Enkomputiligis Don HARLOW

Paul Nylén: 20/6 1870 - 14/1 1958

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/1, p. 1


Paul Nylén, memorinda kaj memorota, gvidanta instruanto al multaj generacioj de la universala kultura volo, forlasis nin. Estis tiel bele kredi, ke li ĉiam estos kun ni, ke tiu ĉi sanktula aĝulo, kiu tute apartenis al la vivo, kun konservo de siaj saĝo, kulturo, klero kaj klaro, estas tute esceptita.

Lia signifo en la universala esp.-movado estas grava, ne nur, ĉar li estis esp-isto dum 66 jaroj, sed ĉar el tiuj 66 li tuj post la komenco venis en gvidpozicion, kiel batalanto, lingvisto, propagandisto, aŭtoro de Esp.-verkoj, tradukisto kaj originala verkisto, aŭtoro de vortaroj, lernolibroj, defendanto de la Zamenhofaj principoj kontraŭ ĉiuj tendencoj, ĉu eksteraj, ĉu internaj. Forta individuo, sed ne nur la forto, sed ankaŭ la inteligento karakterizis la junan Paulon Nylén same, kiel la maljunan. Li rekonis la valoron ankaŭ de siaj kontraŭuloj, sed li neniam pardonis al tiuj, kiuj estigis la grandan skismon en la movado, t. e. la ido-iniciaton: "Tio, kion vi postulas," li skribis al la Delegitaro en 1908, antaŭ 50 jaroj "estas, ke Esperanto memmortigu sin per sia propra mano."

Jen sekvu kelkaj, aliaj vortoj skribitaj de Paul Nylén mem, kies perlaj, egalaj, belaj literoj same ne ŝanĝiĝis ĝis la morto proksime al la 90-a jaro, kiel ne la escepta kapablo de la klaraj pensoj.


1892: Ricevinte informon de d-ro Zamenhof li rakontas: "La originala manskribo (de Z.) ŝajnis al mi interesega, kun siaj delikataj molaj trajtoj, kies bildo ĉie estas logike klara, tamen ne rigide pedanta, ne estas streketo troa, nek streketo mankanta ..."

Post la rusa cenzura malpermeso Nylén redaktas ĝis 1901 la legendan "Lingvo Internacia"-n, aperas liaj lernolibro, vortaro, li jam apartenas al la unua Lingva Komitato kaj en la unua kongreso li konatiĝas kun Zamenhof, pri kiu li diras: "Dum la dimanĉa ekskurso apud la maro sunbrila, la majstro -- kia afabla, sincera, inteligenta viro! -- alflankiĝis al mi kaj ni intime interparolis pri la stato de nia movado en Svedujo. (1905)."

Jen jaroj de senĉesa laboro, taskoj, bataloj, diskutoj kaj problemoj. Post la unua granda obstaklo de la juna lingvo, post la unua mondmilito diras Nylén (1918), kiel nova ĉefredaktoro de "La Espero":... "la homoj sentas jam, klare aŭ malklare la vere urĝan bezonon de LA LINGVO DE LA PACO!"

La jaroj rapide pasas, la ideo montras svingon pli alten, sed aperas denove pli-malpli minacantaj ombroj. Paŭlo Nylén jam atingis sian 60-jaran naskiĝtagon. Iom pli poste, en 1932 Nylén skribis jene:

"Nia esperanta laboro estas kontribuo al homara kulturo. Estas instrua laboro, kaj laboro por la bono de la universala paco. Elirante de la aksioma fakto, ke por atingi interkomprenon ambaŭ partioj devas paroli lingvon, kiun ili ambaŭ komprenas, ni ... scias, kiom Esp. valoras por tiu penado."

Tuj antaŭ la dua milito (1937) Nylén ankoraŭ diris kelkajn vortojn dum la jubilea kongreso ... "al Varsovio kaj al la libera popolo de tiu ĉi lando kaj speciale al niaj polaj s-anoj ..." La libereco ne daŭris tiam longe ...!

Tiuj ĉi citaĵoj ne povas esti detalaj, sed ili montru la plej dignan aspekton de la riĉa Nyléna animo, tiun de la pacbatalanto: "... Mi nun estas en la vivo de la esp. porbatalantoj dum 47 jaroj de mia vivo kaj dum tia tempospaco oni ricevas valoran superrigardon de la batalkampo kaj la fronto. Nia afero estas bona, ni havas armeon en bonaj pac-batalantoj. Malgraŭ ĉio ni venkante antaŭmarŝas ..." (1939)

La verkoj, diroj, korespondado de Nylén estas indaj por kolekto kaj studado, atingeblaj en la plej pedante ordigita arĥivo. Jen tasko por konservi la grandan vivverkon.

Kaj tiel restos redaktoro Paul Nylén ankaŭ post la morto

"forta, nobla, kaj legende juna"

unu el la eternaj instruistoj de la homama penso.