Enkomputiligis Don HARLOW |
Dum sunsubir' neatendite De ĉiuj homoj forgesita, Aperis super urbo glite Nub' ermita. La vent' de l' alto nubon lulis Kaj ĝi komencis ardi ruĝe, Sed ĉiuj homoj okulfiksis Nur la teran vivon juĝe. Kaj ĉiu sian vojon iris Pro pan', potenco aŭ mon-cele Nur ĝi -- sangante la belecon -- Traĉiele. Kaj nub' pli alten ĉiam naĝis Kvazaŭ ĝis Di' sin levi provis; La vent' de l' alto nubon lulis, La vent' de l' alto ĝin disblovis. |