza."

"Ĉu malfacile havebla?"

"Por reĝo, tre facile havebla."

"Parolu, homo, parolu! Ne turmentu min!"

"Pardonu la hezitojn de timema maljunulo, via Reĝa Moŝto. La preskribo venas el lando, kie la homa vivo estas tre malmultekosta; kaj en kristana lando ĝi ŝajnos bizara kaj terura."

"Parolu!"

"Tiu kuracisto el la oriento diras, ke vi resaniĝos, se vi banos vin en la freŝa, ankoraŭ varma sango de juna virgulino."

La reĝo silentis dum momento. Li estis militheroo; sed, kiel la plimulto en lia epoko, li akceptis militon kiel neceson. Alie li estis nek kruela, nek tiranema.

"Banos min, aŭ lavos min? ... Mi volas sciiĝi, ĉu oni povus sanigi min, simple ŝmirante mian korpon per sufiĉa kvanto da sango? Se jes, mi eble povus resaniĝi sen mortigi junulinon."

"Bedaŭrinde, via Reĝa Moŝto, la letero klare diras, ke vi devas bani vin en tuta sango de la virgulino."

"Kaj ĉu vi vere opinias, ke tiu rimedo sukcesos?"

"Mi scias ke la kuracisto estas klera, sperta kaj faris multajn eksperimentojn en lando kie eĉ la plej strangaj eksperimentoj eblas. Via Reĝa Moŝto, mi kredas ke tiu ĉi letero estas almenaŭ tre esperiga. La vivo de ordinara junulino signifas nenion kompare al la via; morti por savi vin estus honore al ŝi kaj ŝia familio por ĉiam. Ĉu via Reĝa Moŝto permesos, ke mi tuj faru la necesajn aranĝojn?"

"Jes. Sed unue enketu, ĉu eble iu juna virgulino troviĝas inter la nunaj mortkondamnitaj aŭ vivmalliberulinoj."

"Via Reĝa Moŝto estas senfine bonkora kaj kompatema."

"Ne," la reĝo respondis, kun melankolia kvazaŭrideto, "nur iom ŝparema."

Juna virgulino ne troviĝis inter la krimulinoj.

"Kio do estos la plej malkruela metodo por trovi la necesan viktiminon?"

La Ĉefkuracisto ŝultrotiris.

"Via Reĝa Moŝto rajtas simple ordoni. Ĉu vi deziras, ekzemple, ke taĉmento iru tra la stratoj, arestu kelkajn junulinojn kaj konduku ilin al la kuracejo, por ke mi esploru pri la sanstato kaj tiel plu?"

"Ne, Ĉefkuracisto. Kelkaj vivoj estas pli valoraj ol aliaj; kaj mi havas filinojn. Mi preferus ne senigi patron de solfilino, aŭ fianĉon de fianĉino."

"Via Reĝa Moŝto povus pagi bonan kompenson."

"Jes, sed ... mi havas filinon ... kaj, ĉiuokaze, la junulino mem ne trovus la kompenson tre utila."

"Se tiaj skrupuloj turmentas vian Reĝan Moŝton, ni povos elekti junulinon el orfinejo."

"Multe pli bone! ... Militkaptitinojn ni nuntempe ne havas ... kaj virgulinoj malofte troviĝas inter ili ... Mi preferus havi volontulinon se eble. Diskonigu la novaĵon, ke la reĝo bezonas, pro la bono de la regno, la vivon de juna virgulino, kaj ke patriota junulino, kiu oferos sin mem, estos por ĉiam honorita, per memorniĉo en la katedralo kaj aliaj honoraĵoj. Mi estas kristana reĝo, kaj ne volas tirani kiel nekredanto."

"Se via Reĝa Moŝto proponos kompenson, pluraj gepatroj tuj venigos siajn filinojn."

"Ĉu tiaj gepatroj ekzistas, en kristana lando?"

"Jes, via Reĝa Moŝto."

