Enkomputiligis Don HARLOW

Jean Sibelius

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/1, p. 5


Kun Jean Sibelius la 20-an de sept. 1957 malaperis unu el la plej grandaj kulturportantoj de la finnoj kaj ne estas mirinde, ke lian morton oni ligas al la forpaso de tuta epoko.

Estas preskaŭ neeble mezuri la signifon de Sibelius en la finna kulturvivo kaj nacia vivo per mallonga artikolo. Oni povas preskaŭ nur aludi pri tiu nacia kulturmovado, kiu dum certa tempo de la cara subpremo estis signo de pasiva protesto, reago de la finnoj al la tiranismo. Kontraŭ la ekstermaj tendencoj de la mallumo oni levis la torĉon de la lumo, la kulturon por montri al la popolo kaj al la mondo, ke Finnlando vivas en sia alta kulturo. Unu el la plej gravaj lumigantoj de la nokto, estis la juna Sibelius, la genia komponisto, la plej potenca eksoniganto de la finna muziko.

Sibelius prezentis unuavice kaj plej grave finnan orkestran muzikon. Pri la deveno oni ne povas dubi, ĝi estis rudimente finna, kvankam Sibelius, diference de ekz-e de la grandaj hungaraj komponistoj modernaj, Bartók kaj Kodály (kies 75-jaran naskiĝtagon ĵus festis la tuta mondo), neniam sekvis la etnologian vojojn de la muzikesplorado, kaj neniam muzikscience okupis sin pri la finna muziko, (kiel la menciitoj tiom sukcese faris pri la popolmuziko de la Danub-basenaj popoloj). Sed malgraŭ tio: oni pensu nur pri "Finnlandia", kiom sibeliusa kaj kiom finna estas tiu potenca, vasta, naturforta kaj izoleca, tamen atingebla al ĉiuj estas tiu muziko, simila al la komponisto. Individue ankaŭ li ŝajnis sinizolema, altiĝanta giganto, kiun ĉiuj ŝatis, kiuj povis veni en lian proksimon, kie li estis bonkorulo, atentema, milda amiko. La mornaj tonoj de Finnlandia estas same kortuŝaj sen sentimentaleco.

Sibelius komencis sian karieron per grandiozaj komponaĵoj, inspiritaj de la granda popolepopeo de la finna literaturo, Kalevala. Li ligis sin sendube, precipe komence al la romanticismo, sed li sekvis nenian modelon, eble Beethoven estis la sola, kiun li senrezerve admiris. Liaj sep potencaj simfonioj -- iom post iom -- prezentas evoluon al la meditemo, puritana esperimmaniero.

Sibelius naskiĝis en 1865, li estis do preskaŭ 92-jara, kiam li finis sian vivon. Jam de 1900 li ĝuis jaran stipendion de la ŝtato, tiel ke de tiam li povis dediĉi sin ekskluzive nur al la komponado, kiu ĉiam donis impulson al la tuta finna socio kaj same al la monda muzikkulturo.