Enkomputiligis Don HARLOW

La recenzo

de Dragutin WRANKA

aperis en Norda Prismo, 58/1, paĝoj 54-55


Kurt Karamba fermis la Pl. V., metis la fontplumon sur la skribotablon kaj fluge tralegis sian recenzon. Elĉerpita li lokis sin pli posten, ke lia korpo plene laŭis la komfortan fotelon. Pro la modele plenumita tasko ekvibris rideto ĉirkaŭ lia, iom senesprima buŝo.

Per vetkura rapido la vespero pasis dum la laboro. Rigardo al la manhorloĝo montris, ke la tempo jam flugas renkonte al la noktomezo. Potenca oscedo sekvis. Kutime li tiuhore jam mole nestas ĉe sia edzineto, Sonja, sed hodiaŭ okazis io escepta pro la nobla devo informi la legantaron de unu el la plej gravaj Esp-gazetoj pri nova literatura evento. Ne estis la unua fojo, ke li kritikis dubevaloran libron, kiel ankaŭ la ĵus kritikita originala verketo. La temo, kiun lia konato, Jorge Parmezano prilaboris, ne plaĉis al li. Teda naivaĵo en lingvo neflua kaj perfekte fuŝa. Karamba ne dubis, ke Jorge Parmezano, kvankam faklerta ŝuisto provinca, kiel verkisto ekster nia movado meritus nenian seriozan konsideron. La libro ankaŭ teknike ĝenis, sed la preseraroj estis malpleje ĝenaj, ĉar ili sprite interrompis la monotonecon de la teksto. En la antaŭparolo la kompostito eĉ kripligis la nomon de Parmezano je Jorge Partizano, ĉar li ja estis liberema kompostisto kaj pensis pri la braveco de la partizanoj, sed tio certe ĉagrenis la aŭtoron, kiu estis rigora vegetarano.

Tiu mensa manĝaĵo, kiun li devis digesti, asocie vekis la rememoron pri lia kutima dispepsio. Plaŭda rukto revokis la iom tro abunde konsumitan brasiksalaton, tiel ke la du misdigestoj marŝis kune. Sian recenzon li tamen konsideris ne nur lingva, sed ankaŭ diplomata majstraĵo. Ĉu decus per sincera kaj negativa kritiko inciti ofereman pioniron, kiu elspezis por la eldono de sia verketo sian lastan moneron?

Li ne povis ne cedi al la tento refoje tralegi sian recenzon, sed laŭte, laŭ sia kutimo, por pli impresi. Li admiris sin. Kiel sentos do la s-anoj, por kiuj ĉio estos nova? Precipe la fino pro la bildoriĉaj esprimoj plaĉis al li kaj li ne povis ne voĉlegi: "En tiu originala verko la aŭtoro ne prilaboris ian naivaĵon, sed realisman temon kun poezia ĉarmo. Malgraŭ negravaj lingvaj kritikindaĵoj la verko estas rimarkinda kontribuo al nia originala literaturo. El ĉiu paĝo brilas frukto de verkista talento majstra kaj kolorriĉa lingvaĵo. Jen ekfloris nova, krea talento en la ĝardeno de niaj literaturamantoj. Jen artisto, kiun la beletra Muzo kun ŝato vizitas kaj inspiras. Libro de tia unuaranga literatura merito estas ne nur leginda, sed ankaŭ legenda kaj nepre havenda."

Korpe kaj mense laca li iĝis. La palpebroj iĝis plumbopezaj, dum la kapo glitis posten. La horloĝo anoncis la noktomezon. La sonorbatoj preteris duonsvene liajn orelojn, ĉar lia menso jam ŝvebis en la lando de la sonĝoj. Recenzisto ... ! Nun la kapo jam dorme ripozis sur la dorsapogilo, la okulvitroj glitis sur la iom malaltetan frunton. Recenzisto ...!

