Enkomputiligis Don HARLOW

Novjara penso

de Emba (Imre BARANYAI)

aperis en Norda Prismo, 58/1, p. 38


Ĉiam promese venas
la novaj, novaj jaroj,
sed unu post alia
ĉifiĝas kalendaroj.

Rigardas la junulo
antaŭen fide fida;
la pas' de tempo estus
por li tre malrapida.

Sed kiu sin de tomba
proksimo devas gardi,
volonte ŝatas al la
pasinto rerigardi.

Obskuras muta "onto",
sed helas "into" frua,
L' unua tamen pesos
valoron de la dua.