Enkomputiligis Don HARLOW

Devoplenumo

de Olli

elsuomigis Vilho SALONEN

aperis en Norda Prismo, 58/1, p. 10


-- La ekonomia stato de nia socio estas tre kriza, diris sinjoro Jakari. Tial estas bedaŭrinda kaj rigore kondamninda tiu nepardonebla malseriozo, per kiu la civitanoj rilatas al siaj sociaj devoj, dume kiam la socio pleje bezonus apogon de siaj membroj. Ili ne konceptas, ke forlaso de la devoj fine trafos ilin mem.

-- Vi verŝajne celas, ke la civitanoj pli senescepte devus perblankete antaŭinformi siajn enspezojn por la imposta taksigo kaj pli akurate pagi la impostojn, ĉar en lastaj tempoj ili iom malvarme rilatis al tiu grava afero.

-- Ĝuste tio, diris sinjoro Jakari, oni observu, ke la solidareco ...

La pordosonorilo tintetis. Mi estis kiel gasto ĉe sinjoro Jakari. Sinjorino Jakari kun sia 6-jara sinjoro Jakari junior estis vojaĝintaj kamparen por kolekti hepatikojn. Ili kostas tie nur po unu marko por bukedo.

-- Sinjoro Jakari rapidis malfermi la pordon. Envenis bone vestita viro havanta suferantan aspekton kaj paperojn en la mano.

-- Ĉu mi havas honoron paroli kun sinjoro Jakari?

-- Jes, mia nomo estas Jakari.

-- Mi alvenis nur por ricevi la komunuman impostopagon de lasta jaro. Pri la afero estas konsentite jam plurfoje inter mia kolego kaj sinjoro Jakari kaj ke fine hodiaŭ la imposto senescepte estu pagota.

-- Ĉu tiel, diris sinjoro Jakari kaj tusetis nervoze. Ja-a. Hm. Tiel. Efektive ... efektive sinjoro Jakari hazarde nun ne estas hejme. Li vojaĝetis al kamparo. Postmorgaŭ li probable tre certe ...

-- Sed vi mem ja diris, ke vi estas sinjoro Jakari!

-- Mi! Ĉu mi diris ... tiel, nature mi estas Jakari ... sed mi estas nome lia frato. Lia pli juna frato. Li mem, kiel mi diris, estas kampare ...

Tiam malfermiĝis la pordo de la antaŭĉambro. Sinjorino Jakari kaj sinjoro Jakari junior envenis.

-- Hoh, ho, fine ni reestas hejme! ekriis sinjorino Jakari -- ah, ĉi tie estas gastoj!

-- Pardonu, diris la impostkolektanto, vi probable estas ĝusta sinjorino Jakari?

-- La ĝusta! ekkriis sinjorino Jakari. Kompreneble! Pri kio temas! Kio okazis? Karlo, ĉu vi do havas ... oh!

-- Mi nur kuraĝas demandi, ĉu sinjoro Jakari eble menciis al sinjorino ion pri la komunuma imposto, ke sinjorino pagu ĝin, ĉu li eble donis monon por tio!

-- Ĉu mi! Mi!

-- Ne, ne, diris sinjoro Jakari, memcerte ... postmorĝaŭ ...

Panjo, panjo, ekkriis sinjoro Jakari junior. Peĉjo montras al paĉjo pinstrobilon! Vidu, paĉjo, la strobilon, diris li kaj tiretis sinjoron Jakari ĉe la jakbasko.

-- Ho, diris la impostkolektanto kun signifoplena alrigardo, ĉu tiel!

-- Ne, ĉio estas eraro, diris sinjoro Jakari. La fileto strange kutimas nomi min patro! Mi ne estas lia vera patro, li ne estas mia infano ... do, se konvenas, postmorĝaŭ ...

-- Ne via mfano! Sinjorino Jakari ekpaliĝis kaj rapidiris en la apudan cambron por senkonsciiĝi.

Mi profitis la embarason kaj silente foriris. Plenumi sociajn devojn estas nuntempe en praktiko peza kaj komplika afero, kion plezure oni ne volas vidi.