Spasmaj movetoj subite aspergis lian vizaĝon. La beata mieno mallumiĝis, ĉar el la tero antaŭ li elsaltis verdkoloraj koboldoj kun sagoformaj harpunoj. Ronde ili cirkaŭdancis lin kun moka rikano: Hihihi, ha, ha, ha! Unu el ili neaverte kun aroga aŭdaco saltis antaŭ lin kaj per sia vosteto malhome vipis lian nazon. Kia malrespekto! La nazo ekdoloris. Li volis protesti kaj helpokrii -- Sonja --, sed vana gorĝostreĉo, io kunpremis la gorĝon, el kiu je lia surprizo eliĝis nur kvar prasonoj: Sal, Ber, Jon, Roŝ. Tio mirigis lin, ĉar la kvar vortoj memorigis lin pri la prasona teorio. Sed li mem ne estis certa pri tio, ke li fakte aŭdis tion, kaj la ĝustecon de la teorio ankoraŭ li ne povis pruvi. Eskapi li volis el tiu ĉi malamika regiono kaj provis jam kurocele levi la piedojn, sed en ia elasta pasto li gluiĝis. Nun la koboldoj puŝis-tiris lin al alia loko. Tie en fono stafeta torĉo ekflamis ruĝe kaj lumigis virinon en klasika greka robo sur trono. Karamba diris: "Aha, jen la belarta Muzo, la inspirantino." La Muzo ne estis sola. Ŝin ĉirkaŭis grupo el konataj esp-poetoj kaj verkistoj. Dekstre sur la brakapogilo duonsidis kalva, mefistoaspekta poeto kun bonkora rideto, ĉirkaŭita de siaj skolanoj. Aliflanke knabino kun siama kato formis centron de alia grupo, pli juna. Fone staris Reto por kapti utilajn inspirojn kaj ideojn, kiuj ŝvebis kiel brilantaj nuboj en la spaco. Apude talenta brazila poeto en infanĝardeno rajdis sur lulĉevaleto, ĉar li ankoraŭ apartenas al la infana raso. La muzo salute bonvenigis sian malnovan Gaston veninta kun la nigra Rajmondo kun vinbotelo. Kavalira poeto etendis al la Muzo bukedon da rozoj, sed al Karamba minacis per urtikoj. Pro tiu malafabla gesto Karamba malkuraĝiĝis. Jen li sentis, ke li iĝis centro de ĝenerala atento. Lia komplekso de malplia valoro peris hontosenton. Li vidis sin duonnuda. Lia eliziita pantalono malkaŝis ne oportunajn ŝinkopartojn. La tumultemaj koboldoj nur pliigis la ĝenan situacion kaj henis petole: "Sal -- Salo -- Ber -- Bero ... Ho, Ho, Ho, Hi, Hi!" "For diabla grego kun via morda ironio!!" li volis ekkrii, kaj ŝirmocele levi la brakon, sed la brakoj paraliziĝis. Li povis nur pene iri, ĉar li sentis surhavi siajn hejmajn pantoflojn, en kiuj liaj plataj plandoj nur malfikse movis sin.

"Aŭdu Karamba!" Potenca voĉo kontralta travibris la muzejon. "Laŭ mia percepto la celo de la kritiko estas ne kaŝi la veron, sed diri ĝin sincere, lojale, honeste. Kaŝi la veron, prisilenti ion kritikindan, egalas al misinformo. Estu modesta kaj bridu estonte vian emon al superlativoj. Via ĝisnuna laboro sur la recenza kampo estis laŭ etika kaj estetika vidpunkto ne nur riproĉinda, sed frivole trompa al ĉiuj, kiuj kredis vin objektiva, nekoruptema. Farante tion vi malutilas ne nur al ni verkistoj, sed al nia afero ĝenerale."

"Certe, certe," li volis cedeme rediri, sed denove sufokiĝis la gorĝo. Nun okazis la plej malagrabla. La ĝis nun pacema siama kato salte leviĝis, de la brako poetina, saltis al li, al lia pantalono kaj ekgratis lian videblan ŝinkoparton, kvazaŭ ĝi estus arbokrusto. Fajre ekdoloris la sangantaj grataĵoj, eklarmis la okuloj. Tamen longe ne daŭris tiu ĉi embarasa situacio, ĉar fine li aŭdis, ke ie koko krias jam kaj la sonĝo ĉesis. Karamba vekiĝis.

Nervotaŭzite li salte leviĝis el la fotelo. Diskrure li ekstaris antaŭ la skribotablo, dum ŝvitgutoj perlis sur lia lunvizaĝo, el kiu du timplenaj okuloj gapis en la malplenon. La membroj doloris, la kapo zumis, la stomako brulis. "Tamen mi devis ne manĝi brasiksalaton" li murmuris sinriproĉe. Subite ekregis lin nerezistebla korpa emo. Haste li ekprenis paperon kaj rapidis el la ĉambro kaj iom poste li revenis kun malpeziĝo kaj faciliĝo en la tuta korpo. Sed vane li serĉis la recenzon sur la tablo. Ĝi estis for. Ŝajne ĝi malaperis en iu sekreta servo ... nu estis tamen bone tiel. Li reekprenis la plumon kaj kun freŝa fervoro skribis novan recenzon, kiu estis objektiva, justa kaj tiel perfekte respegulis la veron.