|
Enkomputiligis Don HARLOW |
Petar Preradoviĉ (1818 - 1872) poeto en la epoko de kroata romantismo, skribis patriotan kaj refleksivan lirikon, dramojn kaj libretojn, ĉiam simpla en stilo ofte tre profunda.
|
Rondodancas klaraj steloj en ĉiela blua rondo, kviete dancas kaj distancas por la Teron ne ekveki: ĉar la Tero estas laca de piedoj, kiuj iras, de la manoj, kiuj agas, de la koroj, kiuj frapas. |