Enkomputiligis Don HARLOW |
Endre Ady estas poeto kun potence tragedia forto kun ekstrema streĉiteco, forta, kuraĝa, kvazaŭ nova lingvouzo. Lia liriko estas unueca, simbola konstruaĵo, en kiu Dio, Amo kaj la Socio estas la bazoj de serĉado, sopiroj kaj ribelemo. Pasintjare oni festis en Hungarlando la 80-jaran datrevenon de lia naskiĝo. En kontakto kun tio la Hungara Scienca Akademio sendis alvokon pri kolekto de informoj. Ni aperigas la alvokon ĉe alia loko de la gazeto.
Neiam ĉielark' pli brila ĉielon ringe ĉirkaŭprenis, neniam tiel vasta ark', tiel brakuma, sankta ring', sed jen, jam vespero venis. Rigardi gapi jam enuis kampuloj, birdoj, brut' kampara, okuloj, pugnoj hontis jam, ke jen moliĝis ili nun pro nura ĉielark' vulgara. La Sun' maljuna dum subiro okulis moke je l' spektaklo. Ĝin plaĉis ja, ke vekas nun sur tiu sobra, sterka kamp' admiron ĉi kolormiraklo. La ĉielark' ankoraŭ brilis, ĝi eĉ beliĝis dum ekpalo, rigardis plore al la kamp'. Kolorojn ĝiajn sanktajn nun eksorbis fine nubvualo. La Sun' maljuna ride dronis, ekspiris malpeziĝe ĉio. Ne estas por la ŝvita kamp' tia majesta, sankta kaj freneza ĉiel-komedio. |