"Mi esperas ke vi malpravas. Sed, ĉar eble vi pravas, ni nepre ne mencios kompenson. Mi ne volus mortigi senkulpulinon; mi ne intencas ankaŭ pekigi malfortajn gepatrojn. Anoncu nur pri la reĝa bezono; mi sekrete kompensos la familion poste. La viktimino mortos kiel eble plej sensufere; pastro laŭ ŝia elekto helpos kaj konsolos ŝin; kaj ŝin oni enterigos tre honore."

Oni anoncis ĉion laŭ la ordonoj de la reĝo; sed volontulino ne aperis. La humana reĝo atendis dum kelkaj tagoj.

Iom poste, Perlo, la dekkvinjara princino, insiste petis intervjuon kun sia patro.

"Paĉjo," ŝi diris, "oni diris al mi, ke la sango de juna virgulino resanigos vin. Ĉu tio estas vera?"

"Mi kredas ke jes, Perlo. Ĉu vi trovis volontulinon?"

"Jes, Paĉjo, jes!" Perlo ĵetis sin al la piedoj de Karlo. "Paĉjo, prenu min! Vi donis al mi la vivon, mian tutan sangon, kaj mi volonte redonos nun, kiam vi bezonas ĝin. Mi estas preta morti, Paĉjo! Mi preĝis, mi konfesis kaj absolviĝis, mi estas tute trankvila. Kie estas la Ĉefkuracisto?"

Karlo, Reĝo de la Eta Regno, Teruro de la Turkoj, la Nevenkebla, deturnis la kapon por kaŝi siajn larmojn, kaj forte interplektis la leprajn manojn por ne ĉirkaŭbraki sian filinon.

"Ho, Perlo! mia princineto, mia preterpreza Perlo! vi ja estas filino de reĝo! Kara filino mia! Sed mi estus nenatura monstro se mi akceptus tian oferon. Karega mia, foriru tuj; mi tro deziras ĉirkaŭbraki vin, kaj tion mi devas ne fari."

"Sed, Paĉjo ..."

"Foriru tuj! Maleblas tia ofero. Vi havas aliajn devojn! Ho, iru, iru for!"

Li parolis preskaŭ krude, kruele, por kaŝi siajn torturajn emociojn.

Post du pluaj tagoj, la Ĉefkuracisto denove petis intervjuon, kaj kunkondukis la konfespastron de la reĝo.

"Via Reĝa Moŝto, ni devas peti vian permeson paroli al vi malkaŝe."

"Parolu. Komplimentoj ne sanigos min.

"Via Reĝa Moŝto jam pli ol sufiĉe skrupulis. Volontulino ne proponis sin; do, ĉiuj atendas, ke vi simple arestigu taŭgan junulinon."

"Resaniĝi ... Aĥ ... ne plu putri vivante ... resaniĝi ... ĉirkaŭbraki miajn karajn kaj ne plu gardi abomenan sekreton. Sed mi hezitis pri la morto de senkulpa junulino."

"Junulino estas nenio, pa!" diris la Ĉefkuracisto. "Unu senvalora ina vivo estas bagatelo, akvoguto, vermo, polvero, kompare kun la reĝo kaj la regno."

"Sed al si mem, tia persono povas esti io ... Patro, kion vi diras pri tiu ĉi afero?"

La konfespatro malrapide elparolis sian zorge preparitan konsiladon.

"Filo mia," li respondis, "vi montras laŭdindan skrupulemon; sed vi estas la elektito de Dio, al kiu ĉiuj devas obei. Ĉu la profeto Eliŝa ne ordonis al Naamano, la militestro, sin bani por ke li perdu sian lepron? kaj ĉu Naamano, sin baninte laŭ la ordono, ne resaniĝis tuj?"

"Li banis sin, tamen, en akvo, ne en homa sango."

