Enkomputiligis Don HARLOW

Bubŝerco de la nuboj

de V. MAJAKOVSKIJ

elrusigis K. GUSEV

aperis en Norda Prismo, 58/1, p. 31


Vladimir Majakovskij (1894-1930) klasikulo de la nova soveta poezio. Radikala revoluciulo kaj eksperimentanto. La tradukinto estas unu el la tre esperigaj talentoj de la vigliĝanta Esp-istaro en Sovetio.

Naĝis
        en la ĉielmaro
nuboj.
        Estis la kvaro.

Tri ŝajnis
        nur homoj
                laŭ vido,
sed la kvara
                eĉ kamelido!

Pro scivolemo
                senfina
al tiuj
        aliĝis la kvina.

Kaj ĝin persekutas
                        terurvekanta
la suno
        ruĝflava
                        ĝirafo giganta.