Enkomputiligis Don HARLOW |
La nomo de tiu ĉi nova talento nepre meritas atenton, kion substrekas liaj ripetiĝantaj sukcesoj dum la lastaj Belartaj Konkursoj. Li trovas sian vojon inter la tradicio kaj novo, pri tio atestas la suba bela poemo.
Akvo, akvo muelila. Akva gloro por la greno. Kuras frate sankta beno, akvo dolĉa kaj humila. Akva preĝo kantjubila. Flama himno de libero, -- puŝo, verso kaj tenero -- fluas akvo kantebrie. Paŝas glite, daŭre, pie akvo, akvo de l' rivero. El la vundo de la fonto l' akvo ŝprucis kaj torente jen sagpafe, jen serpente, jam kresĉendas tra la monto. Ĝi kaskadas al renkonto de la kampo kaj ebeno, kaj en glata, dolĉa treno ĝemas nun river' trankvila. Akvo, akvo muelila. Glora venko por la greno. Densas plumbe la somero. Ĉe la ter' la spikoj faskas kaj la fajr' de l' sun' damaskas sur la fajron de la tero. La kudraĵo de l' rivero - longa, rampa terlumbriko - vejnas karnon de l' tritiko kaj terpecojn frande brodas dum papava ruĝ' eksplodas sur la flava spiktuniko. Jen la ŝtono kante giras kaj la akvo gire kantas. Kaj la giro lantas, lantas. Kaj la kanto ŝiras, ŝiras. Kaj l' anim' zenit-nadiras je l' agordo de l' muelo. Kanto, giro kaj martelo de la akvo kaj la ŝtono. Ŝaŭma punto, guta zono, dura daŭra karuselo! Kantas l' akvo laŭde, lule. Kantas ĝoje kaj karese. Foje kantas ĝi promese. Foje milde kaj rukule. Kaj la kanto buntmodule ĉe la tuta kampo festas, ĝis ĉielo flame krestas , per orgojla, fluga sterno kaj finspire ĉe la kerno de la koro turte nestas. Akva kanto ĉe la koro. Akva horo ĉe l' animo. Ritmo ĝojo, gaja rimo, himno, preĝo kaj sonoro. Kantu kore glora horo, akvo vigla kaj jubila. Kanto klara, tinta, trila. Glugla roso, rosa kvero. Akvo, akvo de l' rivero. Akvo, akvo muelila. |