"Tio ne tre gravas; li faris laŭ la volo de Dio, kaj resaniĝis. Mia filo, ordinaraj homoj ja ne rajtas mortigi, escepte dum milito laŭ la ordonoj de reĝoj kaj aliaj estroj, aŭ por detrui herezulojn kaj aliajn ŝtatmalamikojn. Sed vi ne estas ordinara homo. Vi estas reĝo sanktoleumita, vokita al speciala laboro, kiun nur vi kapablas fari. Vi estas esence homo apartigita, speciala. Viaj devoj estas al Dio kaj la regno; por fari vian unikan laboron, vi ne nur rajtas, sed nepre devas, per ĉiuj rimedoj gardi vian vivon kaj sanecon. Multaj moralaj leĝoj ligas vin kaj ne ligas ordinarajn homojn; multaj moralaj leĝoj, kiuj ligas ordinarajn homojn, ne ligas vin ĉar via tute aparta, speciala laboro postulas apartan kaj specialan moralon."

"Mi ja deziregas kredi tion ..."

"Kaj ... pri tiu viktimino. Estos privilegio, oferi la vivon al la reĝo, sur la altaro de la patrujo. Tiel liberigita animo ĝuos la ĉielajn ĝojojn; kaj tiu ĉi nuntempa, verma surtera vivo apenaŭ gravas. Eble vi savos la junan virgulinon, en la stato al Dio plej kara, el iu aĉa posta sorto, el iu amoraĵo kaj karna peko. Sed, ĉefe, mia filo, mi emfazas ke vi estas speciala persono; vi kaj nur vi kapablas fari vian unikan, sanktan, tre respondecan taskon; kaj se eblo de resaniĝo prezentas sin, granda skrupulemo estas eĉ peka."

"Patro," la reĝo respondis, post paŭzo kaj frostotremante pro la terura nervostreĉo de plenespero, "sendube vi pravas. Ĉefkuracisto! Se volontulino ne prezentos sin hodiaŭ, mi morgaŭ rajdos tra la urbo kaj la najbara regiono, kaj serĉos taŭgan viktimmon. Mi preferas aresti junulinon ne elstare feliĉan aŭ esperoplenan ... Jes; jen mia plano: Ĉefkuracisto, aranĝu ĉion tiel. Ni alivestos nin kaj iom maskos nin per ŝminko aŭ alia rimedo ... kaj ni du rajdos tre simple, kun eble ses alivestitaj soldatoj, kvazaŭ ni estus du ekskursantaj nobeloj. Tiel ni mem elektos nian viktiminon sen nenecesa kruelo. Patro, bonvolu preĝi por ni, petante ke ni elektu kiel eble plej taŭge kaj juste, kaj ke mi agu vere kiel reĝo devas agi inter siaj subuloj."

"Tion mi nepre faros, via Reĝa Moŝto, kaj pro tiu celo mi faros morgaŭ matene specialan meson."

"Kaj vi, Ĉefkuracisto, konsilos min pri la sanstato kaj aŭtentika virgeco de la elektito."

Baldaŭ la reĝo de la Eta Regno restis sola. Kortuŝaj bildoj svarmis en lia kapo: la reĝino kiun li eble povus denove karesi; la tri amataj geprincoj kiuj povus denove ĉirkaŭbraki lin kaj ludi kun li; Perlo, kiu adoris lin kaj pretis por li oferi sian junan vivon; geamikoj kaj ŝatataj konsilantoj de kiuj li ne plu devus kaŝi teruran sekreton. Li mense trafoliumis longan vivon de estontaj servoj al la amata patrujo, belajn kolorplenajn, orplenajn bildojn, kvazaŭ perfekte pentritan horlibron.

"Mi resaniĝos ... vere mi resaniĝos. Mi dediĉos belegan preĝejon al Sankta Luko; jes, kaj en ĝi estos memorniĉo por tiu junulino kiu savos min. Mi faros grandan donacon al la malriĉuloj kaj la georfoj. Mi resaniĝos ... mi ne putros plu. Kaj mi portos grandajn novajn glorojn al la Eta Regno!"

Frumatene, la sekvantan tagon, eta grupo, ŝajne de nobeloj, sur belaj ĉevaloj, forlasis la palacon. Ĉu por ĉasi? Jes: sed nekutiman ĉasaĵon.

Karlo vidis junulinojn, kiuj belege zorgis pri etaj gefratoj; junulinojn, kiuj laboris kantante kaj kies simplan feliĉon li ne volis senbezone detrui; unu junulinon, kiu helpis sian kriplan patrinon; alian, kiu promenis kun sia fianĉo kaj rigardis lin per radiantaj okuloj; alian, kiu laboris pri neordinare bela broderio. Karlo ne volis mortigi junulinon bezonatan de iu alia, aŭ videble tre feliĉan, aŭ elstare talentan.

"Ni iru en pli malriĉan kvartalon," li proponis.

"Permesu, via Reĝa Moŝto," la Ĉefkuracisto avertis, "ke mi memorigu al vi pri la oftaj malsanoj de la malriĉuloj. La sangobano devas esti el pura sango."

"Pri tio via profesia scio nepre kontrolos adekvate."

La odoroj en la mallarĝaj, malpuraj stratoj iom naŭzis la reĝon, tamen. Li deziris rajdi ekster la urbo dum horeto por spiri pli agrablan aeron.

En la kamparo, li subite vidis ion, kio preskaŭ haltigis lian koron.

Junulino, blanke vestita, kuris el malgranda dometo al kampara ligna ponto, kriegis korŝire al la silentada ĉielo, batis sian frunton kaj ĵetis sin en la subfluantan riveron.

"Savu ŝin! Kaptu ŝin! Konduku ŝin tien ĉi!"

Kvar soldatoj galopigis siajn ĉevalojn al la ponto.

"Jen, jen mia viktimino! Responde al niaj preĝoj! Iu kompatinda frenezulino! Aŭ junulino kaptita en profunda senespero! Iu, al kiu nek vivo nek sano restas plu posedinda.

Nun, anstataŭ mortigi sin mortpeke, ŝi povos oferi sin pri la patrujo kaj morti bonfare, honore. Anstataŭ porti larmojn kaj honton al sia familio, ŝi portos fieron kaj riĉan kompenson. Kiu scias? eble mi povos helpi samtempe al la savo de juna animo."

La kvar soldatoj rapide revenis kun malsekega, spasmoploranta junulino, kiu baraktis kaj eĉ piedbatis inter ili. La soldatoj finfine sukcesis ĵeti ŝin teren antaŭ la reĝo. Tie ŝi kuŝis konvulsiante, dum la polvo de la vojo iĝis koto sur ŝiaj saturitaj vestaĵoj.

"Silentu!" soldato kriis krude.

La junulino daŭre kriegadis.

"Aĥ, kial vi ne lasis min morti? Kial vi tiris min ree al torturo kaj mizero? Estu malbenitaj! Aĥ vivo jam mortinta, aĥ mizero ne elirebla! Ho Dio, Dio, kompatu! Aĥ mizero, mizero! Mizera mi kiu daŭre vivaĉas!"

Tiam la reĝo, kiu konis ĉiujn la diversajn voĉojn de aŭtoritato, diris al ŝi tre milde sed firme:

"Bonvolu trankviliĝi. Se vi vere volas morti, ni mem mortigos vin malpli suferige kaj multe pli honore."

La junulino rigardis lin miroplene el siaj suferlarĝaj okuloj.

"Nur estu tiel afabla, fraŭlino, trankviliĝi kaj klarigi al ni la kaŭzon de via mizero. Ne timu, ni ne intencas fari malbonon al vi. Vi estas virgulino, ĉu ne?"

"Jes, jes. Kiel tio gravas nun? Ve, ve, ho ve, ve! kial vi ne lasis min morti en mia mizero?"

"Vi nepre mortos, se vere vi volas morti. Dume, mi petas, regu vin; ĉar eble via morto povos helpi al via reĝo kaj al via patrujo. Ĉu vi scias ion pri la stranga bezono de via patrujo?"

"Ne, sinjoro. Kiel mi sciiĝu pri iu ajn dum la lastaj tagoj? Mi ne eliris; mi ne manĝis, apenaŭ povis gluti akvon ... ve, ve!"

La reĝo deĉevaliĝis kaj sukcesis, post iom da penado, sufiĉe trankviligi la junulinon por sidigi ŝin ĉe la vojrando. Tie li sidiĝis apud ŝi kaj parolis kun ŝi kvazaŭ amike. La soldatoj iom malproksimiĝis por ne impertinenti; la ĉefkuracisto diskrete rigardis, kun rapide kreskanta espero en la koro.

"Junulino; la regno bezonas junan virinon kiu estas preta foroferi sian vivon. Ŝi mortos kiel eble plej sendolore, kaj post la morto ricevos altajn honorojn. Se vi vere deziras morti ... se via juna vivo estas al vi tute senutila ... via morto povos ne nur sensuferigi vin sen peko, sed savi la vivon de alia junulino kies vivo restas por ŝi valora. Mi volas tamen kontroli pri la vero: kial vi tiel furioze avidas la morton? Se vi ĵetis vin en riveron nur pro ia junulina kaprico, ni forgesu pri ĉio kaj vi danku al Dio kiu savis vin; sed se vi havis adekvatan motivon ..."

Li atenteme rigardis la iam beletan, nun larmstrekitan kaj ruĝan vizaĝon.

La Ĉefkuracisto demandis: "Ĉu ia nekuracebla malsano vin afliktas?"

"Ne, ne! Mi estas sana, forta. Mi donus mian tutan sanon, mian tutan junan forton, por savi lin! Mi donus mian sangon, mian vivantan koron, miajn junajn ostojn al la punrado, miajn okulojn al la korvoj, por savi lin! Ve, ve!"

"Lin?"

"Aĥ, sinjoroj, mia fianĉo, mia Johano, mia plejamata! Li estis tiel gaja, tiel aventurema. Mi amas lin; ĉar li estas kuraĝa, aventurema. Sed unu tagon li ĉasis cervon en la reĝa arbaro; kaj la arbargardistoj kaptis lin. Kaj la kortumo tuj mortkondamnis lin. Li devas morti. Mia Joĉjo devas morti kaj iri sub la teron. Kaj kial mi restu sur la tero en la sunlumo? Mi malamas la sunlumon! Ho, sinjoroj, mi tiom, tiom, tiom amas mian Jocjon!"

La reĝo silentis longe kaj terure. Lia tuta animo falis en vastan puton de silento kaj dum longa tempo ne trovis la fundon. La Ĉefkuracisto trifoje ekpenis paroli, sed trifoje la vizaĝo de la reĝo timsilentigis lin. Finfine la reĝaj lipoj moviĝetis, sed la Ĉefkuracisto aŭdis nur la vorton, "pokalo". Nova longa silento sekvis. La junulino ne plu ploris; apatia mizero ŝajne venkis ŝin. Ŝi nur tremis iom en la malsekaj vestaĵoj.

"Mi estas apartigita, sanktigita, por fari taskojn, kiujn nur mi povas fari."

La vortoj estis apenaŭ aŭdeblaj.

Alia longa silentado sekvis. La soldatoj, diskrete malproksimaj, komencis vetludi per diverslongaj herbopecoj.

Finfine la reĝo parolis laŭte; kaj kiam li parolis, li parolis aŭtoritate, afereme.

"Kiam via fianĉo devas morti?"

"Morgaŭ ... aĥ, aĥ, aĥ!"

Karlo, Reĝo de la Eta Regno, Imperiestro de la Sep Insuloj, Defendanto de la Vera Kredo, Triumfinto super la Tri Maroj, Teruro de la Turkoj, Skurĝo de la Saracenoj, Patro de Sia Popolo, la Kompatema, la Plejpotenca, la Nevenkebla, malrapide demetis maldikan silkan ganton. De mano jam malbeligita per lepro, li forprenis la reĝan sigelringon. Poste li denove surmetis la ganton.

"Mi bezonas la nomon de via fianĉo, junulino. Ĉu li nun loĝas en la ordinara urba karcero?"

"Jes, jes. Johano Sagfarist. Ho, mia kara, mia kara!"

La reĝo turnis sin al la Ĉefkuracisto kaj donis al li la sigelringon.

"Vi rajdos tuj al la karcero, kaj ordonos, ke ili liberigu tiun Johanon. Poste mi preparigos taŭgan pardondokumenton; sed mia ringo sufiĉos por liberigi la junulon. Ordonu al li, ke li tuj serĉu sian fianĉinon ... kaj konsilu al li, ke li ne plu risku vivon al alia homo tiel valoran."

La Ĉefkuracisto hezitis.

"Ŝia ... vivo ... pagos?" li elvartis timeme.

"Obeu mian ordonon. Iru." La reĝo parolis kviete, sed obeige. La Ĉefkuracisto forrajdis rapide.

"Junulino, via Johano revenos al vi."

"Reven ...?" Torento de brogaj larmoj montris la revolucion en ŝiaj emocioj. Kiam ŝi kapablis aŭskulti, la reĝo denove ekparolis.

"Jes; la reĝo pardonos lin. Ne dubu; mi jam aranĝis ĉion. Mi bone konas la reĝon; kaj vi povas certi, ke via kara estas sekura. Vivu longe kun li, kaj estu feliĉa. Kaj jen --" li donacis al ŝi kelkajn ormonerojn -- "edziĝfesta donaco por vi. Ĉu vi kredas ke vere vi estos feliĉaj?"

"Aĥ, sinjoro, mi tiom amas lin. Kiam li parolas, mi kredas ke mi konis lin jam antaŭ mia naskiĝo; kaj kiam lia mano tuŝas la mian, mi iĝas la luno mem dum bela nokto: mi estas tiel lumoplena ke mi mem estas nur lumo, tremanta arĝenta lumo. Sed pardonu, sinjoro ... alta sinjoro, kortegano, nepre; mi estas nur simpla kamparanino kaj eble ne parolas dece. Ho, kiel danki vin?" Ŝi volis jeti sin al liaj piedoj kaj kisi ilin.

"Ne penu danki, junulino ... Kaj estas pli bone, ke vi ne tuŝu min. La kaŭzo estas tre stranga, sed ... ne tuŝu min. Ne, ne ... nek miajn piedojn, nek miajn manojn."

Kiam la junulino kapablis pripensi sian misteran savanton, ŝi decidis ke eble li estas ia sanktulo kiu portas la stigmojn kaj tial malpermesis tuŝi lin. Ŝi neniam plu vidis lin.

La reĝo Karlo multe izolis sin poste, escepte por fari siajn ŝtatajn kaj ŝtatceremoniajn devojn. Li ne plu parolis kun la Ĉefkuracisto. Al la konfespatro li diris plurfoje, ke li sentas tenton, pripenti bonan faron; kaj la konfespatro laŭeble helpis lin.

Post ses monatoj, kamparano, kies bovino ĵus mortis, freneziĝis. Dum lia frenezo, ŝtata procesio pasis; kaj la kamparano sukcesis, per la supernormala forto de frenezo, forpuŝi la reĝajn gardistojn kaj ponardi la reĝon tra la koro. Karlo mortis preskaŭ tuj, preskaŭ sen sufero.

La frenezulo konfesis poste, ke li mortigis la reĝon, ĉar tiaj homoj, speciale apartigitaj de la ordinara homaro, ne konas suferon. "Nur justecon mi faris, justecon!" la frenezulo kriis.

Kaj oni streĉis lin sur punrado, kaj faris sur li tion, kion la aliaj homoj nomis justeco.